środa, 30 października 2013

Radiografia bildo kaj komputila viruso

Antaŭ momento mi revenis el loko, kie mi faris radiografian bildon de miaj dentoj (mi ne certas, kiel tio nomiĝas, eble ankaŭ ikso-radia bildo, aŭ rentgena bildo, kuracistoj ĝin faras ekzemple, kiam iu rompos manon). Mi timis, ke miaj okaj dentoj kreskas horizontale, sed verŝajne ne estas tiel malbone. Nu, kompreneble mi ne scipovas mem tion pritaksi, bildon mi devas montri al dentisto, kiu decidos, kion fari plu. Tamen mi jam estas pli trankvila, ĉar almenaŭ por mi tiuj dentoj ne aspektas iel tre malbone. Kaj interese, ke mi ricevis eĉ KD-on kun tiu bildo. Mi ne scias por kio, ĉar mi ne planas ĝin spekti sur mia komputilo, mi havas pli interesajn ludojn:)
Dua afero estas viruso. Ĝi ne estas ligita kun medicino, sed kun komputado. Nome antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis de amikinoj mesaĝon skribitan esperante, ke mi povas legi ian dokumenton, mi devas nur ensaluti. Ĝi aspektis iel strange, sed estis skribita esperante kaj mi pensis, ke eble tio estas ia grava dokumento pri JES. Evidentiĝis, ke ne. Ili sendis nenion al mi, tio estis ia komputila viruso. Mi ŝanĝis pasvorton ĉe mia poŝtkesto, tamen mi timas, ke tio ne sufiĉos. Mi entute ne spertas pri tiaj aferoj kaj mi ne scias, kion fari. Ankoraŭ neniu plendis, ke mi dissendas virusojn, sed eble mia poŝtkesto estas jam infektita. Kaj tre surprizis min, ke eĉ en Esperanto oni preparas virusojn, mi ĉiam pensis, ke en la angla aŭ aliaj naciaj lingvoj. Nun mi scias, ke ankaŭ en Internacia Lingvo. Do afero estas samtempe trista kaj ĝoja. Trista, ĉar eble mia poŝtkesto estas infektita, sed samptempe ĝoja, ĉar tio estas pruvo, ke Esperanto estas uzebla ĉie, uzas ĝin eĉ retpiratoj. Nu eble tio ne estas tiel ĝojinda afero, tamen interesa. Kaj mi devas diri, ke efektiva, ĉar multaj esperantistoj estis trompitaj.

Niedawno wróciłam z gabinetu RTG, gdzie zrobiłam sobie prześwietlenie zębów. Bałam się, że ósemki rosną mi poziomo, ale najwyraźniej nie jest tak źle. Oczywiście nie jestem w stanie sama tego ocenić, muszę pokazać zdjęcie dentyście, który zdecyduje, co z tym dalej zrobić. Jestem już jednak trochę spokojniejsza, bo przynajmniej dla mnie te zęby nie wyglądają jakoś tragicznie. A co ciekawe, dostałam to zdjęcie nawet na płycie CD. Nie wiem po co, bo nie planuję oglądać go na komputerze, mam ciekawsze zajęcia:)
Druga sprawa to wirus. Ale nie mający nic wspólnego z medycyną, tylko z informatyką. Mianowicie przed kilkoma dniami otrzymałam od znajomych mejle napisane po esperancku, że mogę już przeczytać jakiś dokument, muszę się tylko zalogować. Wiadomość wyglądała dość dziwnie, ale była po esperancku i myślałam, że to jakiś ważny dokument w sprawie JES. Okazało się, że nie. Znajome nic mi nie wysyłały, to był jakiś wirus albo coś w tym stylu. Zmieniłam już hasło na poczcie, ale boję się, że to może nie wystarczyć. Zupełnie nie znam się na tych sprawach i nie wiem, co zrobić. Jeszcze nikt mi się nie skarżył, że rozsyłam wirusy, ale może moja skrzynka już jest zainfekowana. I bardzo zaskoczyło mnie, że wirusy są przygotowywane nawet po esperancku, bo zawsze wydawało mi się, że to dotyczy raczej angielskiego, ewentualnie języków narodowych. Teraz już wiem, że również Języka Międzynarodowego. Sprawa więc jest smutna, ale nie do końca. Moja skrzynka mogła zostać zainfekowana, nie ma się czym cieszyć. Ale z drugiej strony ten atak to dowód, że esperanto bywa wykorzystywane wszędzie, nawet do ataków hakerskich. No może to nie do końca powód do radości, ale bardziej ciekawostka. I muszę przyznać, że atak był skuteczny, bo wielu esperantystów dało się oszukać.

