środa, 22 stycznia 2014

Maltrankvila Ukrainio

Ekde kelkaj tagoj mi spektas en interreto, kio okazas en Ukrainio. Tio min tre tristigas, ĉar hodiaŭ kelkaj junuloj estis mortigitaj, parto de urbo estas malpurigita aŭ eĉ detruita. Samtempe mi respektas, ke ukrainanoj kuraĝe batalas kontraŭ siaj rajtoj. Ilia konduto rememorigis al mi festivalo de belorusa kulturo, kiu okazis antaŭ kelkaj monatoj en mia laborejo. Kvankam en Belorusio situacio estas eble eĉ pli malfacila, belorusoj ŝajnas esti dormantaj, ili estas senpovaj, ne emas batali kontraŭ malbona registaro. Ukrainanoj komence volis pace ŝanĝi registaron, sed ili ne sukcesis. Multe da homoj estas vunditaj, kelkaj estis mortpafitaj per milicistoj. Oni diras, ke hodiaŭ oni atakos tumulton, kiu ekde monatoj protestas ĉe Placo de Sendependeco (Majdan). Mi timas, ke situacio iĝos tre danĝera kaj estos pluaj viktimoj. Espereble ne.
Krome - mi plu praktikas en du lokoj. Unua estas sufiĉe interesa, dua jam ne tiel - nuntempe mi kopias turkaj familinomoj anstataŭ finnaj. Tre enua laboro. Kaj verŝajne mi denove baldaŭ vizitos Podlaĥion, mi devas pagi miajn ŝuldojn:)

Od kilku dni oglądam w internecie transmisję z Ukrainy. To mnie bardzo zasmuca, dzisiaj kilku młodych ludzi zostało zabitych, część miasta jest zanieczyszczona albo nawet zniszczona (wyrywają kostkę brukową, palą opony itp.). Jednocześnie szanuję odwagę Ukraińców, którzy walczą o swoje prawa. Ich zachowanie przywodzi mi na myśl bezsilność Białorusinów, którą mogłam obserwować podczas niedawnego festiwalu kultury białoruskiej. Chociaż na Białorusi sytuacja jest może nawet gorsza niż na Ukrainie, Białorusi zdają się być pogrążeni we śnie, są bezsilni, nie mają woli walki ze złym rządem. Ukraińcy na początku starali się zmienić władzę pokojowo, ale im się nie udało. Wielu ludzi zostało rannych, kilku zostało dzisiaj zastrzelonych przez Berkut. Krążą pogłoski, że dzisiaj nastąpi szturm na Majdan, mający na celu zlikwidowanie obozowiska protestujących od miesięcy ludzi. Boję się, że sytuacja wymknie się spod kontroli i będą kolejne ofiary. Mam nadzieję, że nie.
Poza tym - dalej robię praktyki w dwóch miejscach. Jedna praktyka jest całkiem interesująca, druga już nie tak bardzo - teraz kopiuję tureckie nazwiska zamiast fińskich. Bardzo nużąca robota. I najprawdopodobniej znów odwiedzę Podlasie, muszę spłacić długi:)

