Pokazywanie postów oznaczonych etykietą cmentarz. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą cmentarz. Pokaż wszystkie posty

niedziela, 6 października 2013

Alia ol revoj

Post du tagoj de vojaĝo, hieraŭ matene mi revenis el Rusio. Mi estis laca kaj dormema, tamen mi devis paki aĵojn en Vroclavo kaj plu veturi hejmen. El stacidomo veturigis min frato, kiu aĉetis novan aŭtomobilon. Li ŝoforas maltrankvile kaj rapide, do mi iomete timas.
Tamen ŝajnas al mi, ke mi devas diri almenaŭ kelkajn vortojn pri Peterburgo. Estis strange. Kaj mi ne scias, ĉu kulpas loko kaj homoj aŭ mia sinteno. Simple mi zorgis iomete pri aliaj aferoj, kiuj restis en Pollando kaj ne povis tute liberiĝi de ĝi. Do estis momentoj, kiam Peterburgo plaĉis al mi, sed estis ankaŭ tiaj, kiam ĝi ne similis al miaj revoj kaj ŝajnis estis ordinara urbo. Eble miaj revoj pri mirakla urbo iomete kulpis, ĉar kompreneble parto de Peterburgo estas bela, sed ne ĉio kaj ne ĉie. Kaj tio ne estas tipo de beleco, kiun mi preferas. Por mi tio estis iomete tro granda, tro riĉa, tro ora, tro multobla, tro monumenta. Jam pli ĝojigis min nekutimaj lokoj, kiujn ni vizitis, kiel ekzemple kaŝitaj kortoj aŭ tombo de muzikisto Viktor Coj el fama rusa grupo Kino. 
Vetero ne estis bona, preskaŭ ĉiutage pluvis kaj estis ege malvarme. Pro tio mi ekmalsanis. Mankis al mi ankaŭ trankvilan dormon, ĉar dum dutaga veturado per aŭtobuso mi ne povis bone dormi, surloke ankaŭ estis tiel multe por vidi kaj viziti, ke mi ne havis tempon por longa dormado. Fine mi rezignis el kelkajn ekskursojn, ĉar mi malbone sin sentis kaj devis ripozi. Mi tre bedaŭras, ke mi ne veturis al Carskoje Selo. Eble iam mi revenos al Peterburgo, ĉar certe ĝi estas interesa, kvankam alia ol mi pensis.

Po dwóch dniach jazdy, wczoraj rano wróciłam z Rosji. Byłam zmęczona i śpiąca, ale musiałam się przepakować we Wrocławiu i jechać dalej do domu. Na stację podjechał po mnie brat nowym samochodem. Prowadzi szybko, nerwowo i nieprzewidywalne, więc się trochę boję.
Wydaje mi się jednak, że powinnam powiedzieć chociaż kilka słów o Petersburgu. Było dziwnie. I nie wiem, czy winne jest temu miejsce albo ludzie, czy moje samopoczucie i nastrój. Po prostu martwiłam się trochę innymi sprawami, które zostały w Polsce i nie mogłam do końca się od nich uwolnić. Były więc chwile, kiedy Petersburg mi się podobał, ale były też takie, kiedy nie przypominał moich marzeń i wyobrażeń o nim i wydawał się być zwykłym miastem, jak wiele innych. Może to właśnie te moje wygórowane oczekiwania były winne, bo oczywiście część Petersburga jest ładna, ale nie wszystko i nie wszędzie. I też nie jest to zwykle typ piękna, który preferuję. Dla mnie to wszystko było nieco zbyt duże, zbyt bogate, zbyt złote, zbyt liczne, zbyt monumentalne.  Już bardziej podobały mi się nietypowe miejsca, które zobaczyliśmy, jak np. ukryte podwórka albo grób Wiktora Coja ze słynnej rosyjskiej grupy Kino.
Pogoda nie była dobra, prawie codziennie padało i było bardzo zimno. Przeziębiłam się. Brakowało mi też spokojnego snu, bo w trakcie dwudniowej podróży autobusem nie bardzo mogłam się wyspać, a później na miejscu było tyle do zobaczenia i odwiedzenia, że też nie było czasu na długie spanie. Ostatecznie zrezygnowałam z kilku wycieczek, bo źle się czułam i musiałam odpocząć. Bardzo żałuję, że nie pojechałam do Carskiego Sioła, zwanego przez niektórych z naszej grupy Carskim Ziołem:) Może kiedyś wrócę jeszcze do Petersburga, bo na pewno jest interesujący, chociaż inny niż sądziłam.