poniedziałek, 28 października 2013

Klaĉekskurso ĉe mi

Mi skribis lastatempe, ke dimanĉe mi planas ekskurson. Tamen ĝi ne okazis, ĉar veterprognozo diris, ke estos ŝtormoj ktp. Matene vere estis malhelaj nuboj, do ni decidis resti hejme. Mi invitis al mi amikinon, al kiu iam mi komencis instrui Esperanton. Krome venis dua amikino, do mi pensis, ke mi rekomencos kurson por du personoj. Ĉio finiĝis iomete aliel, ĉar amikino havis personaj problemoj pri kiuj volis rakonti al ni. Do finfine ni denove klaĉis kaj kurson ni prokrastis:) Eble dum sekva semajnfino ni denove provos.
Mi okupiĝis ankaŭ pri korektado. Krom tiuj kulturnovaĵaj tekstoj mi korektis ankaŭ du el historia revuo. Ili estis pli longaj kaj pli malfacilaj. Mi bedaŭras, ke mi ne ricevas monon kontraŭ mia laboro. Tio estas io, kio kvankam de tempo al tempo malfacilas, mi ŝatas fari. Ĉiam mi ekscias ion novan. Eĉ se tio tute min ne interesas:) Ekzemple mi scias, kio okazas en Lublin, kie indas amuziĝi, kvankam mi neniam vizitis tiun urbon kaj ne planas baldaŭ tien veturi.
Hodiaŭ mi observis el trajno belegan sunsubiron. Kampoj kaj arboj estis oraj, ĉielo malhelblua, nuboj oraj, oranĝ- kaj rozkoloroj. Same poste en Vroclavo. Tre plaĉis al mi. Kaj verŝajne ne nur mi tion rimarkis.

Napisałam ostatnio, że w niedzielę planuję wycieczkę. Nie doszła ona jednak do skutku, bo prognozy zapowiadały, że będą burze itp. Rano rzeczywiście były ciemne chmury, więc postanowiłyśmy zostać w domu. Zaprosiłam do siebie koleżankę, którą kiedyś zaczęłam uczyć esperanta. Ponadto przyszła też druga koleżanka, myślałam więc, że zacznę kurs dla dwóch osób. Ale wszystko skończyło się inaczej, bo koleżanka chciała nam opowiedzieć o swoich problemach osobistych. Ostatecznie znowu skończyło się na plotach, a kurs odłożyłyśmy na później:) Może w następny weekend zrobimy drugie podejście.
Zajmowałam się też korektą. Oprócz tych nowinek kulturalnych poprawiała też dwa teksty dla tego portalu historycznego. Były dłuższe i trudniejsze. Żałuję, że nie dostaję pieniędzy za swoją pracę. To jest coś, co lubię robić, mimo że czasem wcale nie jest takie łatwe. Zawsze dowiaduję się czegoś nowego. Nawet jeśli w ogóle mnie to nie interesuje:) Przykładowo wiem, co dzieje się w Lublinie, gdzie warto pójść, chociaż nigdzie w tym mieście nie byłam i nie planuję tam jechać w najbliższym czasie.
Dzisiaj obserwowałam z pociągu przepiękny zachód słońca. Pola i drzewa złociły się w słońcu, niebo odcinało się granatem, chmury były złoto-pomarańczowo-różowe. To samo później we Wrocławiu. Bardzo mi się podobało. I najwyraźniej nie tylko ja zwróciłam na to uwagę.

sobota, 26 października 2013

Malfruaj aŭtunaj ekskursoj

Jam antaŭ kelkaj tagoj mi decidis dum semajnfino viziti mian hejmurbon kaj foti kelkajn objektojn. Kialoj estis kelkaj. Ĉefe tio, ke ekde longe homoj primokas mian urbon, kompreneble ŝerce, tamen mi volas montri, ke ĝi ne estas tiel malbela, kiel ili opinias:) Kaj dua kialo estis vortoj de iu krakova profesoro, kiu diris, ke veraj vizitindaĵoj estas tiuj polaj, ne tiuj germanaj. Mi scias, ke li simple batalis por gajni monon, ĉar mi aŭdis, ke eble Krakovo ricevos nun malpli ol kutime. Tamen li devis pripensi siajn vortojn. Ĉu mi devus senti sin malpli bona ol aliaj poloj, ĉar mi loĝas en parto de nia lando, kiu iam estis germana? Stultaĵo. Des pli, kiam diras ĝin profesoro. Nu, verŝajne mono eĉ profesoroj stultuligas.
Pri ekskursoj mem - mi venis iom malfrue, ĉar preskaŭ ĉiuj folioj jam falis surteren kaj arboj estas nudaj. Mia plano estis foti belegaj kontruaĵoj ĉirkaŭitaj multkoloraj aŭtunaj arboj kaj mi nur parte sukcesis, ĉar ne estis jam tiel kolore. Duan eskurson mi planas morgaŭ, eble ĉe lageto estos tiel bele aŭtune, kiel mi volas:)
Amikino hodiaŭ spektis kelkajn filmetojn kaj tio rememorigis al mi pri  mallonga filmeto en Esperanto, pri kiu iam mi aŭdis, sed neniam ĝin vidis. Do se vi ankaŭ, vi povas spekti ĝin tie: Espero? Hope?

