Pokazywanie postów oznaczonych etykietą Somera Esperanto-Studado. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą Somera Esperanto-Studado. Pokaż wszystkie posty

czwartek, 24 lipca 2014

Post Nitra

Tamen ne estis tiel malbone, kiel mi timis. Mi iel travivis, aranĝo okazis. Eble ne ĉio estis perfekte, estis kelkaj fuŝaĵoj. sed nun tio ne tiel gravas. Nu, eble se mi sekvan SES-on ankaŭ partoprenos, tiuj spertoj estos utilaj.
Tute hazarde kaj surprize mia ĉefa tasko dum aranĝo estis okupiĝi pri kvinjara hungaro. Tio estis des pli surprize, ke mi ne tro ŝatas infanojn ĉefe pro tio, ke mi tute ne spertas pri ili. Mi ne havas kun ili kontakton, ĉar en mia familio aŭ inter konatoj preskaŭ ne estas malgrandaj infanoj, almenaŭ ĝis nun. Do iom timigas min, kiam mi restas sola kun infano, ĉar mi ne scias, kion fari. Des pli, se tio estas por mi tute nekonata infano, kun kiu mi devas paroli angle. Kaj angla ne estas mia plej ŝatata lingvo. Krome li posedis ĝin pli bone ol mi, ĉar li estas angla denaskulo, do estis iom ridinde, kiam ni parolis.
Finfine ne estis tiel malbone, ni havis bonajn kaj malbonajn momentojn. Ni komune ludis pilkon, ni konstruis diversajn aĵojn el bastonoj. Sed kiam li estis laca, tro longe enuis aŭ sopiris al patrino, tiam li malobeis miajn postulojn. Ekzemple li batis min aŭ forkuris de mi al patrino. Nu, li estis nur infano, do mi komprenas, ke pasigi tagojn kun tute nekonata plenkreska polino povas ne esti lia revo:) Tamen dum lasta tago lia patrino diris al mi, ke li kalkulis siajn amikojn dum aranĝo. Estis kvin kaj inter ili ankaŭ mi. Mi tre ĝojis:)
Dum aranĝo mi ne fotis partoprenantojn, mi faris nur fotojn de urbo Nitra, kiun mi publikigos ĉe alia blogo, se iu interesiĝas. Mi elektis nur unu foton de la urbo kaj monto Zobor, ĉar ie apud tiu monto okazis SES kaj ni dormis. Kaj fotoj de SES certe estas troveblaj ie interrete, se vi preferas vidi homojn kaj okazaĵojn ol belegaj pejzaĝoj:)
Jednak nie było tak źle, jak się obawiałam. Jakoś przeżyłam, impreza się odbyła. Może nie wszystko było perfekcyjnie, było kilka wpadek, ale teraz to już nie takie ważne. No, może jeśli będę jechała na następny SES, to te doświadczenia mogą być użyteczne.
Zupełnie przypadkowo i nieoczekiwanie moim głównym zadaniem podczas imprezy było niańczenie 5-letniego Węgra. To było tym bardziej niespodziewane, że nie bardzo przepadam za dziećmi, głównie dlatego, że nie mam z nimi zbyt wiele do czynienia. Nie mam z nimi kontaktu, bo u mnie w rodzinie ani wśród znajomych właściwie nie ma małych dzieci, przynajmniej na razie. Więc trochę przerażają mnie sytuacje sam na sam z dzieckiem, bo nie wiem, co robić i jak się zachować. Tym bardziej, jeśli jest to zupełnie nieznane dziecko, z którym muszę gadać po angielsku. A angielski nie należy do moich ulubionych języków. Dodatkowo on posługiwał się nim o wiele lepiej ode mnie, bo znał go od urodzenia. więc nasze rozmowy bywały dość śmieszne.
Ostatecznie nie było tak źle, mieliśmy lepsze i gorsze momenty. Razem graliśmy w piłkę, budowaliśmy wieżę z patyków. Ale kiedy był zmęczony, zbyt długo się nudził albo tęsknił za matką, zaczynał dokazywać. Np. bił mnie albo uciekał do mamy. No, to małe dziecko, więc rozumiem, że spędzanie dni z zupełnie obcą dorosłą Polską mogło nie być jego marzeniem:) Jednak ostatniego dnia jego matka powiedziała mi, że liczył swoich przyjaciół na imprezie. Było ich pięciu, a ja byłam jedną z nich. Bardzo mnie to ucieszyło:)
W czasie imprezy nie robiłam zdjęć uczestników, fotografowałam tylko miasto Nitra, zdjęcia wrzucę na innego bloga, jeśli kogoś to ciekawi. Powyżej wrzuciłam tylko jedną wybraną fotkę przedstawiającą Nitrę oraz górę Zobor, bo tuż pod nią odbywała się cała impreza i tam spaliśmy. A zdjęcia z SES-u na pewno są do znalezienie w internecie, jeśli ktoś woli oglądać zdjęcia ludzi i wydarzeń niż ładnych widoczków:)

czwartek, 10 lipca 2014

Denove ek al Nitra!

Morgaŭ tre frue matene mi forveturas al Slovakio por SES. Tio estos jam mia tria Somera Esperanto-Studado. Kaj ĉi-foje mi havos kelkajn prelegojn pri pola lingvo. Hodiaŭ mi preparis ĉiuj materialoj kaj mi nun lacas. Mi respondecis ankaŭ iomete pri programo, sed mi tre fuŝis tion. Eble pro manko da sperto kaj malĉeesto - kiam mi devis pri tio okupiĝi, mi estis en Belorusio kaj preskaŭ ne havis interreton. Mi volis helpi, sed ŝajnas, ke mi ne estas bona organizanto. Laste mi ricevis ankaŭ alian taskon - organizi lastan vesperon. Do mi iom timas, pro tio ke mi jam fuŝis, kaj pro tio, ke estas granda ŝanco, ke mi denove fuŝos. Organizi ion kaj paroli al aŭskultantaro estas por mi bona trejnado, se mi volas sukcese komenci mian lingvan kafejon. Sed io alia estas paroli al dudek homoj en kafejo kaj io alia estas paroli al ducent homoj ĉe granda internacia renkontiĝo. Nu, ni ekvidos, kio okazos. Se mi vere fuŝegos, eble mi neniam plu revenos al SES aŭ mi tute kabeos:) Fakte en venonta jaro mi ne planas viziti SES, mi ankoraŭ tion pripensos.
Alia fuŝa afero - mi plu malsanas. Espereble mi baldaŭ resaniĝos, ĉar partopreni aranĝon kun malsano, des pli kiam estas pli ol tridek gradoj, ne estas plezuro.
Kaj jam lasta afero - antaŭ du tagoj mi rekomencis kroĉtriki:)

