Pokazywanie postów oznaczonych etykietą korekta. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą korekta. Pokaż wszystkie posty

niedziela, 15 czerwca 2014

Ekzercado de imago

Kiel mi jam skribis, mi ĉi-semajne komencis praktikon en fondaĵo en Vilno, kiu okupiĝas pri homaj rajtoj ktp. Mi korektas iliajn artikolojn. Kaj hodiaŭ en unu el artikoloj mi legis, ke hodiaŭ ĝis noktomezo eblas sendi rakonton al internacia literatura konkurso por junularo. Temo estas lingvo de malamo kaj kiel batali kontraŭ ĝi. Mi havis nur kelkajn horojn por elpensi ĉion kaj skribi, sed mi sukcesis. Bonŝance eblis skribi pole, poste ili mem tion tradukos al angla, se estos sufiĉe bona kaj iros al sekva parto de konkurso. Mi ne kredas, ke mi gajnos, sed tio estis interesa eksperimento, provi verki kaj finskribi rakonton dum kelkaj horoj. Ekzercado de imago ĉiam bonas.
Kaj morgaŭ espereble mi ricevos mian vizon finfine:) Mi planas veturi al Belorusio unu tago antaŭ metiejo kaj mi jam havas lokon por tranokti. Ni tranoktos ĉe belorusoj, konatoj de koramiko de mia amiko. Sonas iom komplike:) Sed tiu knabino jam skribis al ni kaj ŝajnas esti normala, ŝi promesis, ke montros al ni Minskon kaj helpos kun ĉio alia. Do mi ne tro devas zorgi, bonege:) Kaj sekva bona novaĵo estas, ke hazarde mia aŭtobuso al Minsko veturas tra Vilno! Bedaŭrinde ni restos tie nur 40 minutoj je la sesa matene, do tro mallonge.

Jak już pisałam, w tym tygodniu zaczęłam praktykę w fundacji w Wilnie, która zajmuje się prawami człowieka itp. Robię im korektę artykułów. A dzisiaj w jednym z nich przeczytałam, że do północy można wysłać opowiadanie na międzynarodowy konkurs literacki dla młodzieży. Tematem jest mowa nienawiści i to jak z nią walczyć. Miałam tylko kilka godzin na wymyślenie wszystkiego i napisanie, ale udało się. Na szczęście można było pisać po polsku, później sami przetłumaczą na angielski, jeśli będzie taka potrzeba i przejdzie do następnego etapu. Nie wierzę, że wygram, ale to był ciekawy eksperyment, spróbować coś stworzyć w kilka godzin. Ćwiczenie wyobraźni zawsze się przydaje.
A jutro mam nadzieję, że wreszcie dostanę moją wizę:) Planuję jechać na Białoruś dzień przed warsztatami i mam już załatwiony nocleg. Będziemy spać u Białorusinów, znajomych chłopaka mojej koleżanki. Brzmi skomplikowanie:) Ale ta dziewczyna już do nas pisała i wydaje się być całkiem fajna, obiecała, że pokaże nam Mińsk i ze wszystkim pomoże. Więc nie muszę za bardzo o nic martwić, świetnie:) A kolejna dobra wiadomość to niespodziewana wizyta na Litwie, bo okazało się, że mój autobus do Mińska jedzie przez Wilno! Niestety będziemy tam tylko przez 40 minut o szóstej rano, więc zdecydowanie za krótko.

czwartek, 5 czerwca 2014

Praktiko preskaŭ en Vilno

Laste mi havas ne tro bonan humoron. Pro diversaj kialoj. Mi atendas formalan inviton al Belorusio, sed mi ĝin ankoraŭ ne ricevis, do mi ne povas fari belorusan vizon. Mi timas, ke restos tro malmulte da tempo por tio. Mi eksciis ankaŭ pri io bona por aliaj homoj, sed ne tro bona por mi. Do mi ĝojas, sed samtempe mi scias, ke baldaŭ komenciĝos sekvaj problemoj.
Sekvan lundon mi komencos praktikon en organizo el Vilno. Jes, en tiu amata de mi urbo. Sed ĝi estos interreta kaj senpaga, do fakte ne estas tro multaj kialoj por ĝoji:) Nu, eblas prakti ankaŭ en Vilno per diversaj eŭropaj programoj, mi tamen nun preferas resti en mia urbo, ĉar mi volas realigi mian projekton. Kvankam nun mi havos iom malpli energio por ĝi, ĉar ĉirkaŭaĵo kutime ne apogas min, ili dubas, ĉu ĝi estos sukceso aŭ primokas ĝin. Tio ne helpas.
Sabate ŝajnas, ke mi veturos al renkontiĝo de blogistoj. Mi ne tro emas, ĉar mi devos sufiĉe frue vekiĝi por trajno, poste atendi aŭtobuson kaj mi neniun konas tie, tamen eble ŝanco ne ripetiĝos, do mi volas ĝin uzi. Eble estos interese:)

Ostatnio mam nie najlepszy humor. Z różnych powodów. Czekam na oficjalne zaproszenie na Białoruś, ale jeszcze ni przyszło, więc nie mogę wyrobić sobie białoruskiej wizy. Boję się, że nie zdążę. Dowiedziałam się też o czymś dobrym dla innych ludzi, ale dla mnie niekoniecznie. Cieszę się, ale jednocześnie wiem, że to może być źródło kolejnych problemów.
Od poniedziałku zaczynam praktykę w organizacji pozarządowej z Wilna. Tak, z tego mojego ukochanego miasta. Ale to będzie praktyka zdalna i bezpłatna, więc nie ma się za bardzo z czego cieszyć:) No, można ją zrobić też naprawdę w Wilnie w ramach różnych europejskich programów, ale wolę teraz zostać w moim mieście, bo chcę zrealizować mój projekt. Chociaż mam już dla niego trochę mniej energii, bo otoczenie niezbyt mnie wspiera, wątpią, czy to się powiedzie i czy w ogóle ma sens albo pokpiwają sobie. To nie pomaga.
W sobotę jadę prawdopodobnie na spotkanie blogerów. Nie do końca mam ochotę, bo będę musiała w miarę wcześnie wstać na pociąg, później czekać na autobus i nikogo tam nie znam, ale może szansa się nigdy więcej nie powtórzy, więc chcę ją wykorzystać. Może będzie ciekawie:)