środa, 15 stycznia 2014

Kukumoj kun mielo

Jen sekva parto de miaj eksperimentoj en kuirejo. Mi preparis hodiaŭ kukumoj kun mielo, litovan manĝajon. Eble tio estas konata ankaŭ en Podlaĥio. Preparado de ĝi estas tre facila, simple sufiĉas tranĉi kukumon kaj ŝmiri ĝin per mielo:) Mi neniam manĝis ion similan, mi nur aŭdis pri tio dum leciono de litova lingvo, do mi eĉ ne scias, kiel tio normale aspektas kaj ĉu mi bone faris. Tamen recepto estas tiel malkomplika, ke malfacilas ion fuŝi:) Nur eble pli taŭgaj estus tiuj malgrandaj kukumoj, kiuj aperas somere anstataŭ unu granda kukumo, ĉar mielo forfluis per tranĉitaj finaĵoj en mezaj partoj de kukumo. Por mi eblas tion manĝi, sed ŝajnas al mi, ke tio ne iĝos mia la plej ŝatata manĝaĵo. Mi preferas malvarman barĉon aŭ aliaj bongustaĵoj. Sed estis interese provi ion novan.
Oto kolejna część moich eksperymentów kulinarnych. Zrobiłam dzisiaj ogórki z miodem, potrawę znaną na Litwie. Możliwe, że je się to również na Podlasiu. Bardzo łatwo ją przygotować, po prostu wystarczy pociąć ogórek i posmarować go miodem:) Nigdy czegoś takiego nie jadłam, tylko słyszałam o tym na lekcji litewskiego, więc nie wiem nawet, jak to powinno wyglądać i czy zrobiłam to dobrze. Ale przepis jest tak banalny, że trudno coś zepsuć:) Tylko może bardziej nadawałyby się do tego te małe ogórki, które pojawiają się w lecie zamiast jednego dużego ogórka, bo miód wypływał przez ucięte końcówki w środkowych częściach ogórka. Jak dla mnie da się to zjeść, ale raczej nie zostanie to moim ulubionym daniem. Wolę chłodnik litewski albo inne pyszności. Ale spróbowanie czegoś zupełnie nowego było interesującym doświadczeniem.