Jutro bardzo wcześnie rano jadę na Słowację na SES. To będzie już moje trzecie Letnie Studium Esperanta. I tym razem będę miała kilka wykładów o języku polskim. Właśnie przygotowywałam dzisiaj materiały do zajęć i jestem już zmęczona. Jestem też odpowiedzialna trochę za program, ale nawaliłam. Może z braku doświadczenia i z powodu nieobecności, a co za tym idzie braków w komunikacji - kiedy był najlepszy czas, żeby się tym zająć, byłam na Białorusi i prawie nie miałam internetu. Chciałam pomóc, ale wychodzi na to, że chyba niewiele pomogłam lub wręcz zaszkodziłam. Chyba nie jestem dobrym organizatorem. Ostatnio dostałam też inne zadanie - zająć się ostatnim wieczorem. Trochę się więc boję, bo już nawaliłam, no i jest spora szansa, że znowu coś zrobię nie tak. Organizowanie czegoś i przemawianie do ludzi to dla mnie dobry trening, jeśli chcę z powodzeniem otworzyć moją kawiarnię językową. Ale co innego mówić do dwudziestu ludzi w kawiarni, a co innego przemawiać do dwustu ludzi na wielkiej międzynarodowej imprezie. No, zobaczymy, co będzie. Jeśli naprawdę będzie strasznie, najwyżej nigdy nie wrócę na SES albo pójdę śladami Kabe:) Właściwie to i tak nie planuję wizyty na SES-ie w przyszłym roku, jeszcze to przemyślę.
Inna niefajna sprawa - dalej jestem chora. Mam nadzieję, że zaraz wyzdrowieję, bo brać udział w imprezie chorym, tym bardziej jeśli jest ponad trzydzieści stopni, to żadna przyjemność.
I już ostatnia sprawa - dwa dni temu wróciłam do szydełkowania:)

poniedziałek, 28 kwietnia 2014

Laborkunsido en Slovakio

Hieraŭ vespere mi revenis el Slovakio. Mi vizitis ĝin por semajnfino, nu fakte nur por unu tago, ĉar tutan vendredon mi veturis tien kaj tutan dimanĉon daŭris reveno. Ni havis laborkunsidon pri SES, kiu okazos en julio. Organizantoj proponis al mi, ke mi povas esti kunorganizantino. Mi ne spertas pri tio, sed espereble mi ne tro fuŝos.
Bedaŭrinde post mia reveno mi devis aŭskulti amarajn vortojn de miaj gepatroj. Mi scias, ke ili almenaŭ parte pravas, sed mi ne povas konsenti, ĉar tiam restas mi nenio alia ol mortpafi sin. Do mi ne scias, kion fari. Mi volas nek batali kun familio, nek jesi kun ilia opinio. Mi ne povas ŝanĝi tion, kio jam okazis, revivi mian vivon kaj korekti erarojn.
Al situacio ne helpas tio, ke morgaŭ mi forveturas al Ukrainio, kie estas tiel maltrankvile. Mi ne tro timas, sed gepatroj tre nervoziĝas. Mi esperas, ke nenio malbona okazas, okcidento de la lando ne estas tiel danĝera. Mi loĝos en iu montara vilaĝo, do ŝajnas al mi, ke ne estas senco ataki ĝin ktp. Kaj mi esperas, ke estos interreto tie, por ke mi povu informi homojn, ke mi plu vivas kaj nenio danĝera okazas. Kaj mi esperas, ke trejnado estos fruktodona.

Wczoraj wieczorem wróciłam ze Słowacji. Byłam tam na weekend, a właściwie tylko na jeden dzień, bo cały piątek zajął mi dojazd i całą niedzielę trwał powrót. Mieliśmy zebranie robocze w sprawie Letniej Szkoły Esperanta w lipcu. Organizatorzy zaproponowali mi współorganiację. Nie mam doświadczenia, ale mam nadzieję, że jakoś sobie poradzę.
Niestety po moim powrocie musiałam wysłuchać wiele gorzkich od moich rodziców. Wiem, że przynajmniej częściowo mają rację, ale nie mogę tego przyznać, bo wtedy zostaje mi już nic innego, jak strzelić sobie w łeb. Nie wiem więc, co robić. Nie chcę ani toczyć  wojny z rodziną, ani zgodzić się zupełnie z ich zdaniem. Nie mogę cofnąć czasu, przeżyć życia jeszcze raz i naprawić błędy.
Sytuacji nie pomaga to, że jutro wyjeżdżam na Ukrainę, gdzie jest tak niespokojnie. Ja się jakoś szczególnie nie boję, ale rodzice bardzo się denerwują. Mam nadzieję, że nic złego się nie wydarzy, zachód kraju nie jest tak bardzo zagrożony. Będę mieszkać w jakiejś górskiej wiosce, wydaje mi się więc, że nie ma wielkiego sensu na nią napadać czy robić jakichś prowokacji. Oby był tam internet, żebym mogła informować ludzi, że żyję i nic złego mi się nie dzieje. Liczę na to, że warsztaty będą bardzo owocne.

wtorek, 22 października 2013

Ekskurso al Śnieżka

Sabate mi vizitis kun studenta rondo monton Śnieżka. Estis mojosege, ni tre bone amuziĝis. Kaj mi sopiris al ambaŭ, homoj kaj montoj. Vetero estis bona, brilis suno kaj estis sufiĉe varme. Pejzaĝo estis belega, mi faris kelkajn fotojn.
Jam ne doloras min dentoj. Nu, eble iomete, sed ne gravas. Tamen mi vizitos dentiston denove, ĉar mi devas ion fari kun tiuj okaj dentoj.
Pri studado mi eble nenion skribos, ĉar ne indas. Mi plu havas malemon kaj dilemon, kion fari.
Nun kelkaj vortoj pri mia esperanta vivo. Okazas kurso por progresantoj, tamen mi denove ne povas partopreni, ĉar kutime ĵaŭde mi laboras. Do mi devas alimaniere prizorgi mian lingvokonon. Bona novaĵo estas tia, ke en pasinta semajno mi jam sendis miajn rakontojn. Eble ili jam estas en Bjalistoko aŭ ie proksime. Estis iel strange ĉe poŝto, ĉar rakontoj devis esti senditaj anonime kaj mi ne povis enskribi mian adreson sur koverto. Kaj pro tio mi ne povis sendi ilin per registrita letero por ke mi sciu, ĉu ili atingis celon aŭ ne. Mi sendis ilin per normala letero kaj mi timas, ke ili povas malaperi. Verdire ili ne estis senditaj tute anonime, ĉar sur poŝtmarkoj estos stampaĵoj el mia urbo kaj se iu min konas, tuj scius, ke mi ilin sendis, kvankam mi uzis kromnomoj. Nu, ne gravas, mi simple plenigis promeson, kiun mi donis somere. Espereble bjalistokanoj ricevos miajn verketojn.
Kaj kiam mi revenis el Śnieżka, tute hazarde mi renkontis en trajno esperantistoj. Ili vizitis ĉi-jaran JES-lokon. Ili diris, ke ili eĉ pensis pri mi, ĉar ili bezonas helpon kaj nia renkontiĝo estas vere ĝustatempa. Mi ricevis kelkajn taskojn de organiza teamo. Mi devis kontroli kelkaj aferoj pri ekskursoj, ekscii ion pri luado de aŭtobusoj kaj priskribi alvenebloj al la urbo. Bone, ke finfine okazis laborkunsido de organizantoj, tamen mi plu timas, ke aranĝo ne estos tiel bona, kiel povus esti. Eble katastrofo ne okazos, sed homoj jam nervigas pro manko da informoj. Multaj jam rezignis aŭ elektis aliajn aranĝojn.
Interesa novaĵo pri SES, en 2014 ĝi okazos ne nur en Slovakio, sed ankaŭ en Rusio. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi partoprenos, ĉar mi tute ne scias, kion mi faros tiam. Eble mi veturos al Belorusio aŭ Ukrainio, eble mi jam laboros. Neniu scias.
Lasta novajo, mi preskaŭ forgesis. Hodiaŭ mi hazarde eksciis, ke en mia laborejo koncertos muzikgrupo je la nomo ŜANĜO DE LA VIBRADO DE LA TERGLOBO. Jes, vere en mia laborejo koncertos esperantnoma grupo! Mi ne trovis ian ajn ilian kanton, ili antaŭ nelonge komencis ludi verŝajne. Mi interesiĝas, ĉu ili havas nur esperantan nomon aŭ ili vere kantas en la lingvo. Mi kontrolos tion decembre.