czwartek, 6 lutego 2014

Pertelefona testo

Hodiaŭ mi ricevis iom strangan telefonon. Viro prezentis sin, demandis, ĉu mi sendis al ili dokumentojn kaj ĉu mi plu volas labori en ilia firmao kaj poste li diris, ke li faros mallongan teston por ekscii, ĉu mi vere spertas pri tio, kion mi enskribis en vivresumo. Mi ekmiris, sed diris bone, faru tion. Kaj li demandadis min pri tio, kiel skribi diversaj polaj vortoj aŭ frazoj aŭ mi devis trovi erarojn en la frazo. Mi esperas, ke mi ĉion faris bone, sed por mi tiu pertelefona maniero estis terura, ĉar se mi ne vidas tion antaŭ miaj okuloj, malfacilas al mi trovi rapide ĝustan respondon. Mi devis imagi tion en mia kapo kaj mi eĉ kelkfoje devis peti lin por ripeti tiuj frazoj. Ŝajnas al mi, ke ili faris tion pertelefone anstataŭ interrete, por ke homoj ne trompu ilin, ekzemple rapide serĉante respondoj en interreto, do ili volis havi respondoj tuj per telefono. Li diris, ke li miajn respondojn transdonos al alia viro, kiu okupiĝas pri tio kaj kontrolos, ĉu ili estas korektaj. Do mi ne scias, ĉu mi havos laboron aŭ ne, sed tio jam estas bona signo, ĉar finfine iu respondis al miaj mesaĝoj kaj temas ne nur pri senpaga praktiko, sed pri vera laboro kontraŭ mono, eĉ verŝajne en mia fako.
Se temas pri praktikoj, unu eldonejo silentas ekde antaŭa semajno kaj mi ne scias kial, ĉar mi sendis al ili mian taskon eĉ antaŭ la limdato. Se ili baldaŭ ne respondos, mi skribos al ili kaj demandos, kio okazas. Kaj en dua loko mi plu korektas, sed mia estrino demandis min, ĉu mi volas havi novan taskon kaj ne nur korekti, sed ankaŭ skribi artikolojn. Mi kompreneble konsentis, do tiuj praktikoj ŝajnas al mi esti vere bonegaj kaj mi evoluas. Poste miaj artikoloj estos ĉe ilia paĝaro, do se mi volos labori ekzemple kiel ĵurnalistino, mi povos simple sendi al ligilon.
Kaj antaŭ momento mi finis kuiradon de supo el ruĝa lento, mi jam faris ĝin antaŭ kelkaj semajnoj kaj hodiaŭ mi provis denove. Nun ĝi estas alia, pli akra, ĉar tiu antaŭa estis pli acida. Verŝajne mi donis tro multe da pipro aŭ papriko. Tamen por mi tiu supo estas tre bongusta kaj rapide kuirebla, eĉ kun mia maltalento en kuirado:) Mi jam aĉetis sekvan pakaĵon de lento:)

Dzisiaj dostałam dość dziwny telefon. Facet przedstawił się, zapytał czy wysyłałam im CV i czy chcę pracować w ich firmie, po czym powiedział, że zrobi mały test, żeby się dowiedzieć, czy rzeczywiście mam wymagane kompetencje. Zdziwiłam się, ale powiedziałam, że dobra, niech robi. I on zaczął mnie wypytywać, jak zapisać różne polskie słowa albo zdania, albo musiałam znaleźć błędy w zdaniach. Mam nadzieję, że wszystko zrobiłam dobrze, ale ten telefoniczny sposób przepytywania zupełnie mi nie odpowiadał, bo jeśli nie widzę czegoś przed oczami, trudno mi znaleźć właściwą odpowiedź. Muszę sobie to najpierw wyobrazić w głowie i kilka razy musiałam go prosić, żeby mi te zdania powtórzył. Wydaje mi się, że wybrali telefonowanie zamiast internetu, żeby ludzie ich nie oszukiwali i np. nie znajdowali sobie odpowiedzi w internecie, więc woleli, żeby ludzie natychmiast odpowiadali przez słuchawkę i nie mieli czasu na szukanie. Facet powiedział, że moje odpowiedzi przekaże jakiemuś innemu facetowi, który się na tym zna i sprawdzi, czy odpowiedziałam poprawnie. Nie wiem więc, czy będę miała u nich pracę czy nie, ale to już jest dobry znak, bo wreszcie ktoś odpowiedział na moje maile i chodzi nie tylko o bezpłatną praktykę, ale o prawdziwą pracę za pieniądze, najwyraźniej nawet w moim zawodzie.
Co do praktyk - jedno wydawnictwo milczy od poprzedniego tygodnia i nie wiem dlaczego, bo wysłałam im moje zadanie nawet przed czasem. Jeśli wkrótce nie odpiszą, sama do nich napiszę i zapytam, o co biega. A w drugiej firmie dalej zajmuję się korektą, ale szefowa zapytała, czy nie chciałabym otrzymać nowego zadania i zajmować się nie tylko poprawianiem, ale też pisaniem własnych artykułów. Oczywiście się zgodziłam, te praktyki wydają mi się naprawdę dobre, rozwijam się. Później moje artykuły będą na ich stronie, więc jeśli będę szukała pracy jako np. dziennikarka, to będę mogła przyszłemu pracodawcy po prostu podesłać link.
A przed chwilą skończyłam gotowanie zupy z czerwonej soczewicy, robiłam ją już przed kilkoma tygodniami i dzisiaj postanowiłam spróbować znowu. Teraz jest inna, bardziej ostra, ta poprzednia była bardziej kwaśna. Najwyraźniej dałam za dużo pieprzu albo papryki. Tak czy siak ta zupa bardzo mi smakuje i łatwo ją przyrządzić, nawet z moim kulinarnym antytalentem:) Kupiłam już następne opakowanie soczewicy:)