poniedziałek, 12 sierpnia 2013

Semajno de kroĉtrikado

Dum lastaj tagoj mi ricevis de amikoj pli da fotoj de diversaj tomboj kaj tombejoj. Verŝajne nun ĉiuj amikoj pensas, ke mi estas frenezulino je tio:)
Amiko jam aĉetis por ni biletojn al Kartvelio, mi sendis al li monon. Tio estas tute stranga afero. Ni spontane organizis flugon preskaŭ duonjare antaŭ ĝi okazos. La plej bona spontanvojaĝo estas planita vojaĝo:)
Ĉefo de nia pola-rusa interŝanĝo diris, ke mi devas trovi iun homon, kiu helpos al ni prepari muzikfilmeton. Mi demandis homojn, afiŝis anoncon kaj ankoraŭ neniu konsentis. Espereble iu volontulo aperos.
Tutan semajnon mi kroĉtrikas. Jam pli malpli duono de mia kroĉtrikaĵo estas preta. Ankoraŭ kelkaj tagoj kaj mi finos ĝin. Patrino jam aĉetis por mi sekvan porcion de lano.
En miaj planoj por tiu fino de somero estas veturi ankoraŭ foje al Bjalistoko kaj Vilno. Mi serĉas kamaradoj por tiu aventuro, sed ŝajnas al mi, ke mi denove veturos sola. Nu, ni ekvidos. Mi havos almenaŭ pli da tempo por fotoj:)

W ostatnich dniach otrzymałam od przyjaciół kolejne zdjęcia różnych grobów i cmentarzy. Najwyraźniej teraz wszyscy znajomi myślą, że mam na tym punkcie bzika:)
Kolega kupił nam już bilety do Gruzji, wysłałam mu przelew. To zupełnie dziwna sprawa. Spontanicznie zorganizowaliśmy lot z prawie półrocznym wyprzedzeniem. Najlepszy spontan to zaplanowany spontan:)
Szef naszej wymiany polsko-rosyjskiej powiedział, że mam znaleźć kogoś, kto pomoże nam przygotować teledysk. Pytałam ludzi, zamieściłam ogłoszenie i jak na razie nikt się nie zgłosił. Mam nadzieję, że jakiś ochotnik się pojawi.
Cały tydzień szydełkuję. Mniej więcej połowę już zrobiłam. Jeszcze parę dni i skończę. Mama kupiła mi już następną włóczkę.
W moich planach na tę końcówkę lata jest wyjazd po raz kolejny do Białegostoku i Wilna. Szukam towarzyszy na tę przygodę, ale wydaje mi się, że znowu pojadę sama. No, zobaczymy. Będę miała przynajmniej więcej czasu na zdjęcia:)

środa, 7 sierpnia 2013

Poŝtkarto el tombejo:)

Sufiĉe multe lastatempe okazis. Hieraŭ ĉesis funkcii parto de mia tekkomputilo (mi provis trovi ĝian esperantan nomon, sed ne sukcesis, temas pri tiu kablo, kiu oni enmetas samtempe al komputilo kaj kontaktingo). Mi devis aĉeti novan. Oni aprobis min kiel korektistino en tiu historia revuo, pri kiu mi iam skribis, sed mi ankoraŭ ne komencis laboron, ĉar mi ne ricevis tekston por provlegi. Krom tio mi rekomencis kroĉtrikadon. Eble poste mi montros, kion mi faras. Kaj la plej stranga afero. Verŝajne en decembro mi flugos al Kartvelio por kelkaj tagoj. Ege neatendite. Simple mi ricevis proponon kaj dum kvin minutoj konsentis.
Hodiaŭ la plej stranga estis mesaĝo, en kiu mia amiko laŭdis miajn fotorakontoj pri tombejoj ĉe alia blogo. Tio estis tre amuza afero. Mi eĉ ne sciis, ke li tion legas. Tute min surprizis. Kaj li sendis al mi foton de alia tombejo, kiun li antaŭ nelonge vizitis. Eble mi estas stranga, tamen mi ĝojis. Kvankam tio iomete ne normalas, kiam homoj anstataŭ poŝtkartoj sendas al vi fotoj de tombejoj:)