W sobotę byłam z kołem naukowym na Śnieżce. Było super, świetnie się bawiliśmy. A ja tęskniłam i do ludzi, i do gór. Pogoda była ładna, świeciło słońce i było całkiem ciepło. Widoki były niesamowite, zrobiłam parę niezłych zdjęć.
Już nie bolą mnie zęby. No, może trochę, ale nieważne. Tak czy siak muszę iść do dentysty i coś zrobić z tymi ósemkami.
O studiach nic nie napiszę, bo nie warto. Dalej mam dylemat, co ze sobą zrobić.
Kilka słów o moim esperanckim życiu. Odbywa się kurs dla zaawansowanych, ale nie mogę uczestniczyć, bo w czwartki zwykle pracuję. Muszę więc jakoś inaczej zadbać o moją znajomość języka. Dobra wiadomość jest taka, że w zeszłym tygodniu wysłałam moje opowiadania. Może już są w Białymstoku albo gdzieś w pobliżu. Było trochę dziwnie na poczcie, bo opowiadania miały być wysłane anonimowo i nie mogłam napisać adresu zwrotnego na kopercie. Przez to nie mogłam ich wysłać listem poleconym, żeby dowiedzieć się, czy doszły czy nie i później ewentualnie użerać się z pocztą, gdyby zaginęły gdzieś w akcji:) Wysłałam je normalnym listem, jedyne co to szarpnęłam się na priorytet, chociaż i tak miałam spory zapas czasu, więc zwykłym trybem też powinny dojść. Ale pomyślałam, że jak wezmę priorytet, to mniejsza szansa, że je gdzieś wetnie:) No, zobaczymy czy dojdą do celu. Prawdę mówiąc, to nie zostały wysłane tak całkowicie anonimowo, bo na znaczkach będą przecież pieczątki z mojej poczty, więc jeśli ktoś mnie zna, będzie od razu wiedział, że to ja wysłałam, chociaż użyłam pseudonimów. Ale nieważne, po prostu wypełniłam obietnicę złożoną latem. Mam nadzieję, że dostaną w Białymstoku moje wypociny.
A kiedy wracałam ze Śnieżki, zupełnie przypadkiem spotkałam w pociągu esperantystów. Odwiedzali miejsce tegorocznego JES. Powiedzieli, że właśnie o mnie myśleli i spotkaliśmy się we właściwym momencie, bo potrzebują mojej pomocy. Dostałam kilka zadań od organizatorów. Musiałam sprawdzić parę rzeczy o wycieczkach, wynajmie autokarów i opisać możliwości dojazdu do miasta. Dobrze, że wreszcie odbyło się zebranie organizatorów, boję się jednak, że impreza i tak nie będzie tak fajna, jak mogłaby być. Może katastrofy nie będzie, ale ludzi denerwuje już brak informacji. Wiele osób już zrezygnowało z udziału lub wybrało inne imprezy.
Interesująca wiadomość o SES-ie, w 2014 roku odbędzie się on nie tylko na Słowacji, ale też w Rosji. Nie wiem jeszcze, czy pojadę, w ogóle nie mam pojęcia, co będę robić w wakacje. Może pojadę na Białoruś albo na Ukrainę, może pójdę już do pracy. Któż to wie.
I na koniec ostatnia ciekawostka, o której prawie zapomniałam. U mnie w pracy wystąpi zespół o nazwie
ŜANĜO - Zmiana Wibracji Ziemi. Tak, serio zagra u nas zespół o esperanckiej nazwie. Ŝanĝo znaczy zmiana, więc brzmi trochę jak masło maślane, ale może mają w planach rezygnację z tak długiej nazwy i zostanie tylko przy esperanckim początku. Oby:) Nie znalazłam w necie żadnej ich piosenki, więc nie mam pojęcia, co grają, powstali chyba dopiero niedawno i dopiero będą nagrywać materiał. Interesuje mnie, czy mają tylko esperancką nazwę, czy śpiewają też po esperancku. Ale sprawdzę to dopiero w grudniu niestety.

wtorek, 23 lipca 2013

Kelkaj fotoj de Martin

Finfine venis la temp' por paroli malpli pri miaj sociaj fobioj kaj paroli pli pri SES:) Je la komenco eble foto, kiu bonvenigis min en Vrutky, lasta stacio antaŭ Martin. Kvankam iomete pluvis, mi tre ekĝojis, kiam mi rimarkis montoj. Eĉ nebulo ne malhelpis al mi, ĉar mi tre ŝatas nebulecaj montoj, ili estas tiam pli enigmaj.
Ĉe stacidomo mi tuj renkontis esperatistojn. Tutan familion el Pollando kaj paron el Germanio. Ĉar mi stultino forgesis skribi ie adreson de SESejo, mi aliĝis al germanoj. Ili ne sciis, kien iri, tamen ili havis almenaŭ adreson. Bonŝance baldaŭ ni atingis ĝustan lokon, ĝi estis sufiĉe proksime al stacidomo. Poste mi ekvidis, ke en kelkaj lokoj estis informiloj pri la aranĝo, tamen kiam ni marŝis je 5 horo matene mi ne vidis ilin. Ni estis unuaj en studenthejmo kaj devis atendi, ĝin kiam organizantoj venos kaj malfermos akceptejon. Do mi iomete dormis, ĉar en trajno mi ne povis.
Tiel aspektis studenthejmo, en kiu loĝis plimulto da partoprenantoj. Mi loĝis en mia tendo antaŭ la domo.
Kien ajn ni rigardis, ĉie estis montoj. Tio tre ĝojigis min, iam mi devas renevi al tiu loko kaj atingi ĉiujn interesajn pintojn.
Kursoj, prelegoj kaj koncertoj okazis en alia loko, najbara lernejo. Mi ne scias kial, sed mi ne havas normalan foton de enirejo. Verŝajne mi forgesis ĝin foti. Mi havas nur fotojn de malantaŭo aŭ aliaj partoj de konstruaĵo. Do pardonu, vi devas imagi, kiel tio aspektis aŭ vizitin Martin mem.
Kaj tio estas pli malpli ĉio, diversajn okazaĵojn mi ne fotis, ĉar dum aranĝo estis multe da pli bonaj fotografoj. Organizantoj kolektis iliajn fotojn kaj poste ili estos rigardeblaj ie en interreto. Kaj fotoj nur de urbo, entute ne ligitaj kun Esperanto, estos spekteblaj ĉe mia alia blogo (bedaŭrinde nur en pola lingvo): Fotoj de Martin