Już parę dni temu postanowiłam odwiedzić w czasie weekendu moje miasto rodzinne i sfotografować kilka obiektów. Powodów było kilka. Głównie to, że od dawna ludzie mi z tego powodu docinają, oczywiście w żartach, ale chcę im pokazać, że nie jest tu wcale tak brzydko, jak im się wydaje:) A drugi powód to słowa pewnego krakowskiego profesora, który powiedział, że prawdziwe zabytki to te polskie, a nie te niemieckie. Wiem, że chciał po prostu ugrać coś dla swojego miasta, bo słyszałam, że mają obciąć Krakowowi dotację czy coś. Powinien jednak przemyśleć swoje słowa. Czy powinnam się czuć gorsza niż inni Polacy, bo mieszkam w tej części kraju, która kiedyś należała do Niemiec? Głupstwo. Tym bardziej, gdy takie coś wygaduje profesor. No, widocznie pieniądze mieszają w głowach nawet profesorom.
Co do samych wycieczek - wybrałam się już trochę za późno, bo prawie wszystkie liście już opadły, drzewa są gołe. Planowałam zrobić zdjęcia pięknych zabytków otoczonych różnokolorowymi jesiennymi drzewami i tylko częściowo mi się to udało, bo nie było już tak kolorowo. Drugą wycieczkę planuję jutro, może nad jeziorkiem będzie tak ładnie jesiennie, jak bym chciała:)
Koleżanka oglądała dzisiaj różne animacje i to przypomniało mi o filmiku w esperanto, o którym słyszałam jakiś czas temu, ale nigdy go nie oglądałam. Dialogi, a właściwie monolog jest po esperancku, ale są angielskie napisy. Poza tym nie ma tam za wiele do rozumienia, wystarczy ogladać:) Animację można zobaczyć tu: Espero? Nadzieja?

wtorek, 22 października 2013

Ekskurso al Śnieżka

Sabate mi vizitis kun studenta rondo monton Śnieżka. Estis mojosege, ni tre bone amuziĝis. Kaj mi sopiris al ambaŭ, homoj kaj montoj. Vetero estis bona, brilis suno kaj estis sufiĉe varme. Pejzaĝo estis belega, mi faris kelkajn fotojn.
Jam ne doloras min dentoj. Nu, eble iomete, sed ne gravas. Tamen mi vizitos dentiston denove, ĉar mi devas ion fari kun tiuj okaj dentoj.
Pri studado mi eble nenion skribos, ĉar ne indas. Mi plu havas malemon kaj dilemon, kion fari.
Nun kelkaj vortoj pri mia esperanta vivo. Okazas kurso por progresantoj, tamen mi denove ne povas partopreni, ĉar kutime ĵaŭde mi laboras. Do mi devas alimaniere prizorgi mian lingvokonon. Bona novaĵo estas tia, ke en pasinta semajno mi jam sendis miajn rakontojn. Eble ili jam estas en Bjalistoko aŭ ie proksime. Estis iel strange ĉe poŝto, ĉar rakontoj devis esti senditaj anonime kaj mi ne povis enskribi mian adreson sur koverto. Kaj pro tio mi ne povis sendi ilin per registrita letero por ke mi sciu, ĉu ili atingis celon aŭ ne. Mi sendis ilin per normala letero kaj mi timas, ke ili povas malaperi. Verdire ili ne estis senditaj tute anonime, ĉar sur poŝtmarkoj estos stampaĵoj el mia urbo kaj se iu min konas, tuj scius, ke mi ilin sendis, kvankam mi uzis kromnomoj. Nu, ne gravas, mi simple plenigis promeson, kiun mi donis somere. Espereble bjalistokanoj ricevos miajn verketojn.
Kaj kiam mi revenis el Śnieżka, tute hazarde mi renkontis en trajno esperantistoj. Ili vizitis ĉi-jaran JES-lokon. Ili diris, ke ili eĉ pensis pri mi, ĉar ili bezonas helpon kaj nia renkontiĝo estas vere ĝustatempa. Mi ricevis kelkajn taskojn de organiza teamo. Mi devis kontroli kelkaj aferoj pri ekskursoj, ekscii ion pri luado de aŭtobusoj kaj priskribi alvenebloj al la urbo. Bone, ke finfine okazis laborkunsido de organizantoj, tamen mi plu timas, ke aranĝo ne estos tiel bona, kiel povus esti. Eble katastrofo ne okazos, sed homoj jam nervigas pro manko da informoj. Multaj jam rezignis aŭ elektis aliajn aranĝojn.
Interesa novaĵo pri SES, en 2014 ĝi okazos ne nur en Slovakio, sed ankaŭ en Rusio. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi partoprenos, ĉar mi tute ne scias, kion mi faros tiam. Eble mi veturos al Belorusio aŭ Ukrainio, eble mi jam laboros. Neniu scias.
Lasta novajo, mi preskaŭ forgesis. Hodiaŭ mi hazarde eksciis, ke en mia laborejo koncertos muzikgrupo je la nomo ŜANĜO DE LA VIBRADO DE LA TERGLOBO. Jes, vere en mia laborejo koncertos esperantnoma grupo! Mi ne trovis ian ajn ilian kanton, ili antaŭ nelonge komencis ludi verŝajne. Mi interesiĝas, ĉu ili havas nur esperantan nomon aŭ ili vere kantas en la lingvo. Mi kontrolos tion decembre.