wtorek, 4 lutego 2014

Naskiĝtago de Mozart

En tiu ĉi semajno mi havis naskiĝtagon. Kaj mi festis ĝin same kiel en pasinta jaro, do en Bjalistoko:) Sed estis malgranda diferenco, ĉar en pasinta jaro mi ne konis iu ajn en tiu ĉi urbo, mi simple vagadis sola. Kaj nun mi festis kun bjalistokanoj, sed iom neoficjale, ĉar mia amiko elpensis, ke ni ne festos mian naskiĝtagon, sed naskiĝtagon de Mozart:) Do estis strange, sed interese.
Mi plu praktikas, vere plaĉas al mi tiu laboro, mi nur bedaŭras, ke mi monon ne gajnas tie. Pri simila laboro mi revas. Hieraŭ mi malfruiĝis je unu horo, ĉar mia vekhorloĝo ne sonoris, sed verŝajne neniu tion rimarkis:) Ideala laboro:) Kaj ne nur pro tio, ili vere estas tre helpemaj, mi ĉiam ricevas ilian opinion pri mia laboro, do mi scias, kion mi faris bone kaj kion mi povas plibonigi.
***
Mi komencis skribi tiun antaŭan parton antaŭ kelkaj tagoj. Ekde tiam kelkaj aferoj ŝanĝiĝis. Mi jam revenis hejmen. Kaj mi eksciis ion malbonan pri mia sano. Tio ne estas ankoraŭ certa, tamen situacio estas iom serioza. Verŝajne mi estos devigita ankoraŭ kelkfoje reveni al Bjalistoko, oni telefonos al mi kaj informos min kiam. La plej malbone, ke en afero temas ne nur pli mi, sed ankaŭ pri kelkaj aliaj personoj kaj mi ne scias, ĉu mi devas informi ilin aŭ ne. Fakte mi nenion jam scias, ĉio tio estas por mi tute nekredebla. Mi esperis, ke nova jaro estos pli bona ol antaŭa, sed verŝajne ĝi jam de komenco decidis gajni titolon de la plej malbona jaro kaj atakis jam en januaro.
Hieraŭ mi partoprenis renkontiĝos de lituanistoj. Ĉefa kaŭzo de nia kunveno estis vizito de nia amiko, kiu nun studas en alia urbo. Ilia rakonto estis ridinda kaj trista samtempe. Laŭ liaj vortoj en tiu lernejo nenio ŝanĝiĝis ekde cent jaroj. Kaj tiu loko ŝajnas esti infero, almenaŭ por homoj kiuj pensas libere kaj mem vidas stultecon de ĝiaj reguloj. Ekzemple ne eblas tie kontraŭi. En iu ajn afero, pri iu ajn temo. Vere, surtera infero laŭ mi. Kaj homoj mem tion elektas, nekredeble.
Do, anstataŭ ricevi inviton al laboro, je kio mi atendis, oni telefonis al mi kaj diris, ke eble mi estas malsana. En mia vivo jam antaŭe estis tohuvabohuo, do nun mi eĉ ne scias, kiel nomi tion. Ĉiu parto de mia vivo estas fuŝa, fuŝega eĉ. Kaj kion fari? Mi ne havas ideon.

W tym tygodniu miałam urodziny. I świętowałam je tak samo jak w zeszłym roku, czyli w Białymstoku:) Ale była mała różnica, bo w zeszłym roku nikogo jeszcze nie znałam w tym mieście, po prostu włóczyłam się sama. A teraz świętowałam z białostoczanami, ale dość nieoficjalnie, bo przyjaciel wymyślił, że nie będziemy świętować moich urodzin, ale urodziny Mozarta:) Trochę dziwnie, ale ciekawie.
Dalej mam praktyki, naprawdę podoba mi się ta praca, żałuję tylko, że nie dostaję za to pieniędzy. Marzę o podobnej pracy. Wczoraj spóźniłam się o godzinę, bo budzik nie zadzwonił, ale najwyraźniej nikt tego nie zauważył:) Idealna robota:) I nie tylko z tego powodu, bo oprócz tego, że można się spóźniać, oni są naprawdę pomocni, zawsze dostaję informację zwrotną na temat tego, co zrobiłam. Wiem, co było dobrze, a co powinnam poprawić.
***
Zaczęłam pisać tę wcześniejszą część kilka dni temu. Od tego czasu parę rzeczy się zmieniło. Wróciłam już do domu. I dostałam złe wiadomości na temat mojego zdrowia. To jeszcze nie jest pewne, ale sytuacja jest dość poważna. Najprawdopodobniej będę musiała jeszcze kilka razy wrócić do Białegostoku, zadzwonią do mnie i poinformują mnie kiedy. Najgorzej, że w całą sprawę zamieszanych jest jeszcze kilka osób i nie wiem, czy powinnam je poinformować czy nie. Właściwie to nic już nie wiem, bo dalej nie wierzę, że to wszystko dzieje się naprawdę. Miałam nadzieję, że nowy rok będzie lepszy od poprzedniego, ale najwyraźniej już od samego początku podjął on wyzwanie, chce zgarnąć tytuł najgorszego roku i zaatakował już od stycznia.
Wczoraj wzięłam udział w spotkaniu lituanistów. Głównym powodem naszego zebrania była wizyta znajomego, który studiuje teraz w innym mieście. Jego opowiadanie było śmieszne i straszne jednocześnie. Według jego słów w tej szkole nic się nie zmieniło od stu lat. I wydaje mi się, że to jest piekło, przynajmniej dla ludzi, którzy swobodnie myślą i widzą głupotę tych wszystkich obowiązujących reguł. Przykładowo nie wolno się sprzeciwiać. Nieważne, w jakiej sprawie, na jaki temat. Po prostu nie i już. Serio, prawdziwe piekło na ziemi moim zdaniem. I ludzie sami się na to decydują, niewiarygodne.
Więc, zamiast dostać telefon z zaproszeniem na rozmowę kwalifikacyjną, na który wciąż czekam, dostałam telefon z informacją, że być może jestem chora. W moim życiu już wcześniej był wielki chaos, więc nie wiem nawet, jak nazwać to, co dzieje się teraz. Z żadnej części mojego życia nie mogę być zadowolona. I co zrobić? Nie mam pojęcia.

poniedziałek, 28 października 2013

Klaĉekskurso ĉe mi

Mi skribis lastatempe, ke dimanĉe mi planas ekskurson. Tamen ĝi ne okazis, ĉar veterprognozo diris, ke estos ŝtormoj ktp. Matene vere estis malhelaj nuboj, do ni decidis resti hejme. Mi invitis al mi amikinon, al kiu iam mi komencis instrui Esperanton. Krome venis dua amikino, do mi pensis, ke mi rekomencos kurson por du personoj. Ĉio finiĝis iomete aliel, ĉar amikino havis personaj problemoj pri kiuj volis rakonti al ni. Do finfine ni denove klaĉis kaj kurson ni prokrastis:) Eble dum sekva semajnfino ni denove provos.
Mi okupiĝis ankaŭ pri korektado. Krom tiuj kulturnovaĵaj tekstoj mi korektis ankaŭ du el historia revuo. Ili estis pli longaj kaj pli malfacilaj. Mi bedaŭras, ke mi ne ricevas monon kontraŭ mia laboro. Tio estas io, kio kvankam de tempo al tempo malfacilas, mi ŝatas fari. Ĉiam mi ekscias ion novan. Eĉ se tio tute min ne interesas:) Ekzemple mi scias, kio okazas en Lublin, kie indas amuziĝi, kvankam mi neniam vizitis tiun urbon kaj ne planas baldaŭ tien veturi.
Hodiaŭ mi observis el trajno belegan sunsubiron. Kampoj kaj arboj estis oraj, ĉielo malhelblua, nuboj oraj, oranĝ- kaj rozkoloroj. Same poste en Vroclavo. Tre plaĉis al mi. Kaj verŝajne ne nur mi tion rimarkis.