Wreszcie nadszedł czas, żeby mniej mówić o moich fobiach społecznych, a więcej o samym SES:) Na początek zdjęcie, które powitało mnie na stacji we Vrutkach, ostatnim przystanku przed Martinem. Chociaż trochę padało, ucieszyłam się bardzo, kiedy zobaczyłam góry. Nawet mgła mi nie przeszkadzała, bo bardzo lubię podziwiać zamglone wierzchołki, są one wtedy bardziej tajemnicze. (Wszelkie odniesienia do zdjęć tyczą się tych, w części esperanckiej, jakoś nie miałam pomysłu, jak je dobrze podzielić na obie części, w tej dodam tylko kolejne zdjęcia gór i akademika).
Na dworcu spotkałam od razu esperantystów. Całą rodzinę z Polski i parę z Niemiec. Ponieważ bardzo inteligentnie zapomniałam zapisać sobie adresu imprezy, przyłączyłam się do Niemców. Oni też nie bardzo wiedzieli gdzie iść, ale przynajmniej mieli adres. Na szczęście wkrótce dotarliśmy na miejsce, było w miarę blisko od dworca. Później zobaczyliśmy, że gdzieniegdzie są porozwieszanie informacje i strzałki kierujące na SES, ale kiedy maszerowaliśmy o 5 rano, nie zauważyliśmy ich. Byliśmy pierwsi w akademiku i musieliśmy czekać, aż pojawią się organizatorzy i zacznie działać rejestracja. W tym czasie trochę się przespałam, bo w pociągu nie mogłam.
Tak wyglądał akademik, w którym mieszkała większość uczestników. Ja mieszkałam w namiocie przed budynkiem.
Gdziekolwiek nie spojrzeliśmy, wszędzie dookoła były góry. Bardzo cieszył mnie ten widok, będę musiała kiedyś tam wrócić i zdobyć wszystkie interesujące szczyty.
Kursy, wykłady i koncerty odbywały się w innym miejscu, sąsiedniej szkole. Nie wiedzieć czemu, nie mam żadnego zdjęcia wejścia od przodu. Najwyraźniej zapomniałam je zrobić. Mam tylko zdjęcia tyłu albo innych części budynku. Wybaczcie, musicie sobie wyobrazić jak mogło to wyglądać albo sami jechać do Martina.
To już mniej więcej wszystko, różnych wydarzeń w trakcie SES nie fotografowałam, bo było wielu lepszych ode mnie fotografów. Organizatorzy pozbierali ich zdjęcia i za jakiś czas będzie można je zobaczyć w internecie. A zdjęcia samego miasta, zupełnie nie związane z Esperantem, można zobaczyć na moim innym blogu: Zdjęcia Martina

poniedziałek, 22 lipca 2013

Plimulto estas bona

Tempo por pri detala priskribo de SES. Pasintjare ni venis triope, ĉi jare mi venis sola (kvankam dum aranĝo mi renkontiĝis kun multaj amikoj). Mi ne partoprenis matenan kurson de la lingvo, ĉar dum lasta SES mi aliĝis kaj poste venis nur kelkfoje, do mi decidis ne skribi teston, por ke instruistoj poste ne pensu, ke mi ne venas, ĉar mi ilin ne ŝatas aŭ lecionoj malplaĉas al mi. Sufiĉis por mi, ke mi povis paroli Esperante kun partoprenantoj, viziti prelegojn kaj koncertojn. Unu el miaj la plej ŝatataj programeroj estis ĉiutagaj "Gravaj anoncoj" dum vespera programo.
Pro tio, ke mi malmulte komunajn okazaĵojn partoprenis (nek kursojn, nek diskejon, nek drinkejon, nek gufujon) mi ne ekkonis multe da novajn homojn. Estis ridinda situacio, kiam jam dum reveno al Pollando ĉe stacidomo venis al mi unu viro eble el Svedio, prezentis sin kaj demandis min pri nomo. Unuflanke mi iel strange min sentis tiam, pli bone ekkoni homojn dum unuaj tagoj de aranĝo ol en la fino. Tamen mi vere ne emis ekkoni tro multe da novaj homoj. Por mi sufiĉas jam, ke en laborejo de tempo al tempo mi devas bonvenigi ĉirkaŭ 500 homoj aŭ eĉ pli dum unu vespero. Se mi scias, ke mi renkontiĝos tiujn homojn eble neniam pli, mi ne bezonas ilin ekkoni bone. Des pli, se mi ne sentas min bone kaj poste tiuj homoj alvenas kaj senĉese demandas min kiel mi sentas kaj tiam mi volas tuj ekplori. Kaj mi devas ĉiam decidi, ĉu mensogi por atingi tranvilon aŭ ĉu vere diri, kion mi pensas. Tamen homoj estis tre helpemaj, kiam mi diris al ili pri miaj problemoj. Kelkaj eĉ sen mia peto kontrolis por mi trajnojn, proponis komunan veturadon ktp. Dank' al tio eblas denove kredi, ke homaro estas bona, eĉ se iuj ekzemple ŝtelas. Plimulto estas bona.
Alia afero, ke mi estas timema, do kiam mi estas sola, malfacilas por mi alveni grupon de homoj aŭ eĉ unu persono. Des pli, kiam mi ne scias, kia estas lingvonivelo de li/ŝi kaj ĉu ni eble povos paroli en alia lingvo, se li/ŝi ne konas Esperanton sufiĉe bone. Francan mi entute ne konas kaj paroli kun francaj esperantistoj estas malfacile pro la akcento kaj ilia elparolo, precipe kun francaj komencantoj. Mi parolis kun unu franco kaj evidentiĝis, ke li eĉ francan ne bone konas, ĉar li devis multe pripensi, kiel skribi kelkajn francajn vortojn, pri kiuj demandis mia amiko. Konatoj el Pollando kaj ne nur, okupiĝis pri diversaj aferoj kaj mi ne volis malhelpi al ili. Bonŝance por mi ne estas problemo pasigi tempon sole, dum duonjaro mi eĉ loĝis tute sole, kiam kunloĝantino transloĝiĝis al alia loko.
Parte mi kreis por mi apartan programon. Dum kelkaj tagoj mi ekskursis al Martin kaj fotis. Dum unu tago mi iris ankaŭ al la montoj, kvankam mi mapon ne havis kaj entute ne konis vojon. Fotojn mi uzos por miaj blogoj. Bedaŭrinde mi ne estas profesia fotografistino. Poste mi pripensadis ankaŭ kelkaj aferoj kaj komencis novan projekton Esperantan. Se mi sukcesos, ĉiuj ekscius:) Sed mi devas ankoraŭ multe, multe labori.