niedziela, 12 stycznia 2014

200 enskribaĵoj kaj resumo de 2013 jaro

Venis tempo por resumo de pasinta jaro. Kaj estas du okazoj por tio - antaŭ kelkaj tagoj ni festis Novjaron kaj tio estas mia ducenta enskribaĵo en tiu ĉi blogo. Do jen la resumo:
Mi vizitis multe da interesaj lokoj: Varsovion, Lodzon, Bjalistokon, Rigon, Talinon, slovakan Martin, festivalon Woodstock, Peterburgon, Hradec Kralove, Vilnon kaj multajn aliajn. En tiu ĉi jaro mi unuafoje veturis sola al alia lando - somere al Slovakio kaj vintre al Litovio. Parto de miaj polaj vojaĝoj mi ankaŭ pasigis sola, sed ne tute. Ekzemple en Varsovio mi hazarde ekkonis belorusoj kaj en Bjalistoko mi ekkonis multege da homoj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis viziti Kartvelion, sed mi ekkonis unu kartvelo en Pollando.
Se temas pri studado kaj laboro - mi sukcese pasigis ekzemenoj dum vintra kaj somera sesio. Sed ia maniere mi ne plu studas. Tio estas por mi malfacila temo lastatempe. Tio estas ankaŭ unu el la plej strangaj okazaĵoj en mia vivo, samtempe mi sentas, ke tute normala. Fakte mi ne tro bedaŭras, nur pro familio eble, ĉar mi scias, ke mi iom trompigis ilin kaj mi sentas tre malbone pro tio. Mi plu laboras en koncertejo, dum jaro mi volontulis ankaŭ en du lokoj kiel korektistino, tio donis al mi iomete da sperto, eble ne tro serioza, sed pli bona ol nenia. Nun en januaro mi komencis praktikon en du novaj lokoj, do eble dank' al mia antaŭa volontulado, mi ne scias. Mi serĉas jam ekde kelkaj monatoj laboron, bedaŭrinde mi nenion trovis ankoraŭ. Pro tio mi sentas sin strange, mi ne povas ion ajn plani certe kaj sendube. Ĉar se iu telefonos al mi kun propono de laboro, mi devos tuj ŝanĝi ĉiujn planojn. Eble eĉ ŝanĝi loĝlokon.
Kie loĝi kaj vivi? Tio ankaŭ estis ĉefa demando de pasinta jaro. Mi ne scipovas elekti inter Vroclavo kaj Valbĵiĥo. Pro tio mi elpensis, ke eble Bjalistoko estos bona kompromiso. Nun mi atendas, kie mi trovos laboron. Mi pensis ankaŭ pri staĝumado en Slovakio, ĉar tio estas loko, kiun mi amas same kiel Vilno kaj Bjalistoko. Kaj post vojaĝo al Peterburgo mi preskaŭ certas, ke mi ne povus loĝi en Rusio. Tio estis mia dua vizito en tiu ĉi lando kaj al mi ŝajnas, ke mi ne eltenus vivi tie. Almenaŭ ne por longe.
En pasinta jaro okazis ankaŭ kelkaj malbonaj aferoj, ĉefe ligitaj kun mia familio. Mia patrino estis en malsanulejo, poste mia frato estis en malsanulejo kaj li pro tio ne plu povas labori en antaŭa loko. Mia hundo tre malsanas, ni jam pensis, ke li baldaŭ mortos, mi jam komencis adiaŭi lin en miaj pensoj. Tamen li plu vivas, sed li devas ĉiutage preni multekostajn medikamentojn. Sekva malbona afero, sed ne ligita kun sano, estis ŝtelo de mia telefono dum E-aranĝo.