Napisałam ostatnio, że w niedzielę planuję wycieczkę. Nie doszła ona jednak do skutku, bo prognozy zapowiadały, że będą burze itp. Rano rzeczywiście były ciemne chmury, więc postanowiłyśmy zostać w domu. Zaprosiłam do siebie koleżankę, którą kiedyś zaczęłam uczyć esperanta. Ponadto przyszła też druga koleżanka, myślałam więc, że zacznę kurs dla dwóch osób. Ale wszystko skończyło się inaczej, bo koleżanka chciała nam opowiedzieć o swoich problemach osobistych. Ostatecznie znowu skończyło się na plotach, a kurs odłożyłyśmy na później:) Może w następny weekend zrobimy drugie podejście.
Zajmowałam się też korektą. Oprócz tych nowinek kulturalnych poprawiała też dwa teksty dla tego portalu historycznego. Były dłuższe i trudniejsze. Żałuję, że nie dostaję pieniędzy za swoją pracę. To jest coś, co lubię robić, mimo że czasem wcale nie jest takie łatwe. Zawsze dowiaduję się czegoś nowego. Nawet jeśli w ogóle mnie to nie interesuje:) Przykładowo wiem, co dzieje się w Lublinie, gdzie warto pójść, chociaż nigdzie w tym mieście nie byłam i nie planuję tam jechać w najbliższym czasie.
Dzisiaj obserwowałam z pociągu przepiękny zachód słońca. Pola i drzewa złociły się w słońcu, niebo odcinało się granatem, chmury były złoto-pomarańczowo-różowe. To samo później we Wrocławiu. Bardzo mi się podobało. I najwyraźniej nie tylko ja zwróciłam na to uwagę.

czwartek, 10 października 2013

Studi aŭ ne studi? Ĉiusemestra demando

Estas malbone. Dum tuta semajno mi ne partoprenis prelegojn kaj lecionojn. Eble mi ne tute pigris, ĉar almenaŭ mi subskribis novan kontrakton en laborejo (kaj ni por nun ne devas vesti sin en ruĝaj roboj, nur ĵaketoj, sed oni ne scias, ĉu iu ne ŝanĝos tion) kaj hieraŭ mi havis unuan deĵoron post somerferioj. Mi ankaŭ korektis multe da tekstoj, tradukis mian esperantan rakonton kaj komencis skribi duan, alŝutis fotojn al aliaj blogoj kaj komencis skribi artikolon pri nia pola-rusa interŝanĝo. Tamen mi sentas sin malbone, ĉar mi ankoraŭ ne enskribiĝis al lecionoj (mi nur sendis retmesaĝon, sed mi ne scias, ĉu tio solvos la problemon), partoprenis nenian prelegon kaj mi denove pripensadas, ĉu ne lasi studadon. Mi volonte tion farus, sed mi scias, ke mi ne povas. Restis nur unu jaro kaj mi devas iel elteni. Eble kiam mi finfine aperos en mia instito en sekva semajno, ĉio revenos al normo. Mi jam alkutimiĝis, ke ĉiam je la komenco aŭ fino de semestro mi meditas ĉu rezigni je studado aŭ ne. Kvankam mi pensis, ke se mi jam sukcese finis pasintan jaron, nun estos pli facile. Mi eĉ ĝojis, ke mi revenas. Mi ne scias, kio okazas. 

Nie jest dobrze. Przez cały tydzień nie byłam na żadnych wykładach ani zajęciach. Może nie całkiem się leniłam, bo przynajmniej podpisałam nową umowę (na razie nie musimy chodzić w czerwonych sukienkach, tylko w żakietach, ale nie wiadomo, czy nikomu nie wpadnie do głowy, żeby to zmienić) i wczoraj miałam pierwszy dyżur w pracy po wakacjach. Zrobiłam też sporo korekt, przetłumaczyłam moje esperanckie opowiadanie i zaczęłam pisać drugie, wrzuciłam zdjęcia na inne blogi i zaczęłam pisać artykuł o naszej polsko-rosyjskiej wymianie. Ale źle mi z tym, że nie zapisałam się jeszcze w usosie (wysłałam w tej sprawie mail, ale nie wiem, czy to coś pomoże), nie poszłam na żadne zajęcia i znowu myślę o rzuceniu studiów. Chętnie bym to zrobiła, ale wiem, że nie mogę. Został tylko rok i muszę jakoś wytrzymać. Może kiedy wreszcie pojawię się w instytucie w przyszłym tygodniu, wszystko wróci do normy. Przyzwyczaiłam się już, że zwykle na początku albo na końcu semestru rozważam nad rzuceniem tego wszystkiego w cholerę. Chociaż myślałam, że jeśli jakoś zaliczyłam poprzedni rok, teraz będzie mi łatwiej. Nawet cieszyłam się, że wracam. Nie wiem, co się dzieje.

wtorek, 24 września 2013

Viza vojaĝo

Matene mi veturas al Poznano. Mi jam prenis bezonatajn dokumentojn de aliaj. Espereble ne estos iaj ajn problemojn, ĉar tio min tre timigas. Kaj bedaŭrinde mi ne povos veni al morgaŭa renkontiĝo de mia litova studenta rondo, kiun mi atendis dum tutaj somerferioj kaj tre volis partopreni. Des pli, ke tio estos adiaŭa renkontiĝo kun unu amiko. Mi eĉ kontrolis, ĉu ne veturas ia tre frua trajno, sed nek tiu je la 7, nek tiu je la 5 ne helpas. Mi tre bedaŭras.
Se temas pri pli bonaj novaĵoj, kiel videblas, mi denove ekhavis Ek! ĉe mia komputilo, do mi jam povas normale skribi ĉapelitajn literojn kaj ne plu uzi x-sistemon. Kaj dua bona novaĵo, mi ekhavis ankaŭ programon por korektado, kiu antaŭe ne volis funkcii.
Muzike ekde nokta renkontiĝo ĉe rusoj mi okupiĝas pri ukraina muziko. Iel strange, ĉar interŝanĝo celis plibonigi konon de pola kaj rusa kulturoj. Tamen unu ukrainanino montris al parto de nia grupo kanton de ukraina muzikgrupo С.К.А.Й. kaj ĝi ekplaĉis al mi, kvankam mi ne konas ukrainan lingvon. Interese, ke mi pli malpli komprenas tekston de ĝi. Jen vi povas aŭskulti ĝin ĉe ViTubo: http://www.youtube.com/watch?v=Y66-0l20W8o
Poste mi trovis alian ilian kanton kun mojosa filmeto pri malgranda knabo, ĝin mi ankaŭ pli malpli komprenas sen lernado de ukraina lingvo. Ĝi estas tre gaja kaj donas energion, almenaŭ al mi:) Dum nuna pluva vetero ĝi bezonatas: http://www.youtube.com/watch?v=58GmsJoQXWc