Czas na bardziej szczegółowy opis SES. W zeszłym roku pojechaliśmy w trójkę, teraz pojechałam sama (chociaż w trakcie imprezy spotkałam wielu znajomych). Nie brałam udziału w porannym kursie języka, bo w czasie ostatniego SES zapisałam się, a później prawie nie chodziłam, więc zdecydowałam nie pisać testu, żeby później nauczyciele nie myśleli, że nie przychodzę, bo ich nie lubię albo nie podobają mi się ich zajęcia. Wystarczyło mi, że mogłam rozmawiać po esperancku z uczestnikami, brać udział w wykładach i koncertach. Jednym z moich ulubionych punktów programu były codzienne "Ważne ogłoszenia" w czasie wieczoru.
Z tego względu, że nie uczestniczyłam w większości wspólnych wydarzeń (ani kursy, ani dyskoteka, ani pijalnia, ani kawiarnia), nie poznałam zbyt wielu ludzi. Była śmieszna sytuacja, kiedy już w czasie powrotu do Polski podszedł do mnie na dworcu Szwed, przedstawił się i zapytał o imię. Z jednej strony dziwnie się czułam wtedy, lepiej poznawać ludzi na początku imprezy niż na końcu. Jednak naprawdę nie miałam ochoty poznawać zbyt wielu nowych ludzi. Wystarczy mi już, że w pracy od czasu do czasu muszę powitać około 500 ludzi albo nawet więcej w czasie jednego wieczoru. Jeśli wiem, że prawdopodobnie nie spotkam tych ludzi już nigdy więcej, nie potrzebuję ich dokładnie poznawać. Tym bardziej, jeśli czuję się źle i później ci ludzie podchodzą i bez przerwy pytają, jak się czuję, a ja staram się nie wybuchnąć płaczem. I muszę ciągle decydować, czy skłamać i mieć święty spokój, czy powiedzieć prawdę o tym, co czuję. Ludzie byli jednak naprawdę bardzo mili i pomocni, kiedy mówiłam o moich problemach. Kilkoro nawet bez żadnej prośby z mojej strony sprawdziło dla mnie pociągi, zaproponowało wspólną podróż itp. Dzięki temu można odzyskać wiarę w ludzi, uwierzyć, że ludzkość jest dobra, nawet jeśli ktoś na przykład kradnie. Większość jest dobra.
Inna sprawa, że jestem nieśmiała, więc kiedy jestem sama, boję się podejść i zagadać do grupy albo do jednej osoby. Zwłaszcza, jeśli nie wiem, jaki jest poziom językowy danej osoby i czy można z nią pogadać w innym języku, jeśli nie zna jeszcze Esperanta wystarczająco dobrze. Francuskiego nie znam zupełnie, a rozmowa z francuskimi esperantystami do najłatwiejszych nie należy, ze względu na ich akcent i wymowę, szczególnie w przypadku początkujących esperantystów. Okazało się, że Francuzi mają problem nawet z własnym językiem, bo kolega zapytał jednego o pisownię kilku francuskich wyrazów, a Francuz długo medytował nad tym, jak to napisać. Znajomi z Polski i nie tylko, zajęci byli swoimi sprawami, więc nie chciałam im przeszkadzać. Na szczęście nie mam problemu ze spędzaniem czasu sama, przez pół roku nawet sama mieszkałam, kiedy wyprowadziła się moja współlokatorka.
Częściowo stworzyłam dla siebie własny odrębny program. Przez kilka dni zwiedzałam Martin i robiłam zdjęcia. Jednego dnia poszłam też w góry, chociaż nie miałam mapy ani nie znałam drogi. Zdjęć użyję na moich blogach. Niestety nie jestem profesjonalną fotografką. Później przemyślałam też parę spraw i zaczęłam nowy projekt esperancki. Jeśli mi się uda, wszyscy się dowiedzą::) Ale muszę nad tym jeszcze dużo popracować.

niedziela, 21 lipca 2013

Ambivalencaj sentoj

Ĵus mi revenis el Martin. Tutan nokton mi ne dormis. Mi lacas kaj ĉagrenas. Aranĝo mem estis bona, tamen mi havis proprajn problemojn, kiuj ne permesis al mi plene ĝui la renkontiĝon. Ĉefe iu ŝtelis mian telefonon. Kaj ĝi eĉ ne estis vere mia. Do nun, kvankam telefonon ni jam ne havas, ni devos ankoraŭ tri jaroj pagi kontraŭ ĝi. Mia patro devos. Kaj mi kompreneble sentas min stulte kaj terure. Kion fari, mi ankoraŭ ne scias. Mi eĉ ne scias, ĉu estas senco viziti komisariaton, ĉar verŝajne pola polico ne multe helpos, se tio okazis en Slovakio. Kaj des pli, se faris tion unu el partoprenantoj, kiu nun povas esti en alia fino de la mondo. Mi devas pripensi tion kaj dormi iom pli longe, ĉar nun mi ne pensas klare.
Revenante al SES, ĉio estis pli malpli bone, tamen al mi pli plaĉis pasintjare en Nitra. Eble pro la etoso, eble pro mia propra humoro. Dum lasta somero mi havis personajn problemojn kaj mi esperis, se ĉi jare estos alie. Vane! Eĉ se kialoj iomete ŝanĝiĝis, mi plu ne povis simple ĝui kaj partopreni internacian aranĝon. Krome situacio kun telefono tre tristigis min kaj mi entute ne emis diboĉi "ĝis la nokto, nokto fin'".
Kvankam ne ĉion mi ŝatis dum SES, estis ankaŭ multaj aferoj, kiuj plaĉis al mi. Ekzemple koncertoj estis sufiĉe bonaj. Koncertejo mem eble ne, ĉar de tempo al tempo estis tro laŭte. Sed preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj ludis bone, krom unu viro. Ĝi estis laŭ mi ege stranga, mi ne scias, kion li faras en Esperantujo. Espereble mi jam neniam partoprenos lian koncerton. Sufiĉas al mi tio, kion mi aŭdis.
Ankaŭ loko de ĉi jara aranĝo estis belega. Urbo estas ĉirkaŭgita per montaroj el ĉiuj flankoj. Mi amas montojn, do kompreneble mi elektis unu tagon kaj iris sole al la plej proksima kaj alta monto kun tureto sur pinto. Evidentiĝis, ke pintoj estas multaj kaj tiujn la plej suprajn mi ne atingis. Sed mi vidis almenaŭ monumenton de francaj soldatoj kaj aliaj interesaj aferoj.
Nun mi jam tre lacas, do poste mi skribos ion plu kaj eble aldonos kelkajn fotojn.