W sobotę byłam z kołem naukowym na Śnieżce. Było super, świetnie się bawiliśmy. A ja tęskniłam i do ludzi, i do gór. Pogoda była ładna, świeciło słońce i było całkiem ciepło. Widoki były niesamowite, zrobiłam parę niezłych zdjęć.
Już nie bolą mnie zęby. No, może trochę, ale nieważne. Tak czy siak muszę iść do dentysty i coś zrobić z tymi ósemkami.
O studiach nic nie napiszę, bo nie warto. Dalej mam dylemat, co ze sobą zrobić.
Kilka słów o moim esperanckim życiu. Odbywa się kurs dla zaawansowanych, ale nie mogę uczestniczyć, bo w czwartki zwykle pracuję. Muszę więc jakoś inaczej zadbać o moją znajomość języka. Dobra wiadomość jest taka, że w zeszłym tygodniu wysłałam moje opowiadania. Może już są w Białymstoku albo gdzieś w pobliżu. Było trochę dziwnie na poczcie, bo opowiadania miały być wysłane anonimowo i nie mogłam napisać adresu zwrotnego na kopercie. Przez to nie mogłam ich wysłać listem poleconym, żeby dowiedzieć się, czy doszły czy nie i później ewentualnie użerać się z pocztą, gdyby zaginęły gdzieś w akcji:) Wysłałam je normalnym listem, jedyne co to szarpnęłam się na priorytet, chociaż i tak miałam spory zapas czasu, więc zwykłym trybem też powinny dojść. Ale pomyślałam, że jak wezmę priorytet, to mniejsza szansa, że je gdzieś wetnie:) No, zobaczymy czy dojdą do celu. Prawdę mówiąc, to nie zostały wysłane tak całkowicie anonimowo, bo na znaczkach będą przecież pieczątki z mojej poczty, więc jeśli ktoś mnie zna, będzie od razu wiedział, że to ja wysłałam, chociaż użyłam pseudonimów. Ale nieważne, po prostu wypełniłam obietnicę złożoną latem. Mam nadzieję, że dostaną w Białymstoku moje wypociny.
A kiedy wracałam ze Śnieżki, zupełnie przypadkiem spotkałam w pociągu esperantystów. Odwiedzali miejsce tegorocznego JES. Powiedzieli, że właśnie o mnie myśleli i spotkaliśmy się we właściwym momencie, bo potrzebują mojej pomocy. Dostałam kilka zadań od organizatorów. Musiałam sprawdzić parę rzeczy o wycieczkach, wynajmie autokarów i opisać możliwości dojazdu do miasta. Dobrze, że wreszcie odbyło się zebranie organizatorów, boję się jednak, że impreza i tak nie będzie tak fajna, jak mogłaby być. Może katastrofy nie będzie, ale ludzi denerwuje już brak informacji. Wiele osób już zrezygnowało z udziału lub wybrało inne imprezy.
Interesująca wiadomość o SES-ie, w 2014 roku odbędzie się on nie tylko na Słowacji, ale też w Rosji. Nie wiem jeszcze, czy pojadę, w ogóle nie mam pojęcia, co będę robić w wakacje. Może pojadę na Białoruś albo na Ukrainę, może pójdę już do pracy. Któż to wie.
I na koniec ostatnia ciekawostka, o której prawie zapomniałam. U mnie w pracy wystąpi zespół o nazwie
ŜANĜO - Zmiana Wibracji Ziemi. Tak, serio zagra u nas zespół o esperanckiej nazwie. Ŝanĝo znaczy zmiana, więc brzmi trochę jak masło maślane, ale może mają w planach rezygnację z tak długiej nazwy i zostanie tylko przy esperanckim początku. Oby:) Nie znalazłam w necie żadnej ich piosenki, więc nie mam pojęcia, co grają, powstali chyba dopiero niedawno i dopiero będą nagrywać materiał. Interesuje mnie, czy mają tylko esperancką nazwę, czy śpiewają też po esperancku. Ale sprawdzę to dopiero w grudniu niestety.