Io pri interhomaj rilatoj. Neniam antaŭe mi sentis min tiel sola kiel en tiu ĉi pasinta jaro. Fakte mi nur en laborejo havis bonan kontakton kaj mi sentis sin bone, ĉar en universitato mi preskaŭ neniu konis de mia nova studgrupo. Same al Slovakio mi veturis tute sola kaj preskaŭ tutan semajnon pasigis sola, kvankam ĉirkaŭis min preskaŭ 200 potencialaj amikoj. Eble pro tiu soleco mi faris kelkaj aferojn, kiujn mi ne volis fari. Unuan aferon mi iel finis, malfacile sed verŝajne sukcese. Kaj dua persekutas min ĝis nun. Kaj donas ĝojon kaj doloron. Mi ne scias, kion pli ofte. Eble tempo helpos kaj normaligos situacion, sed nun mi tre stulte suferas kaj preskaŭ nenion povas fari kun tio. Nur atendi. Tute strange mi pasigis Kristnaskon. Ĉar mi ne revenis hejmen por festi kun mia familio. Mi restis kelkcent kilometrojn for kaj sidis kun alilandanoj, kiujn mi ekkonis apenaŭ kelkaj tagoj antaŭe. Tamen plaĉis al mi:) Kaj poste venis poloj kun multege da manĝaĵo, do fakte mi sentis min eĉ pli kristnaske ol en mia propra familio, kie tiu festo ĉiam ŝajnas al mi esti tiel nenatura. Tio estis mia unua Kristnasko ekster mia hejmo kaj laŭ mi la plej bona el ĉiuj krom tiuj dum mia infaneco.
Nun pri bonaj aferoj. Mi realigis mian revon, eĉ dufoje - mi partoprenis koncerton de rusa muzikgrupo Leningrad dum Woodstock festivalo kaj poste en Legnica. Mi pensis, ke tio neniam okazos kaj tiu jaro tute surprizis min. Des pli, ke ambaŭ koncertoj estis senpagaj. Mi vizitis Peterburgon, tio ankaŭ estis mia revo. Sed vojaĝo ne tiel plaĉis al mi, kiel mi esperis. Kialoj estis multaj, eble mi jam pri tio skribis. Stranga afero, ĉar tio neniam estis mia revo, sed mi gividis kurson de la pola dum lasta JES kaj tio tre ekplaĉis al mi. Dum SES mi ankaŭ gividis unu lecionon de la pola, sed ne estis tiel bone. Mi ne scias ankoraŭ, sed eble mi iel uzos tiun sperton kaj senton en estonteco. Reaktiviĝis mia skolta teamo - do tio ankaŭ estis mia revo, ĉar mi havas bonagajn memoraĵojn ligitaj kun tiuj homoj. Bedaŭrinde ni jam ne havas tiel multe da tempo en nia plenkreska vivo por renkontiĝi, malfacilas kolekti ĉiujn anoj en sama tempo kaj sama loko. Sed bone, ke ni almenaŭ de tempo al tempo renkontiĝas. Sekva afero - mia tiel nomata literata debuto:) Mi revis pri tio, certe jes. Sed mi neniam pensis, ke en tia formo kaj tiel rapide ĝi okazos. Ĉar mi ne skribis ion tre bonan. Tamen agrable estas ekvidi presitan sian nomon. Kaj eble tio estos bona komenco por aliaj verkoj, jam pli seriozaj. Tuwim ankaŭ debutis simile:) Lastatempe mi komencis ankaŭ iomete kuiri, ĉar mi preskaŭ entute ne scipovas. Ankaŭ kroĉtriki mi komencis, sen grandaj sukcesoj, sed se mi ekzercus iom pli, eble estus pli bone.
Do jen pli malpli ĉio el gravaj okazaĵoj de pasinta jaro. Kaj resumo estas tia - mi ne scias, ĉu mi iam ajn sentis min pli sola kaj pli perdita en mia vivo. Sed samtempe mi sentas min sufiĉe bone (krom momentoj kiam mi pensas pri mia familio), ĉar mi scias, ke sendepende, de tio, kio okazos, mi iel tion travivos kaj finfine ĉio estos bone. Eble nun estas malfacila tempo por mi, sed iam ĝi devas plibonigi kaj mi trovos bonan vojon. Oni diras: espero, patrino de stultuloj. Sed sen espero mi ne scias, kion mi farus, do mi devas esperi.
Kaj mi deziras al mi, ke tiu nova, 2014 jaro, estu pli bona ol pasinta.