Właśnie wróciłam z Martina. Całą noc nie spałam. Jestem zmęczona i zmartwiona. Sama impreza była w porządku, miałam jednak na głowie własne problemy, które nie pozwoliły mi w pełni cieszyć się spotkaniem. Przede wszystkim ktoś ukradł mi telefon. Który w dodatku nie do końca był mój. Tak więc teraz chociaż telefonie nie ma ani śladu, musimy jeszcze przez 3 lata za niego płacić. Mój ojciec będzie musiał. A ja oczywiście czuję się głupio i beznadziejnie. Jeszcze nie wiem, co zrobić. Nie wiem nawet, czy jest sens iść na komisariat, bo prawdopodobnie polska policja niewiele pomoże, skoro wydarzyło się to na Słowacji. Tym bardziej, jeśli zrobił to ktoś z uczestników, który teraz może być na drugim końcu świata. Muszę przemyśleć to wszystko i wyspać się, bo teraz nie myślę jasno.
Wracając do samego SES, wszystko było mniej więcej dobrze, jednak bardziej podobało mi się w tamtym roku w Nitrze. Może ze względu na atmosferę, może ze względu na moje własne nastawienie. W czasie ostatniego lata miałam sporo problemów osobistych i miałam nadzieję, że w tym roku będzie inaczej. Na próżno! Nawet jeśli powody trochę się zmieniły, wciąż nie mogłam po prostu cieszyć się międzynarodowym spotkaniem. W dodatku sytuacja z telefonem mocno mnie zasmuciła i w ogóle nie miałam ochoty szaleć do białego rana.
Chociaż nie wszystko mi pasowało w trakcie SES, było też dużo rzeczy, które mi się podobały. Na przykład koncerty były całkiem dobre. Sala, w której się odbywały może niekoniecznie, bo czasem było zbyt głośno. Ale prawie wszystkie zespoły grały dobrze, oprócz jednego faceta. Według mnie był jakiś dziwny i nie wiem, co on w ogóle robi wśród esperantystów. Mam nadzieję, że już nigdy nie będę miała wątpliwej przyjemności uczestniczyć w jego koncercie. Wystarczy mi to, co już słyszałam.
Również miejsce tegorocznego spotkania było przepiękne. Miasto jest otoczone górami z każdej strony. Kocham góry, więc oczywiście pewnego dnia wybrałam się sama na jedną z najbliższych kaj najwyższych gór z wieżą na szczycie. Okazało się, że wierzchołków jest wiele, na ten najwyższy już się nie pchałam. Ale widziałam przynajmniej pomnik ku czci francuskich żołnierzy i inne ciekawe rzeczy.
Jestem już bardzo zmęczona, więc później napiszę coś więcej i dodam może parę zdjęć.

czwartek, 11 lipca 2013

Ek al SES!

Jam mi pakis, espereble ĉion, kion mi bezonos. Post kelkaj minutoj mi veturas al la stacidomo. Tra Vroclavo kaj Katowice mi atingos Ĉeĥion. Tie mi du horoj atendos en Bohumin kaj poste mi veturos al Martin en Slovakio. Vetero hodiaŭ estas bona por vojaĝo. Iomete pluvas kaj estas malvarme. Veturado kiam estas pli ol tridek gradoj estas tre laciga, do hodiaŭa vetero taŭgas por mi. Nur ŝtormon mi ne volas, kiam mi devos atendi nokte ĉe stacidomo en Bohumin. Mi revenos post pli ol unu semajno, ankoraŭ mi ne certos, ĉu mi ne vizitos ekzemple Bratislavon aŭ Wienon. Aŭ eble mi revenos al aliaj slovakaj urboj, Nitra aŭ Partizanke, kie mi estis en pasinta jaro. Ni ekvidos. Dependas de miaj fortoj kaj mono.
Eblas, ke mi havos interreton tie, do mi skribos ion. Aŭ mi raportos pri aranĝo jam post reveno al hejmo.
Ĝis poste!

Już spakowałam, mam nadzieję, że wszystko, czego będę potrzebować. Za kilka minut jadę na dworzec. Przez Wrocław i Katowice dotrę do Czech. Tam poczekam dwie godziny w Bohuminie i później pojadę do Martina na Słowacji. Pogoda jest dzisiaj dobra do podróży. Trochę pada i jest chłodnawo. Jazda, kiedy jest ponad trzydzieści stopni jest bardzo męcząca, więc dzisiajsza pogoda bardzo mi odpowiada. Tylko burzy bym nie chciała, kiedy będę czekać w nocy na dworcu w Bohuminie. Wrócę za ponad tydzień, jeszcze nie jestem pewna, czy nie odwiedzę np. Bratysławy albo Wiednia. Albo może wrócę do innych słowackich miast, Nitry i Partizanskiego, gdzie byłam w zeszłym roku. Zobaczymy. Zależy od moich sił i pieniędzy.
Możliwe, że będę miała tam internet, więc coś napiszę. Albo zdam relację z imprezy już po powrocie do domu. Na razie!

środa, 10 lipca 2013

Nova tendo

Amikino pruntedonis al mi tendon, sed mi hodiaŭ kontrolis, ĉu ĝi havas ĉiujn partojn. Evidentiĝis, ke mankas la plej gravaj partoj. Morgaŭ mi jam forveturas, do mi decidis rapide viziti vendejon kaj aĉeti novan tendon. Komence mi pensis pri tiuj novaj, preskaŭ tute pretaj (sen preparado), en ronda formo. Sed vendisto konsilis al mi alian, pli ĉipan kaj en normala oblonga formo. Ĝi estos pli facile pakebla al dorsosako. Finfine mi havas propran tendon, ĉar antaŭe mi ĉiam dormis en tendoj de mia skolta teamo aŭ de amikoj.
Se temas pri novaĉetaĵoj, mi havas ankaŭ novan telefonon, tiel nomatan saĝtelefonon (angle smartphone, mi ne trovis tradukon ekzempe ĉe Vikipedio, do mi ne certas kiel nomi ĝin Esperante). Mi ankoraŭ ne scipovas uzi ĉiujn funkcion, sed mi lernas. Ĉefa avantaĝo de ĝi estas interreto, ĉar en mia antaŭa telefono mi ne povis konekti kun la reto.
Plejmulto da aĵoj mi jam pakis, restis nur kelkaj por morgaŭ. Posttagmeze mi havas trajnon pere de Ĉeĥio al Slovakio. Interese, ke aranĝo ĉi jare por reklamado kaj varbado uzas foton faritan per mi en pasinta jaro. Mi ne certas, ĉu mi skribis ĉi tie pri tiu stranga situacio, tamen iomete ridinda estas populareco de tiuj ĉi fotoj. Verŝajne knabinoj ĉi jare ne venos al Slovakio. Mi ne scias, ĉu ili ĝojas, ke iliaj fotoj estis uzitaj por propagando. Ĉu ili pensis en pasinta jaro, ke tiuj fotoj vivus senĉese, eĉ se ili ne plu okupiĝos pri la lingvo? Ĉu ili entute vidis ĉi jaran reklamon?