Rano jadę do Poznania. Już zaopatrzyłam się w niezbędne dokumenty od innych. Mam nadzieję, że wszystko przebiegnie bezproblemowo, bo boję się, że coś będzie nie tak i odeślą mnie z kwitkiem. I niestety nie będę mogła przybyć na jutrzejsze spotkanie mojego litewskiego koła naukowego, na które czekałam całe wakacje i bardzo chciałam przyjść. Tym bardziej, że będziemy żegnać jednego z nas. Sprawdziłam nawet, czy nie jedzie jakiś poranny pociąg, ale ani ten o 7, ani ten o 5 nie zmienia sytuacji. Bardzo nad tym ubolewam.
Jeśli chodzi o lepsze nowiny, jak widać znowu zainstalowałam Ek! na swoim komputerze, więc mogę już normalnie pisać litery z daszkami i nie podpierać się więcej x-systemem. A druga dobra wiadomość dotyczy edytora tekstu, wreszcie go odzyskałam i mogę znowu robić korekty. Wcześniej miałam jakiś problem z instalacją.
Muzycznie od nocnej imprezy u Rosjan zajmuję się muzyką ukraińską. Trochę dziwnie, bo wymiana miała na celu zaznajomienie nas z kulturą polską i rosyjską. Pewna Ukrainka pokazała jednak części naszej grupy piosenkę zespołu S.K.A.Y., która wpadła mi w ucho, chociaż nie znam ukraińskiego. Ciekawe, że rozumiem mniej więcej tekst. Można ją usłyszeć tu:
http://www.youtube.com/watch?v=Y66-0l20W8o
Później znalazłam też inny ich teledysk z fajnym małym chłopcem Tę piosenkę też mniej więcej rozumiem bez nauki ukraińskiego. Jest taka wesoła i nastraja pozytywnie, przynajmniej mnie:) Nadaje się w sam raz na obecną deszczową pogodę: http://www.youtube.com/watch?v=58GmsJoQXWc

poniedziałek, 23 września 2013

Post forveturo de rusoj

Dimancxe matene ni adiauxis rusoj cxe stacidomo. Dum tiu nokto ni preskaux ne dormis, cxar ni iomete dibocxis en ilia studenthejmo. Ni parolis, mangxis picon, kantis diverslingvajn kantojn kaj ludis en rolludo mafio. Ni povis resti nur gxis 2 horo, do poste sen rusoj ni kelkope iris al unu amikino, kie ni spektis interrete filmetojn kaj kantojn. Post forveturo de rusoj mi iris logxejen dormi iomete kaj paki ajxojn, posttagmeze mi veturis hejmen.
Matene hodiaux vekis min telefono, kiam mi volas kaj povas veturi al Poznano. Mi kontrolis trajnojn kaj verdire ne placxas al mi tiu vojagxo, cxar versxajne mi bezonos ecx du tagoj, cxar dum unu ne eblas veturi tien kaj reen aux tio tre malfacilas.
Krome mi devas iomete ordigi aferojn se temas pri mia laboro. Kaj tiu en koncertejo, kaj tiu en gazeto. Pro nova komputilo mi ne povas nun korekti tekstojn, cxar mi ne havas ankoraux gxustan programon por tio. Tio malhelpas al mi ankaux prepari rakontojn por konkurso ktp. Entute sxangxo de komputilo jam lacigis min, nervigas min, ke mi devas cxion arangxi denove. Des pli nervigas min tiu nova Vindozo, sed mi jam almenaux iomete alkutimigxis. Mi ne havas alian eblecon.

W niedzielę rano pożegnaliśmy Rosjan na dworcu. W trakcie tej nocy prawie nie spaliśmy, bo imprezowaliśmy w ich akademiku. Rozmawialiśmy, jedliśmy pizzę, śpiewaliśmy piosenki w różnych językach i graliśmy w mafię. Mogliśmy tam siedzieć tylko do 2, więc później bez Rosjan poszliśmy w kilka osób do koleżanki, gdzie oglądaliśmy filmiki i teledyski. Po pożegnaniu Rosjan wróciłam do mieszkania przespać się trochę i spakować, popołudniu pojechałam do domu.
Dzisiaj rano obudził mnie telefon, kiedy chcę i mogę jechać do Poznania. Sprawdziłam pociągi i prawdę mówiąc zupełnie nie podoba mi się ta podróż, bo wychodzi na to, że nie obrócę w jeden dzień, będę musiała w międzyczasie przenocować.
Poza tym muszę uporządkować rzeczy związane z pracą. I tą na obsłudze, i tą w redakcji. Z powodu nowego komputera nie mogę teraz czytać korekt, bo nie mam odpowiedniego programu. To przeszkadza mi też w przygotowaniu opowiadania na konkurs itp. W ogóle cała ta zmiana komputera już mnie męczy, denerwuje mnie, że wszystko muszę instalować i konfigurować od nowa. Jeszcze bardziej wkurza mnie ten nowy system, ale już chociaż trochę się do niego przyzwyczaiłam. Nie mam innego wyboru.

poniedziałek, 9 września 2013

Kunveno antaŭ interŝanĝo

Morgaŭ mi veturas al Vroclavo, ĉar ni havos kunvenon antaŭ interŝanĝo kun rusoj. Mi devos plenigi vizpeton, doni mian foton kaj lasi tion al persono, kiu veturos al konsulato. Fakte mi iomete timas, ĉu mi bone prizorgis ĉiujn necesajn dokumentojn. Espereble ili akceptos ilin kaj mi ricevos vizon senprobleme.
Krome nenio tro interesa okazas. Mi korektas aŭ skribas ion mem. Mi jam pli malpli finis mian konkursan rakonton, indas ankoraŭ traduki ĝin al pola lingvo. Kaj dume eble mi ion ŝanĝos, ni ekvidos. Pro kelkaj kialoj mi ne certas, ĉu ĝi povos esti publikigita, do mi planas verki duan rakonton, tute alian. Ideon por nun mi ne havas, sed restas iom da tempo, ion mi elpensos.