wtorek, 15 października 2013

Finoj kaj komencoj

Unue pri finoj. Mi finskribis konkursajn rakontojn kaj ilian tradukadon. Ankoraŭ mi ilin ne sendis, sed espereble baldaŭ tio okazos. Ili ne estas perfektaj, ĉefe tiu dua ŝajnas al mi estis tute sensenca kaj ĥaosa, tamen mi jam ne plu havas tempon kaj emon ilin plibonigi. Kaj verdire mi ilin skribis ĉefe pro tio, ĉar mi aŭdis, ke organizantoj mem skribis proprajn rakontojn, kiam homoj sendis tro malmulte, do entute freneze. Eble jam pli bone, se ili havos miajn malperfektajn verkojn. Mi informis ankaŭ aliajn vroclavanojn, espereble iu skribos ion.
Mi finskribis ankaŭ artikolon pri interŝanĝo. Aŭ pli bone diri pri futbola maĉo, ĉar mi priskribis miajn impresojn pri duelo inter Zenit Peterburgo kaj Aŭstrio Vieno. Kaj mi plu ne kredas, ke univesitato poste publikigos tiajn stultaĵojn. Tio taŭgas eble por blogo, sed ne por oficialaj eldonaĵoj.
Ĵus antaŭ momento mi finlegis libron pri mia hejmurbo. Kaj ĝi vere strangas. Plejparto estas tute nereala, estas multaj tragediaj kaj kruelaj okazaĵoj. Historio miksiĝis kun nuntempaj aferoj el Varsovio aŭ aliaj urboj, pri kiuj parolas televido aŭ skribas gazetoj. Verkistino donis al mia hejmurbo vivon, kiu ekde longe mankas, ĉar kutime post 18 horo stratoj malplenas. Tamen mi ne certas, kio pli bonas. Malplenaj stratoj aŭ murdoj, religiaj frenezuloj kaj pedofiloj, kiuj aperas senĉese en la libro.
Nun pri komencoj. Mi komencis anketon ligitan kun libro pri mia hejmurbo. Verkistino skribis, ke unu dolĉaĵo estas konata nur ĉe ni kaj ŝi nenie krom mia urbo ĝin vidis. Mi konas ĝin ekde infaneco kaj mi neniam rimarkis ĝian mankon, eble pro tio, ke mi ne tro ŝatas ĝin. Tamen tio estas por mi bonega novaĵo, ke ni havas ian lokan manĝaĵon, ĉar mi ĉiam tre bedaŭris, ke nenio simila ekzistas. Mi nun demandas amikoj en diversaj partoj de Pollando kaj ĉiuj diras, ke ili vere ne konas tiun dolĉaĵon. Eble dum mia sekva vizito en mia hejmurbo mi aĉetos ĝin kaj fotos.
Hodiaŭ mi vizitis dentiston. Mi volonte dirus, ke tio estis fino, sed bedaŭrinde verŝajne tio estis nur komenco. Ŝajnas, ke kreskaj miaj "dentoj de saĝeco", mi ne trovis ilian ĝustan esperantan nomon, temas pri lastaj, okaj dentoj, kiuj ne ĉiam aperas. Mi timas, ĉar iam mi vidis, ke ili kreskas horizontale, eble dum jaroj tio ŝanĝiĝis, tamen mi eĉ ne volas pensi pri tio. Sabate vespere komencis min dolori dekstra parto de makzelo, ambaŭ partoj, supra kaj malsupra. Mi pensis, ke tio estas simple kario. Dentistino diris, ke verŝajne kulpas okaj dentoj. Mi timas, ĉar mi ne volas havi iajn ajn problemojn kun dentojn, por mi sufiĉas jam doloro, kiam mi havis ortodontan aparaton (ĉu ĝi tiel nomiĝas esperante? temas pri dratoj sur dentoj). Kaj plue mi zorgas pri mono, ĉar hodiaŭ mi mem pagis kontraŭ vizito kaj mi ne scias, kiom da mono postulos plua kuracado. Dentoj plu doloras, ŝi nur donis al mi ion por gargari dentoj du foje tage.
Kaj pro tio, ke mi vizitis dentiston, mi plu ne komencis akademian jaron. Tio estas koŝmaro, mi esperegas, ke finfine morgaŭ mi aperos en instituto. Se ne, mi devos rapide trovi laboron.