Koleżanka pożyczyła mi namiot, ale dzisiaj poszłam sprawdzić, czy jest kompletny. Okazało się, że brakuje najważniejszych części. Jutro już jadę, więc zdecydowałam się szybko pojechać do sklepu i kupić nowy namiot. Na początku myślałam o tych nowych, samorozkładających się, okrągłych. Ale sprzedawca doradził mi inny, tańszy i normalnie podłużny. Łatwiej go spakować albo przytroczyć do plecaka. Wreszcie mam własny namiot, bo wcześniej zawsze spałam w namiotach mojej drużyny harcerskiej albo w namiotach znajomych.
Jeśli chodzi o nowe nabytki, mam też nowy telefon, tak zwany smartfon. Jeszcze nie umiem używać wszystkich funkcji, ale uczę się. Jego główna zaleta to internet i wi-fi, bo na wcześniejszym telefonie nie bardzo mogłam się łączyć z siecią.
Większość rzeczy już spakowałam, zostało tylko kilka na jutro. Popołudniu mam pociąg przez Czechy na Słowację. Interesujące, że spotkanie w tym roku używa zdjęć wykonanych przeze mnie w tamtym roku. Nie jestem pewna, czy opisywałam tutaj tę dziwną sytuację, jednak trochę śmieszy mnie popularność tych zdjęć. Prawdopodobnie dziewczyny w tym roku nie przyjadą na Słowację. Nie wiem, czy cieszą się, że ich zdjęcia zostały użyte w celach reklamowych. Czy spodziewały się w tamtym roku, że te zdjęcia będą żyły wiecznie, nawet jeśli one już nie będą zajmowały się językiem? Czy one w ogóle widziały tegoroczną reklamę?

poniedziałek, 21 stycznia 2013

Kiel ne entrajniĝi

Multe lastatempe okazis kaj mi suferas je manko de libera tempo. Mi revenis por du tagoj hejmen kaj hodiaŭ mi jam estas reen en Vroclavo.
Mia familiurbo aspektas nun belege, ĉio estas kovrita per blanka lanugo. Mi dimanĉe promenis por foti tion.
Poste mi vizitis kun frato mian avinon, ĉar hodiaŭ mi ne povis (en Pollando 21-an de januaro estas nomata Tago de Avino, mi ne scias ĉu simile estas en aliaj landoj). Vespere mi okupiĝis pri mia skriblaboro pri historio de pola lingvo. Verdire mi ĝin vere fuŝe faris, sed mi ne havis tempon kaj emon skribi ion pli bonan. Intertempe mi ankaŭ tradukis iomete novan paĝaron de SES al pola lingvo.
Hodiaŭ mi revenis matene, kvankam mi nek havis lecionojn, nek laboris. Mi iris al unu loko por peti helpon pri nia pola-rusa projekto, kaj poste al renkontiĝo de partoprenantoj de interŝango en kafejo. El kafejo mi rapide translokiĝis al mia laborejo. Ne por labori, sed por aŭskulti koncerton.
Kaj ankoraŭ unu stranga kaj freneza situacio. Hodiaŭ mi subtrajniĝis. Bona informo - mi plu havas ĉiujn manojn kaj piedojn, ĝi nenion fortranĉis de mi. Malbona informo - mi havas grandegan ekimozon sur mia piedo. Kaj ĉio okazis, kiam mi volis entrajniĝi. Estis alte kaj kiam mi supreniris miaj glitantaj ŝuoj perfidis min. Ŝtuparo estis malseka, mi joris (mi ne certas, ĉu vorto estas ĝusta, mi trovis, ke aŭtomobiloj povas jori, kiam ili glitas survoje) kaj mi falis sub trajno. Bonŝance ĝi staris kaj ne veturis. Kaj mia dorsosakego min savis, ĉar mi falis sur ĝi, do mi ne frakasis mian kapon aŭ dorson. Estas pozitiva aspekto de tiu situacio, mi almenaŭ decidis finfine aĉeti novan asekuran polison:) Malnova finiĝis kune kun pasinta jaro, do preskaŭ tutan januaron mi estis sen ĝi.

Dużo się ostatnio działo i cierpię na brak wolnego czasu. Wróciłam na dwa dni do domu i dzisiaj jestem znów we Wrocławiu.
Moje miasto rodzinne wygląda teraz przepięknie, wszystko jest pokryte białym puchem. W niedzielę przeszłam się na spacer, żeby to wszystko sfotografować.
Później odwiedziłam z bratem babcię, ponieważ dzisiaj nie mogłam. Wieczorem zajęłam się pisaniem mojej pracy z historii języka polskiego. Prawdę mówiąc zrobiłam ją bardzo po łebkach, ale nie miałam czasu ani ochoty, żeby napisać coś lepszego. W międzyczasie tłumaczyłam jeszcze trochę nową stronę internetową SES na język polski.
Dzisiaj wróciłam rano, chociaż ani nie miałam zajęć, ani nie pracowałam. Poszłam do jednego miejsca prosić o pomoc przy naszym polsko-rosyjskim projekcie, a później na spotkanie uczestników wymiany w kawiarni. Z kawiarni szybko poleciałam do pracy. Nie żeby pracować, ale na koncert.
I jeszcze jedna dziwna i szalona sytuacja. Dzisiaj wpadłam pod pociąg. Dobra wiadomość - dalej mam wszystkie ręce i nogi, niczego mi nie odcięło. Zła wiadomość - mam ogromnego siniaka na nodze. A wszystko stało się wtedy, kiedy chciałam wsiąść do pociągu. Było wysoko i kiedy chciałam się podciągnąć, zdradziły mnie moje ślizgające się buty. Schodki były mokre, poślizgnęłam się i wpadłam pod pociąg. Na szczęście stał on, a nie jechał. I uratował mnie plecak, bo spadłam na niego, więc nie rozbiłam głowy ani pleców. Jest też dobra strona tej sytuacji, przynajmniej kupiłam w końcu nowe ubezpieczenie:) Stare skończyło się wraz z ubiegłym rokie, więc prawie cały styczeń chodziłam nieubezpieczona.

piątek, 14 grudnia 2012

"Mi ŝajnas tiom travidebla"