Jutro jadę do Wrocławia, bo mamy zebranie przed wymianą z Rosjanami. Muszę wypełnić wniosek wizowy, dać moje zdjęcie i zostawić to osobie, która pojedzie z tym do konsulatu. Prawdę mówiąc, boję się trochę, czy aby na pewno przygotowałam wszystkie dokumenty zgodnie z wymogami. Mam nadzieję, że zostaną przyjęte i dostanę wizę bez problemów.
Poza tym nic ciekawego się nie dzieje. Czytam korekty albo piszę coś swojego. Już mniej więcej skończyłam moje opowiadanie konkursowe, przydałoby się jeszcze przetłumaczyć je na polski. Może zmienię coś w trakcie, zobaczymy. Z kilku powodów mam wątpliwości, czy będzie ono w ogóle mogło być opublikowane, więc planuję napisać jeszcze drugie opowiadanie, zupełnie inne. Pomysłu na razie nie mam, ale zostało trochę czasu, coś wymyślę.

środa, 7 sierpnia 2013

Poŝtkarto el tombejo:)

Sufiĉe multe lastatempe okazis. Hieraŭ ĉesis funkcii parto de mia tekkomputilo (mi provis trovi ĝian esperantan nomon, sed ne sukcesis, temas pri tiu kablo, kiu oni enmetas samtempe al komputilo kaj kontaktingo). Mi devis aĉeti novan. Oni aprobis min kiel korektistino en tiu historia revuo, pri kiu mi iam skribis, sed mi ankoraŭ ne komencis laboron, ĉar mi ne ricevis tekston por provlegi. Krom tio mi rekomencis kroĉtrikadon. Eble poste mi montros, kion mi faras. Kaj la plej stranga afero. Verŝajne en decembro mi flugos al Kartvelio por kelkaj tagoj. Ege neatendite. Simple mi ricevis proponon kaj dum kvin minutoj konsentis.
Hodiaŭ la plej stranga estis mesaĝo, en kiu mia amiko laŭdis miajn fotorakontoj pri tombejoj ĉe alia blogo. Tio estis tre amuza afero. Mi eĉ ne sciis, ke li tion legas. Tute min surprizis. Kaj li sendis al mi foton de alia tombejo, kiun li antaŭ nelonge vizitis. Eble mi estas stranga, tamen mi ĝojis. Kvankam tio iomete ne normalas, kiam homoj anstataŭ poŝtkartoj sendas al vi fotoj de tombejoj:)

Sporo się ostatnio działo. Wczoraj przestał działać mój zasilacz od laptopa. Musiałam kupić nowy. Przyjęto mnie jako korektorkę do redakcji tego historycznego portalu, o którym już kiedyś pisałam, ale jeszcze nie zaczęłam pracy, bo nie dostałam żadnego tekstu do poprawek. Oprócz tego zaczęłam znowu szydełkować. Może póżniej pokażę, co robię. I najdziwniejsza sprawa. Prawdopodobnie w grudniu polecę do Gruzji na parę dni. Zupełnie niespodziewanie. Po prostu dostałam propozycję i w ciągu pięciu minut się zdecydowałam.
Dzisiaj najdziwniejszą sprawą była wiadomość, w której kolega chwalił moje notki o cmentarzach na innym blogu. To było świetne. Nawet nie wiedziałam, że on to czyta. Zupełnie mnie zaskoczył. I wysłał mi zdjecie innego cmentarza, który niedawno odwiedził. Może jestem dziwna, ale niesamowicie mnie to ucieszyło i poprawiło mi humor na cały dzień. Chociaż może to trochę nienormalne, że ludzie zamiast pocztówek wysyłają mi zdjęcia cmentarzy:)

wtorek, 30 lipca 2013

Muzaiko kaj ne nur

Ekde longe mi ne aŭskultis Muzaikon. Ĉefe pro limito de transfero ĉe mia modemo. Lastatempe mi plendis iomete je tio, ke antataŭ disvolvigi mian Esperanton, mi iras malantaŭen. Tio rememorigis al mi pri Esperanta radio Muzaiko, kiu estas bona metodo por havi kostantan kontakton kun parolata lingvo. Mirigis min iom, ke ne plu estas novaĵoj. Eble pro somerferioj kaj forveturoj de muzaikuloj por diversaj e-aranĝoj. Tamen estas aliaj parolataj programeroj. Ekzemple hieraŭ mi aŭskultis ian hungaran fabelon pri fluto, re tristan bedaŭrinde. Indas reveni al ofta aŭskultado de radio, ĉar mi ne volas forgesi vortojn, eĉ male, mi emas lerni novajn. Rakontoj de homoj el multaj landoj je diversaj temoj helpas pliriĉigi vorttrezoron.
Kaj kiel vi vidas aŭ ne, mi ne veturis hodiaŭ al Vroclavo. Sed mi faris alian gravan aferon. Mi respondis al anonco de iu historia paĝaro kaj revuo. Ili serĉas korektistoj de artikoloj kaj aliaj tekstoj. Eble mi kunlaboros kaj multe eklernos. Ĉar revuo, en kiu mi nun korektas tekstoj, ne estas tro helpema. Eĉ se mi fuŝas, neniu tion rimarkas. En alia, pli serioza revuo, espereble iu kontrolos mian laboron kaj donos al mi konsilojn, kiel atingi pli profesian nivelon. Kompreneble, se iu entute respondos al mia aliĝilo kaj konsentos doni al mi unuaj tekstojn por provlegado.

Od dawna już nie słucham całodobowego radia esperanckiego Muzaiko. Głównie ze względu na ograniczony transfer w moim modemie. Ostatnio narzekałam trochę, że zamiast rozwijać swoją znajomość esperanta, cofam się. Przypomniało mi to o istnieniu esperanckiego radia, które jest dobrą metodą na stały kontakt z mówionym, żywym językiem. Zdziwiło mnie, że nie ma już wiadomości co godzinę. Może ze względu na wakacje i wyjazdy osób przygotowujących audycje na różne esperanckie spotkania. Ale są za to inne programy. Na przykład wczoraj słuchałam jakiejś węgierskiej bajki o flecie, niestety bardzo smutnej. Warto wrócić do regularnego korzystania z radia, bo nie chcę zapomnieć słów, wręcz przeciwnie, chciałabym nauczyć się nowych. Opowiadania ludzi z wielu krajów na różne tematy pomaga powiększyć zasób słownictwa.
Jak widać albo i nie, nie pojechałam dzisiaj do Wrocławia. Ale zrobiłam inną ważną rzecz. Odpowiedziałam na ogłoszenie pewnego portalu historycznego. Szukają korektorów. Może nawiążę współpracę i wiele się nauczę. Bo pismo, dla którego teraz przygotowuję korekty, nie jest zbyt pomocne w tym względzie. Nawet jeśli odwalę fuszerkę, nikt nie zauważy. W innym, poważniejszym czasopiśmie, mam nadzieję, że ktoś będzie sprawdzał moją pracę i da mi wskazówki, jak osiągnąć bardziej profesjonalny poziom. Oczywiście, jeśli ktokolwiek w ogóle odpowie na moje zgłoszenie i zgodzi się wysłać mi pierwsze teksty na próbę.