Przyszedł czas na podsumowanie ubiegłego roku. Są po temu dwie okazje - kilka dni temu świętowaliśmy Nowy Rok, a to jest dodatkowo mój dwusetny wpis na tym blogu. Oto recenzja roku 2013:
Odwiedziłam wiele interesujących miejsc: Warszawę, Łódź, Białystok, Rygę, Tallin, słowacki Martin, festiwal Woodstock, Petersburg, Hradec Kralove, Wilno i wiele innych. W tym roku pierwszy raz w życiu sama pojechałam zagranicę - najpierw w lecie na Słowację, a później w zimie na Litwę. Część moich polskich podróży również odbyłam zupełnie sama, ale nie całkiem. W Warszawie spotkałam przypadkiem Białorusinów, a w Białymstoku poznałam mnóstwo ludzi. Niestety nie odwiedziłam Gruzji, ale za to poznałam jednego Gruzina w Polsce.
Jeśli chodzi o studia i pracę - szczęśliwie zaliczyłam sesję zimową i letnią. Ale jakimś dziwnym trafem już nie studiuję. To jest trudny dla mnie temat ostatnio. I jedno z najdziwniejszych wydarzeń w moim życiu, chociaż jednocześnie mam poczucie, że zupełnie normalne. Właściwie to nawet trudno powiedzieć, że żałuję, jeśli już, to raczej ze względu na rodzinę, bo wiem, że ich w jakiś sposób zawiodłam i źle się z tym czuję. Dalej pracuję w centrum sztuki, w tym roku zaczęłam też wolontariat w dwóch pismach jako korektorka, to dało mi trochę doświadczenia, może niezbyt poważnego, ale lepsze to niż nic. Teraz od stycznia zaczęłam praktykę w dwóch nowych miejscach, może właśnie dzięki temu mojemu wcześniejszemu wolontariatowi, nie wiem. Szukam już od kilku miesięcy pracy, jak na razie bezskutecznie. Przez to żyję w zawieszeniu, nie mogę nic zaplanować na pewno, bo nie wiem, co dalej ze mną będzie. Bo jeśli ktoś zadzwoni z propozycją pracy, będę musiała wszystko rzucić i nagle zmienić plany. A może i nawet miejsce zamieszkania.
Gdzie mieszkać i żyć? To jedno z głównych pytań, które mnie męczyło w ubiegłym roku. Nie umiem wybrać między Wrocławiem a Wałbrzychem. Pomyślałam więc, że może dobrym kompromisem będzie Białystok. Teraz czekam, gdzie znajdę pracę. Myślałam też o stażu na Słowacji, bo ten kraj kocham tak samo jak Wilno czy Białystok. A po podróży do Rosji jestem już prawie pewna, że nie mogłabym tam żyć. To była już moja druga wizyta w tym państwie i wydaje mi się, że nie wytrzymałabym tam. A przynajmniej nie za długo.
W zeszłym roku wydarzyło się także kilka przykrych spraw związanych z moją rodziną. Moja mama była w szpitalu, później mojego brata zabrała karetka, przez co stracił dotychczasową pracę. Mój pies jest bardzo chory, już myśleliśmy, że niedługo umrze i nawet zaczęłam się już z nim żegnać w myślach. Nadal jednak żyje, ale cały czas musi przyjmować drogie leki. Inna nieprzyjemna sprawa, ale niezwiązana już ze zdrowiem, to kradzież mojego telefonu na Słowacji podczas wyjazdu.
Trochę o relacjach międzyludzkich. Nigdy wcześniej chyba nie czułam się tak samotna jak w minionym roku. Właściwie tylko w pracy miałam w miarę dobry kontakt z ludźmi i czułam się dobrze, bo na uczelni nie znałam prawie nikogo z mojego nowego roku. Tak samo na Słowację pojechałam zupełnie sama i cały tydzień włóczyłam się sama, chociaż byłam otoczona przez około 200 potencjalnych przyjaciół. Może z tego powodu zrobiłam kilka rzeczy, których być może nie powinnam robić. Jedną sprawę jakoś zakończyłam, z trudem, ale wydaje mi się, że skutecznie. A druga sprawa prześladuje mnie do teraz. Dając jednocześnie radość i cierpienie. Sama nie wiem, co częściej. Może czas pomoże i jakoś unormuje sytuację, ale na razie głupio po prostu głupio cierpię i nie bardzo mogę cokolwiek z tym zrobić. Tylko czekać. Zupełnie dziwnie spędziłam też wigilię. Bo nie wróciłam świętować z rodziną. Zostałam kilkaset kilometrów od domu i siedziałam z obcokrajowcami, których poznałam zaledwie kilka dni wcześniej. Podobało mi się jednak:) A później przyszło też wielu Polaków z potrawami wigilijnymi, więc czułam się nawet bardziej świątecznie niż u siebie w domu, gdzie święta zawsze wydają mi się jakieś sztuczne. To były moje pierwsze święta poza domem i według mnie najlepsze poza tymi z czasów dzieciństwa.
Teraz o dobrych rzeczach. Spełniłam swoje marzenie, nawet dwukrotnie - uczestniczyłam w koncercie rosyjskiego zespołu Leningrad na Woodstocku, a później w Legnicy. Myślałam, że nigdy w życiu nie będę miała takiej okazji i ten rok zupełnie mnie zaskoczył. Tym bardziej, że oba były darmowe. Odwiedziłam Petersburg, co też było moim marzeniem. Ale podróż trochę mnie zawiodła. Powodów było wiele, może nawet już o nich pisałam. Dziwna sprawa, bo to nigdy nie było moim marzeniem, ale prowadziłam kurs języka polskiego dla obcokrajowców podczas ostatniego JES-u i nawet mi się spodobało. Na SES-ie też prowadziłam jedną lekcję polskiego, ale nie było aż tak fajnie. Jeszcze nie wiem, ale może wykorzystam kiedyś to doświadczenie i uczucie w przyszłości. Reaktywowała się moja drużyna harcerska - to też było moje marzenie, bo mam wspaniałe wspomnienia związane z tymi ludźmi. Niestety nie mamy już tyle czasu w naszym dorosłym życiu na spotkania, trudno zebrać wszystkich członków w tym samym czasie i w tym samym miejscu. Ale dobrze, że chociaż czasem się spotykamy. Kolejna sprawa - mój tak zwany debiut literacki:) Marzyłam o tym, i owszem. Ale nigdy nie myślałam, że tak szybko i w takiej formie to nastąpi. Bo nie napisałam jakiegoś wielkiego dzieła. Miło jednak ujrzeć swoje nazwisko w druku. I może będzie to dobry wstęp do poważniejszych utworów. Tuwim też debiutował podobnie:) Ostatnio zaczęłam też trochę gotować, bo prawie w ogóle nie umiem. Zaczęłam też szydełkować, bez większych sukcesów na razie, ale jeśli poćwiczyłabym dłużej, może byłoby lepiej.
To mniej więcej wszystko z ważniejszych wydarzeń minionego roku. A podsumowanie jest następujące - nie wiem, czy kiedykolwiek czułam się bardziej samotna i zagubiona. Ale jednocześnie nie opuszcza mnie w miarę dobry nastrój (oprócz momentów, kiedy myślę o rodzinie), bo wiem, że niezależnie od tego tego, co się wydarzy, jakoś to przeżyję i wszystko będzie dobrze. Może teraz mam trudniejszy okres, ale kiedyś musi się skończyć i wierzę, że odnajdę właściwą drogę. Mawiają: nadzieja matką głupich. Ale bez nadziei nie wiem, co bym zrobiła, więc muszę mieć nadzieję i się jej trzymać.
I życzę sobie, aby ten nowy, 2014 rok, był lepszy od poprzedniego.