Najpierw o końcach. Skończyłam pisać opowiadania konkursowe i ich tłumaczenie. Jeszcze ich nie wysłałam, ale mam zamiar wkrótce to zrobić. Nie są idealne, zwłaszcza to drugie jest bezsensowne i chaotyczne, ale już nie mam czasu ani ochoty dłużej je poprawiać. A właściwie napisałam je głównie dlatego, że usłyszałam, że organizatorzy piszą własne opowiadania, gdy ludzie nie nadeślą wystarczającej ilości, totalne szaleństwo. Może lepiej już jak będą mieli moje wypociny. Poinformowałam też innych wrocławian, może ktoś coś napisze.
Napisałam też artykuł o wymianie. A właściwie o meczu piłkarskim, bo pisałam o moich wrażeniach po pojedynku petersburskiego Zenita z Austrią Wiedeń. I dalej nie wierzę, że uniwersytet później publikuje takie bzdury. To może nadaje się na blog, ale nie do jakichś publikacji, mniej lub bardziej oficjalnych.
Przed chwilą skończyłam też czytać książkę o moim mieście rodzinnym. Dziwną książkę. Większość jest kompletnie zmyślona, mnóstwo tragicznych i okrutnych wydarzeń. Historia miesza się ze współczesnymi wydarzeniami znanymi z telewizji czy gazet (np. pojawia się coś w stylu lokalnej afery "Gdzie jest krzyż?" tylko jeszcze bardziej przejaskrawionej, jakby ta warszawska nie była już wystarczająco żałosna, pojawia się też uderzenie w próg, nie wiem czy to zbieg okoliczności czy celowe nawiązanie do Sosnowca). Autorka dodała mojemu miastu życia, którego dawno w nim brakowało, wreszcie coś się dzieje, bo zwykle miasto po 18 zamiera. Ale sama już nie wiem, co lepsze. Puste ulice czy morderstwa, fanatycy religijni i pedofile, którzy ciągle pojawiają się w książce.
A teraz o początkach. Zaczęłam własne śledztwo w związku z książką o moim mieście. Autorka napisała, że pewien rodzaj słodyczy jest znany tylko u nas i nigdzie poza moim miastem się z nim nie spotkała. Ja znam je od dziecka, ale nigdy nie poczułam jego braku, bo nigdy za nim nie przepadałam. Tak czy siak to dla mnie świetna nowina, że mamy coś w rodzaju potrawy lokalnej, bo zawsze żałowałam, że nic takiego u nas nie ma. Wypytuję teraz znajomych z różnych części Polski, czy naprawdę nie znają tego ciastka. Może w czasie następnej wizyty w moim mieście przypomnę sobie ten smak i przy okazji zrobię jakieś zdjęcia.
Byłam dzisiaj u dentysty. Bardzo chciałabym powiedzieć, że to koniec, ale niestety prawdopodobnie to dopiero początek. Chyba wyrastają mi ósemki, zębami mądrości zwane. Na mądrość chyba jednak za wcześnie albo już za późno, bo wciąż postępuję tak samo nieracjonalnie jak zawsze. Boję, bo widziałam kiedyś, że przynajmniej niektóre z tych ósemek rosną poziomo, może przez lata jakoś wróciły do pionu, ale wolę nawet o tym nie myśleć. W sobotę wieczorem zaczęła mnie boleć prawa połowa szczęki, góra i dół. Myślałam, że to po prostu niezaleczone dziury się nagle odezwały. Ale dentystka powiedziała, że to raczej wina ósemek. Ten ból przypomina ten, który rozsadzał mi szczękę, kiedy nosiłam aparat ortodontyczny. Na razie jest nieco słabszy, ale kto wie, co z tego będzie. Martwię się też o pieniądze, bo dzisiaj byłam prywatnie, a na jednej wizycie się nie skończy, muszę jeszcze prześwietlenie zrobić itp., znowu wydam fortunę. A zęby niestety dalej bolą, bo dzisiaj usunęła mi tylko kamień i przepisała jakąś płukankę, żeby coś zrobić z tymi ósemkami, musi zobaczyć najpierw zdjęcie. Dopiero wtedy zdecyduje czy rwać, czy zostawić.
Przez to, że dzisiaj z konieczności musiałam odwiedzić dentystę, dalej nie zaczęłam jeszcze roku akademickiego. Koszmar się przedłuża, ale mam nadzieję, że jutro nareszcie dotrę do instytutu. Bo jeśli nie, to muszę szybko zacząć rozglądać się za pracą.

czwartek, 10 października 2013

Studi aŭ ne studi? Ĉiusemestra demando

Estas malbone. Dum tuta semajno mi ne partoprenis prelegojn kaj lecionojn. Eble mi ne tute pigris, ĉar almenaŭ mi subskribis novan kontrakton en laborejo (kaj ni por nun ne devas vesti sin en ruĝaj roboj, nur ĵaketoj, sed oni ne scias, ĉu iu ne ŝanĝos tion) kaj hieraŭ mi havis unuan deĵoron post somerferioj. Mi ankaŭ korektis multe da tekstoj, tradukis mian esperantan rakonton kaj komencis skribi duan, alŝutis fotojn al aliaj blogoj kaj komencis skribi artikolon pri nia pola-rusa interŝanĝo. Tamen mi sentas sin malbone, ĉar mi ankoraŭ ne enskribiĝis al lecionoj (mi nur sendis retmesaĝon, sed mi ne scias, ĉu tio solvos la problemon), partoprenis nenian prelegon kaj mi denove pripensadas, ĉu ne lasi studadon. Mi volonte tion farus, sed mi scias, ke mi ne povas. Restis nur unu jaro kaj mi devas iel elteni. Eble kiam mi finfine aperos en mia instito en sekva semajno, ĉio revenos al normo. Mi jam alkutimiĝis, ke ĉiam je la komenco aŭ fino de semestro mi meditas ĉu rezigni je studado aŭ ne. Kvankam mi pensis, ke se mi jam sukcese finis pasintan jaron, nun estos pli facile. Mi eĉ ĝojis, ke mi revenas. Mi ne scias, kio okazas. 