piątek, 21 czerwca 2013

Klaĉtagmanĝo, 35 gradoj kaj unuaj ekzamenoj

Antaŭ kelkaj tagoj amikino invitis min al sia hejmo kaj preparis por mi tagmanĝon. Ĝi estis bonega. Tamen ni renkontiĝis por alia celo - lerni Esperanton. Sed ni komencis paroli pri ĵusa geedziĝo kaj pri multaj aliaj aferoj kiel praktiko en malsanulejo, metodoj de sana nutriĝado ktp. Ni klaĉis ĝis vespero kaj entute ne komencis lecionon. Sed tre plaĉis al mi tia klaĉtagmanĝo:)
Lastaj tagoj estis terure varmaj. Hieraŭ estis 35 gradoj, je 10 tro multe por mi. Malfacile elteni tiaj temperaturoj, precipe kiam oni devas labori antataŭ plaĝumi ktp. Hodiaŭ jam estas pli agrable, ĉirkaŭ 27 gradoj.
Mi estas jam post du ekzamenoj. Jaŭde mi skribis teston, sed oni ankoraŭ ne prezentis rezultojn, do mi ne scias, ĉu mi trapasis. Je kelkajn demandojn mi bone respondis, sed mi ne certas, ĉu tio sufiĉos. Kaj hodiaŭ mi havis buŝan ekzamenon pri korektado ktp. kaj mi sukcesis, kvankam mi estis tre nervigita kaj mi kelkajn aferojn ne rimarkis aŭ forgesis. Restis nur tri ekzamenoj ĝis fino de sesio.

Przed kilkoma dniami koleżanka zaprosiła mnie do siebie na obiad. Był pyszny. Ale spotkałyśmy się właściwie w innym celu, mianowicie nauki esperanta. Ale zaczęłyśmy rozmawiać o niedawnym ślubie i wielu innych sprawach, takich jak praktyka w szpitalu, metody zdrowego odżywiania ktp. Plotkowałyśmy do wieczora i w ogóle nie zaczęłyśmy lekcji. Ale bardzo podobały mi się te poobiednie pogaduchy.
Ostatnie dni były strasznie gorące. Wczoraj było 35 stopni, o 10 za dużo jak dla mnie. Trudno wytrzymać takie temperatury, zwłaszcza kiedy trzeba pracować zamiast plażować. Dzisiaj jest już przyjemniej, około 27 stopni.
Jestem już po dwóch egzaminach. W czwartek pisałam test, ale jeszcze nie ogłoszono wyników, więc nie wiem, czy zdałam. Na kilka pytań odpowiedziałam dobrze, ale nie wiem, czy to wystarczy. A dzisiaj miałam ustny egzamin z korekty itp, który zdałam, chociaż byłam bardzo zdenerwowana i kilku rzeczy nie zauważyłam albo zapomniałam. Zostały już tylko trzy egzaminy do końca sesji.

wtorek, 4 czerwca 2013

Kiel establi propran firmaon?

Ĵus mi provis trovi interrete informojn, kiel establi propran firmaon. Kaj ŝajnas al mi, ke mi mortos pro malsato. Mi havas kelkajn ideojn, kiel mi povus labori, ekzemple krei mikson de eldonado, tipografio, artmetio kaj manfaritaĵo. Certe mi ne trovus multe da klientoj tuj. Tio bezonas momenton. Eĉ se mi nenion gajnus en unua monato, mi devus pagi kelkcent zlotoj. Se malfacila komenca tempo estus pli longa, ekzemple duonjara, mi havus kelkmilan ŝuldon al mia ŝtato. Mi devas pagi ĉiu monate kelkcent zlotojn, sed poste mia pensio ne estos tiel granda. Mi eĉ ne certas, ĉu mi entute ricevos pension, ĉar oni diras, ke nun estas tro malmulte da infanoj kaj pola sistemo povas kolapsi (ĉu ekzistas vorto kolapsi en esperanto? mi ne trovis ĝin en vortaro ĉe lernu, sed ĝi ekzistas ĉe Google serĉilo). Mono de nunaj laboruloj ne atendas ilin en bankoj, sed estas elpagata al nunaj pensiuloj. Kiam infanoj estos malpli multe, ne estos mono en estonteco por nunaj laboruloj. Kiel eblas legale labori en Pollando sen tremado pri estonteco? Situacio timigas min kaj mi ne povas trovi bonan solvon. Eble mi trovos ian normalan bonpagatan laboron en firmao kun estro ktp. Tamen mi preferas havi alian eblecon por gajni monon. Sed laŭ tiaj kondiĉoj ne valoras havi propran entreprenon kun malgrandaj profitoj. Nur grandaj firmaoj havas ŝancon pagi ĉiujn impostojn ktp.
Właśnie próbowałam znaleźć w internecie informacje na temat tego, jak założyć własną firmę. I mam wrażenie, że umrę z głodu. Mam kilka pomysłów, jak mogłabym zarabiać, np. tworząc miks edytorstwa, typografii, rzemiosła artystycznego i rękodzieła. Ale na pewno nie znalazłabym klientów od razu. To wymaga chwili. Nawet jeśli nic bym nie zarobiła w pierwszym miesiącu, musiałabym płacić kilkaset złotych składek. Jeśli okres bez wpływów by się przedłużał i np. przez pół roku niewiele bym zarabiała, miałabym już kilka tysięcy długu wobec państwa. Muszę płacić miesięcznie kilkaset złotych, ale moja emerytura nie będzie taka duża. Nie wiem nawet, czy w ogóle ją otrzymam, bo mówi się, że jest zbyt mało dzieci i system emerytalny może się załamać. Pieniądze obecnie pracujących nie czekają na nich w bankach, ale są wypłacane obecnym emerytom. Kiedy dzieci będzie mniej, nie będzie w przyszłości pieniędzy dla teraźniejszych pracowników. Jak można w Polsce legalnie pracować bez lęku o przyszłość? Sytuacja mnie przeraża i nie potrafię znaleźć dobrego rozwiązania. Może znajdę jakąś normalną dobrze płatną pracę w firmie z szefem ktp. Wolę jednak mieć też inną możliwość dorobienia. Ale na takich warunkach nie opłaca się zakładać własnej działalności z niewielkimi zyskami, bo wszystko zeżre ZUS. Tylko duże firmy mają szansę opłacić wszystkie składki, podatki itp.