Mano preskaŭ min jam ne doloras, sed nun spino min doloras. De tempo al tempo mi sentas min kiel grumblema maljunulino:)
Nenio interesa okazas. Hodiaŭ mi vizitis Kristnaskan Foiron, kie estis belegaj sakoj el felto. Pro mia maldecidemo mi neniun aĉetis, ĉar mi ne scipovis elekti. Krom tio mi plu legas libron pri rusa sendependa muziko kaj ankaŭ alian libron pri teorio de literaturo, ĉar mi havos skriblaboron en sekva semajno.
Mi aŭskultas ankaŭ rusan muzikon kaj lastatempe iomete da esperantaj kantoj, bedaŭrinde estas malmulte ĉe ViTubo. Unu el la miaj plej ŝatataj estas "Superbazaro" de Martin Wiese. Mi lin ekkonis ĉi-jare dum SES en Slovakio. Iomete strange, ĉar tio estis ĉe bufedo en diskejo kaj tio certe ne estas bona loko por interparoli:) Kanto aŭskulteblas ĉi tie: "Superbazaro" kaj jen la teksto:
Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin kaj nun
Mi ŝajnas tiom travidebla, ke mi hontas
Kaj vi rigardas min, demandas min, demandas min kaj nun
Vi min riproĉas, ke nenion mi rakontas

Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro
Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi?
Mi ofertu ĝin tuj
Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj
Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi?
Mi provizu vin tuj

Estas mateno kaj mi aŭdas vin, mi aŭdas vin
Kaj kion volus mi? Malfermi mian keston
Vi diras ke vi ne komprenas min, komprenas min kaj mi
Mi certe scias, ke postulas vi honeston

Sed vi venas al mi kvazaŭ estus mi superbazaro
Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi?
Mi ofertu ĝin tuj
Kaj vi prenas de mi kvazaŭ estus elekto de varoj
Kion vi volas de mi? Kion vi volas de mi?
Mi provizu vin tuj

Mi estas superbazaro

Ręka już mnie prawie nie boli, ale za to teraz boli mnie kręgosłup. Czasami czuję się jak stara zrzędliwa babcia:)
Nic ciekawego się nie dzieje. Dzisiaj odwiedziłam Jarmark Bożonarodzeniowy, gdzie mają piękne torebki z filcu. Z powodu mojego niezdecydowania żadnej nie kupiłam, bo nie potrafiłam wybrać. Oprócz tego dalej czytam książkę o rosyjskiej muzyce niezależnej oraz inną książkę o teorii literatury, bo mam kolokwium w przyszłym tygodniu.
Słucham też rosyjskiej muzyki i ostatnio trochę esperanckich piosenek, niestety mało ich na Youtube. Jedną z moich ulubionych jest "Superbazaro" (="Supermarket") Martina Wiesego. Poznałam go w tym roku podczas SES na Słowacji. Trochę dziwnie, bo poznaliśmy się przy barze na dyskotece, a to zdecydowanie nie jest dobre miejsce do rozmów:) Piosenki można posłuchać tutaj: "Superbazaro", a to moje niezgrabne dosłowne tłumaczenie:
Jest wieczór i widzę cię, widzę cię i teraz
Wydaję się być tak przeźroczysty/a, że się wstydzę
Ty patrzysz na mnie, pytasz mnie, pytasz mnie i teraz
I zarzucasz mi, że nic nie opowiadam

Ale przychodzisz do mnie jakbym był/a supermarketem
Czego chcesz ode mnie? Czego chcesz?
Zaoferuję* to natychmiast
I bierzesz ode mnie jakby był wybór towarów
Czego chcesz ode mnie? Czego chcesz?
Zaopatrzę* cię natychmiast

Jest poranek i słyszę cię, słyszę cię
A co ja bym chciał/a? Otworzyć moje pudełko**
Mówisz, że mnie nie rozumiesz, rozumiesz a ja
Wiem na pewno, że domagasz się uczciwości

Ale przychodzisz do mnie jakbym był/a supermarketem
Czego chcesz ode mnie? Czego chcesz?
Zaoferuję to natychmiast
I bierzesz ode mnie jakby był wybór towarów
Czego chcesz ode mnie? Czego chcesz?
Zaopatrzę cię natychmiast

Jestem supermarketem
*W oryginale jest to tryb rozkazujący 1 os. l. poj., który nie występuje w polszczyźnie, po polsku nie mogę sama sobie rozkazać, a po esperancku to możliwe:)
**Nie wiem, czy chodzi o pudełko, skrzynię czy pakę, w każdym razie o coś w rodzaju opakowania:)

wtorek, 31 lipca 2012

Post SES

Post longa semajno en Nitra mi revenis al Partizanske. Ĉiuj aferoj anstataŭ solviĝi, komplikiĝis eĉ pli. Verŝajne per unu stulta ŝerco mi perdis unu amikon, sed mi trovis novan. Tamen situacio estas tiel stranga kaj etoso tiel malbona, ke mi ne povis normale ĝui aranĝon en Nitra. Mi renkontis novajn homojn, estis kelkajn amuzajn okazaĵojn, sed samtempe mi pensis pri tiaj tute nekutimaj aferoj kaj ne povis liberigi mian cerbon. Anstataŭ ripozi, mi estas pli laca kaj preskaŭ nenio helpas al mi. Surprize kaj hazarde mi unufoje en mia vivo estis ebria, sed eĉ tiam mi plu havis kapon plenan de problemoj kaj alkoholo ne helpis forgesi pri ili.
Ankoraŭ mi ne certas, sed verŝajne mi revenos al Pollando post 2 aŭ 3 tagoj. Mi jam volas reveni, sed mi timas, ĉar mi scias, ke tie atendas min aliajn problemojn, kiujn mi devas solvi.
Po długim tygodniu w Nitrze wróciłam do Partizanskiego. Wszystkie sprawy zamiast rozwiązać się, pokomplikowały się jeszcze bardziej. Prawdopodobnie straciłam jednego przyjaciela, ale zyskałam nowego. Sytuacja jest jednak tak dziwna i atmosfera tak zła, że nie mogłam normalnie cieszyć się imprezą w Nitrze. Spotkałam nowych ludzi, było kilka ciekawych wydarzeń, ale w tym samym czasie myślałam o tych zupełnie nietypowych sprawach i nie mogłam uwolnić mojego umysłu. Zamiast odpocząć, jestem bardziej zmęczona i nic mi nie pomaga. Niespodziewanie i przypadkowo pierwszy raz w życiu się upiłam, ale nawet wtedy miałam głowę pełną problemów i alkohol wcale nie pomógł o nich zapomnieć.
Jeszcze nie jestem pewna, ale prawdopodobnie wrócę do Polski za 2-3 dni. Chcę już wracać, ale boję się, bo wiem, że czekają mnie tam inne problemy, które muszę rozwiązać.

niedziela, 27 maja 2012

Esperanto? Ĉu tio estas danco?

Antaŭ kelkaj tagoj en mia laborejo mi parolis kun mia konatulo.
Li: Kiaj estas viaj planoj por someraj ferioj?
Mi: Mi veturas al Somera Esperanto-Studado en Slovakio.
Li: Kio? Esperanto?
Mi: Jes, Esperanto.
Li: Kio estas tio? Danco?
Kurteno.
Parę dni temu rozmawiałam w pracy ze znajomym.
On: Masz jakieś plany na wakacje?
Ja: Jadę na Letnie Studium Esperanta na Słowacji.
On: Co? Esperanto?
Ja: No tak, esperanto.
On: Co to? Jakiś taniec?
Kurtyna.