Nie jest dobrze. Przez cały tydzień nie byłam na żadnych wykładach ani zajęciach. Może nie całkiem się leniłam, bo przynajmniej podpisałam nową umowę (na razie nie musimy chodzić w czerwonych sukienkach, tylko w żakietach, ale nie wiadomo, czy nikomu nie wpadnie do głowy, żeby to zmienić) i wczoraj miałam pierwszy dyżur w pracy po wakacjach. Zrobiłam też sporo korekt, przetłumaczyłam moje esperanckie opowiadanie i zaczęłam pisać drugie, wrzuciłam zdjęcia na inne blogi i zaczęłam pisać artykuł o naszej polsko-rosyjskiej wymianie. Ale źle mi z tym, że nie zapisałam się jeszcze w usosie (wysłałam w tej sprawie mail, ale nie wiem, czy to coś pomoże), nie poszłam na żadne zajęcia i znowu myślę o rzuceniu studiów. Chętnie bym to zrobiła, ale wiem, że nie mogę. Został tylko rok i muszę jakoś wytrzymać. Może kiedy wreszcie pojawię się w instytucie w przyszłym tygodniu, wszystko wróci do normy. Przyzwyczaiłam się już, że zwykle na początku albo na końcu semestru rozważam nad rzuceniem tego wszystkiego w cholerę. Chociaż myślałam, że jeśli jakoś zaliczyłam poprzedni rok, teraz będzie mi łatwiej. Nawet cieszyłam się, że wracam. Nie wiem, co się dzieje.

poniedziałek, 7 października 2013

Komenco de semestro

Por mi nova semestro komencos morgaŭ, kvankam ĉiuj aliaj havis lecionojn kaj prelegojn jam en pasinta semajno. En Rusio eĉ en pasinta monato. Malbonŝance mi ne sukcesis enskribiĝi por lecionoj ĉe nia interreta sistemo de universitato kaj nun mi havos problemojn. Teorie mi ne povas partopreni iaj ajn lecionoj!
Hodiaŭ mi preskaŭ miskaptis trajnon ĝis Vroclavo. Konduktoro jam fajfis, sed li ekvidis min kurantan kun du sakoj, grandan kaj malgrandan. Li atendis momenton kaj mi sukcese entrajniĝis. Mi devis veni Vroclaven, ĉar komenciĝis polaj-rusaj renkontiĝoj. Unua tago ne tro plaĉis al mi. Venis ĉefe poloj, nur du rusinoj kaj unu knabino el Grodno. Estis iomete malinterese kaj entute ne pri Rusio, komenciĝis iaj strangaj diskutoj pri arĥitekturo de mezepoko aŭ afrikanaj vilaĝoj ekzemple. Mi ne scias, ĉu mi venos plu, ĉar tio daŭras longe kaj mi havas multajn aliajn aferojn por prizorgi.
Revenante al Peterburgo, ŝajnas al mi, ke fama kanto de Jaromir Nohavica bone priskribas ĝian etoson kaj miaj impresoj pri la urbo. Vi povas aŭskulti kanton ĉeĥe ĉi-tie: Jaromir Nohavica - Peterburg. Aŭ se vi preferas polan version, vi trovos ĝin malsupre en pola traduko.

Dla mnie nowy semestr zacznie się dopiero jutro, chociaż dla wszyscy inni mieli zajęcia już w zeszłym tygodniu. A w Rosji nawet już w zeszłym miesiącu. Pechowo nie udało mi się zapisać na zajęcia w usosie, przez co będę miała teraz spore problemy. Teoretycznie w ogóle nie powinnam brać udziału w zajęciach!
Dzisiaj prawie spóźniłam się na pociąg do Wrocławia. Konduktor już odgwizdywał odjazd, ale zauważył, że wbiegam na peron objuczona dwoma plecakami, więc się ulitował. Poczekał moment i udało mi się wsiąść w ostatniej chwili. Musiałam przyjechać do Wrocławia, bo zaczęły się warsztaty polsko-rosyjskie. Pierwszy dzień niezbyt mi się spodobał. Przyszli głównie Polacy, były tylko dwie Rosjanki i jedna dziewczyna z Grodna. Było trochę nudnawo i w ogóle nie o Rosji, zaczęły się np. jakieś dziwne dyskusje o architekturze średniowiecza albo afrykańskich wiosek. Nie wiem, czy będę dalej przychodzić, bo te warsztaty trwają długo, a mam wiele innych rzeczy do zrobienia.
Wracając do Petersburga, wydaje mi się, że znana piosenka Jaromira Nohavicy dobrze oddaje jego atmosferę oraz moje wrażenia o mieście. Polskiej wersji można wysłuchać tutaj: Artur Andrus - Petersburg. A jeśli ktoś woli czeski oryginał, link znajdzie powyżej w esperanckim tekście.