czwartek, 23 maja 2013

Nuligitaj deĵoroj kaj enpaĝigo de unua libro

Estrino informis nin, ke plimulto da spektakloj estis nuligita. Tio signifas, ke mi havas liberan semajnifinon, nur vendrede mi laboros. Mi povos veturi hejmen.
Mi prunteprenis lernolibron kaj donis lin al mia lernantino. Espereble ĝi ege helpos al ŝi. Tamen ankoraŭ ne okazis ankoraŭ sekva leciono, ni plu praktikas sendado da mesaĝoj per poŝtelefono. Eble en sekva semajno ni renkontiĝos.
Hieraŭ kaj hodiaŭ mi aĉetis vestaĵojn kaj ŝuojn. Mi kutime ne ŝatas aĉetadon, mi faras tion malofte, do se mi jam iras al vendejo, mi prenas multe da aĵoj. Pensante pri mia nupta robo mi serĉis ankaŭ blankan mansakon. Kelkajn mi trovis, sed multe kostaj kaj mi ne certas, ĉu taŭgaj por nupto. Eble ion alian mi trovos, se ne, mi revenos al tiu vendejaro.
En tiu ĉi semajno mi ĉefe okupiĝis pri korektado kaj enpaĝigado de libro. Mi finfine faris mian unuan libron! Ĝi ne havas kovrilon ktp., sed mi enpaĝigis tutan tekston de romano. Se mi aŭ iu alia preparus kovrilon, libro povus esti presita. Nun mi devas okupiĝi pri alia projekto kaj ĝi estas eĉ ligita kun Esperanto. Se mi sufiĉe bone ĝin preparos, mi presos ĝin kaj utiligos por varbi homojn. Bedaŭrinde restis malmulte da tempo kaj mi ne estas bona grafikistino, mankas al mi spertojn.
Por lublina gazeto mi korektis jam kelkajn tekstojn. Estis malgrandaj teknikaj problemoj, ĉar pro malbona formato de dosiero dum konservado malaperis efikojde mia duontaga laboro kaj mi devis komenci ĉion denove. Tamen mi gajnas sperton, ĉefe pri komputila korektado. Ĝis nun mi praktikis nur paperan korektadon. Progreso ĉiam bonvenas:)

Szefowa poinformowała nas, że większość spektakli została odwołana. Oznacza to, że mam wolny weekend, tylko w piątek idę do pracy. Będę mogła jechać do domu.
Pożyczyłam podręcznik i przekazałam go mojej uczennicy. Mam nadzieję, że dużo jej pomoże. Nie odbyła się jednak jak na razie kolejna lekcja, dalej praktykujemy wysyłanie smsów. Może w przyszłym tygodniu uda nam się spotkać.
Wczoraj i dzisiaj kupiłam ubrania i buty. Nie przepadam za zakupami, dlatego robię je rzadko i jak już się wybiorę do sklepu, to kupuję wszystko w ilościach hurtowych:) Z myślą o mojej sukience weselnej szukałam też białej torebki. Kilka znalazłam, ale były drogie i nie byłam przekonana, czy nadają się na wesele. Może znajdę jeszcze coś innego, a jak nie, to wrócę do tej galerii.
W tym tygodniu zajmowałam się przede wszystkim korektą i składem książki. Wreszcie zrobiłam moją pierwszą książkę! Nie ma okładki itp., ale złożyłam cały tekst powieści. Jeśli ja lub ktoś inny przygotowałby okładkę, książka mogłaby zostać wydrukowana. Teraz muszę zająć się innym projektem, a jest on związany z esperantem. Jeśli przygotuję go wystarczająco dobrze, wydrukuję go i użyję do w celach promocyjnych. Niestety zostało mało czasu, a ja nie jestem dobrym grafikiem, brakuje mi doświadczenia.
Dla lubelskiej gazety wykonałam już korektę kilku tekstów. Były małe problemy techniczne, bo przez zły format pliku podczas zapisu wyparowały efekty pół dnia mojej pracy i musiałam zacząć wszystko od nowa. Zyskuję jednak doświadczenie, zwłaszcza to związane z korektą komputerową. Do tej pory miałam do czynienia tylko z korektą na papierze. Postęp zawsze jest mile widziany:)

niedziela, 19 maja 2013

Nokto de Muzeoj

Post hieraŭa Nokto de Muzeoj mi estis laca, sed kontenta. Kun amikinoj mi vizitis Nacian Muzeon, Etnografian Muzeon kaj Sinagogon Sub Blanka Cikonio. Ĉie estis multege da homoj, kio ne tre plaĉis al mi, sed tamen bone, ke mi entutu ie iris kaj interese pasigis tempon.
Novaĵo - antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde trovis anonson de studenta gazeto kaj mi aliĝis al redakcio, kvankam ilia sidejo estas en Lublino, kie mi ankoraŭ neniam estis. Mi laboras interrete Ĉefe mi okupiĝas pri korektado de artikoloj, mi jam korektis kelkajn tekstojn. Se mi volas, mi povas ankaŭ skribi artikolojn mem. Ĉion mi faras volontule, esperante, ke iam tio helpos al mi trovi bonan laboron. Dank' al tio mi havos novajn spertojn kaj konstantan praktikon, kio tre gravas.
Hodiaŭ mi anstataŭis amikinon en laborejo. Estis bona koncerto. Lastatempe multe da okazaĵoj estis nuligita, kio signifas, ke mi havos malpli da deĵoroj. Eble tio bonas, ĉar alproksimiĝas ekzamena sesio.

Po wczorajszej Nocy Muzeów byłam zmęczona, ale zadowolona. Ze znajomymi odwiedziłam Muzeum Narodowe, Muzeum Etnograficzne i Synagogę pod Białym Bocianem. Wszędzie było mnóstwo ludzi, za czym niezbyt przepadam, ale dobrze, że przynajmniej w ogóle ruszyłam się z domu i ciekawie spędziłam czas.
Nowina - przed kilkoma dniami przypadkowo znalazłam ogłoszenie pisma studenckiego i zgłosiłam się do redakcji, chociaż siedzibę ma w Lublinie, gdzie nigdy jeszcze nie byłam. Pracuję przez internet. Głównie zajmuję się korektą artykułów, poprawiłam już kilka tekstów. Jeśli chcę, mogę też sama pisać artykuły. Wszystko robię wolontariacko, z nadzieją, że kiedyś pomoże mi to znaleźć dobrą pracę. Dzięki temu zdobywam nowe doświadczenia i mam stałą praktykę, co jest bardzo ważne.
Dzisiaj byłam w pracy na zastępstwie za koleżankę. Był dobry koncert. Ostatnio sporo wydarzeń zostało odwołanych, co oznacza, że będę miała mniej dyżurów. Może to i dobrze, bo zbliża się sesja.