piątek, 10 stycznia 2014

Duobla praktiko

Mi serĉas laboron. Bedaŭrinde ankoraŭ neniu respondis al miaj mesaĝoj, sed mi tamen ricevis du proponoj de praktikoj. Unuan mi jam komencis - mi devis preskaŭ unu milo de finnaj nomoj enskribi, tre enua kaj laciga laboro. Kaj duan mi komencos en sekva semajno. Mi esperas, ke sufiĉos al mi tempo por plenumi ĉiujn taskojn de ambaŭ lokoj. Ĉar krom tio mi volas ankaŭ normale vivi:) Kaj kompreneble mi plu laboras en koncertejo kaj kunlaboras kiel korektistino en du lokoj. 

Szukam pracy. Niestety jeszcze nikt nikt nie odpowiedział na moje maile, ale przynajmniej dostałam dwie propozycje praktyk. Pierwszą już zaczęłam - musiałam wklepać prawie tysiąc fińskich nazwisk do tabelki, bardzo nużąca i męcząca praca. A drugą zacznę od nowego tygodnia. Mam nadzieję, że starczy mi czasu na wszystkie zadania z obu miejsc. Bo oprócz tego chcę też normalnie żyć:) A oczywiście pracuję jeszcze w centrum sztuki i współpracuję z dwoma pismami jako korektorka.

wtorek, 7 stycznia 2014

Senplore

Mi tre volus ekplori nun, mi pensas, ke tio helpus min. Sed mi bedaŭrinde ne povas. Lastetempe iu el miaj rusaj amikinoj konigis foton kun pentrita trajno kaj surskribo: "Аня дура! Жизнь прекрасна!" (Anjo, stultulino! Vivo belas!) kaj mi nun sentas min preskaŭ kiel Anna Karenina. Je ĉiuj kampoj mi nun estas malsukcesa. Bonŝance mi scias, ke tio ŝanĝiĝos, baldaŭ aŭ ne, sed iam finfine jes. Esperon donas al mi tiu ĉi kanto: Nim wstanie dzień - Antaŭ tagiĝos

Bardzo chciałabym teraz zapłakać, wydaje mi się, że to przyniosłoby mi ulgę. Ale niestety nie mogę. Ostatnio jedna z moich rosyjskich znajomych udostępniła zdjęcie namalowanego pociągu z napisem: "Аня дура! Жизнь прекрасна!" (Ania, nie bądź głupia! Życie jest piękne!) a ja teraz czuję się prawie jak Anna Karenina. Ponoszę porażki na każdym możliwym polu. Na szczęście wiem, że to przejściowe i prędzej czy później się to zmieni, nadejdą lepsze dni. Nadzieję daje mi piosenka z filmu "Prawo i pięść", który oglądałam niedawno: Nim wstanie dzień