niedziela, 6 października 2013

Alia ol revoj

Post du tagoj de vojaĝo, hieraŭ matene mi revenis el Rusio. Mi estis laca kaj dormema, tamen mi devis paki aĵojn en Vroclavo kaj plu veturi hejmen. El stacidomo veturigis min frato, kiu aĉetis novan aŭtomobilon. Li ŝoforas maltrankvile kaj rapide, do mi iomete timas.
Tamen ŝajnas al mi, ke mi devas diri almenaŭ kelkajn vortojn pri Peterburgo. Estis strange. Kaj mi ne scias, ĉu kulpas loko kaj homoj aŭ mia sinteno. Simple mi zorgis iomete pri aliaj aferoj, kiuj restis en Pollando kaj ne povis tute liberiĝi de ĝi. Do estis momentoj, kiam Peterburgo plaĉis al mi, sed estis ankaŭ tiaj, kiam ĝi ne similis al miaj revoj kaj ŝajnis estis ordinara urbo. Eble miaj revoj pri mirakla urbo iomete kulpis, ĉar kompreneble parto de Peterburgo estas bela, sed ne ĉio kaj ne ĉie. Kaj tio ne estas tipo de beleco, kiun mi preferas. Por mi tio estis iomete tro granda, tro riĉa, tro ora, tro multobla, tro monumenta. Jam pli ĝojigis min nekutimaj lokoj, kiujn ni vizitis, kiel ekzemple kaŝitaj kortoj aŭ tombo de muzikisto Viktor Coj el fama rusa grupo Kino. 
Vetero ne estis bona, preskaŭ ĉiutage pluvis kaj estis ege malvarme. Pro tio mi ekmalsanis. Mankis al mi ankaŭ trankvilan dormon, ĉar dum dutaga veturado per aŭtobuso mi ne povis bone dormi, surloke ankaŭ estis tiel multe por vidi kaj viziti, ke mi ne havis tempon por longa dormado. Fine mi rezignis el kelkajn ekskursojn, ĉar mi malbone sin sentis kaj devis ripozi. Mi tre bedaŭras, ke mi ne veturis al Carskoje Selo. Eble iam mi revenos al Peterburgo, ĉar certe ĝi estas interesa, kvankam alia ol mi pensis.

Po dwóch dniach jazdy, wczoraj rano wróciłam z Rosji. Byłam zmęczona i śpiąca, ale musiałam się przepakować we Wrocławiu i jechać dalej do domu. Na stację podjechał po mnie brat nowym samochodem. Prowadzi szybko, nerwowo i nieprzewidywalne, więc się trochę boję.
Wydaje mi się jednak, że powinnam powiedzieć chociaż kilka słów o Petersburgu. Było dziwnie. I nie wiem, czy winne jest temu miejsce albo ludzie, czy moje samopoczucie i nastrój. Po prostu martwiłam się trochę innymi sprawami, które zostały w Polsce i nie mogłam do końca się od nich uwolnić. Były więc chwile, kiedy Petersburg mi się podobał, ale były też takie, kiedy nie przypominał moich marzeń i wyobrażeń o nim i wydawał się być zwykłym miastem, jak wiele innych. Może to właśnie te moje wygórowane oczekiwania były winne, bo oczywiście część Petersburga jest ładna, ale nie wszystko i nie wszędzie. I też nie jest to zwykle typ piękna, który preferuję. Dla mnie to wszystko było nieco zbyt duże, zbyt bogate, zbyt złote, zbyt liczne, zbyt monumentalne.  Już bardziej podobały mi się nietypowe miejsca, które zobaczyliśmy, jak np. ukryte podwórka albo grób Wiktora Coja ze słynnej rosyjskiej grupy Kino.
Pogoda nie była dobra, prawie codziennie padało i było bardzo zimno. Przeziębiłam się. Brakowało mi też spokojnego snu, bo w trakcie dwudniowej podróży autobusem nie bardzo mogłam się wyspać, a później na miejscu było tyle do zobaczenia i odwiedzenia, że też nie było czasu na długie spanie. Ostatecznie zrezygnowałam z kilku wycieczek, bo źle się czułam i musiałam odpocząć. Bardzo żałuję, że nie pojechałam do Carskiego Sioła, zwanego przez niektórych z naszej grupy Carskim Ziołem:) Może kiedyś wrócę jeszcze do Petersburga, bo na pewno jest interesujący, chociaż inny niż sądziłam.