Sporo się ostatnio działo. Wczoraj przestał działać mój zasilacz od laptopa. Musiałam kupić nowy. Przyjęto mnie jako korektorkę do redakcji tego historycznego portalu, o którym już kiedyś pisałam, ale jeszcze nie zaczęłam pracy, bo nie dostałam żadnego tekstu do poprawek. Oprócz tego zaczęłam znowu szydełkować. Może póżniej pokażę, co robię. I najdziwniejsza sprawa. Prawdopodobnie w grudniu polecę do Gruzji na parę dni. Zupełnie niespodziewanie. Po prostu dostałam propozycję i w ciągu pięciu minut się zdecydowałam.
Dzisiaj najdziwniejszą sprawą była wiadomość, w której kolega chwalił moje notki o cmentarzach na innym blogu. To było świetne. Nawet nie wiedziałam, że on to czyta. Zupełnie mnie zaskoczył. I wysłał mi zdjecie innego cmentarza, który niedawno odwiedził. Może jestem dziwna, ale niesamowicie mnie to ucieszyło i poprawiło mi humor na cały dzień. Chociaż może to trochę nienormalne, że ludzie zamiast pocztówek wysyłają mi zdjęcia cmentarzy:)

sobota, 11 maja 2013

Promenoj

Lastaj tagoj mi pasigis ĉefe kun amikino. Unue ni iris al parko, kie ni sidis apud lageto kaj parolis. Poste iomete hazarde ni decidis plilongigi nian promenon kaj trovi tombejon de sovietaj soldatoj. Tie mi ekaŭdis familian historion de mia amikino pri ŝiaj rusaj radikoj.  Dum sekva tago ni iris kune aĉeti ŝuojn por nupto. Nur mi sukcesis ilin aĉeti, ĉar amikino preferis antaŭe helpi al mi, ĉar mi havis pli grandan problemon pro nekutimaj koloroj de robo. Ŝi poste sole pli facile trovos siajn ŝuojn. Vespere ni iris al koncerto en mia laborejo, estis tre agrable kaj interese. Malsupre foto el parko, kie ni sidis:

PS. Ekde kelkaj tagoj mi havas problemon kun aldonado de fotoj (temas ĉefe pri alia blogo, kie ĉiuj notoj enhavas bildojn). Tio daŭras tro longe. Pro tio mi havas multe da fotoj, kiuj atendas en vico kaj mi ne volas pasigi tutan tagon ĉe blogo pro malrapideco de sistemo.
Ostatnie dni spędziłam przede wszystkim z przyjaciółką. Najpierw poszłyśmy do parku, gdzie siedziałyśmy nad stawem i rozmawiałyśmy. Później dość przypadkowo zdecydowałyśmy się przedłużyć nasz spacer i znaleźć cmentarz żołnierzy radzieckich. Tu usłyszałam historię rodziny mojej przyjaciółki o jej rosyjskich korzeniach. Następnego dnia poszłyśmy razem kupować buty na ślub. Tylko mi udało się je kupić, przyjaciółka wolała najpierw mi pomóc, bo miałam większy problem ze względu na nietypowe kolory sukienki. Ona później sama łatwiej znajdzie sobie buty. Wieczorem poszłyśmy na koncert do mnie do pracy, było bardzo przyjemnie i interesująco. Powyżej zdjęcie z parku, gdzie siedziałyśmy:

PS. Od kilku dni mam problem z dodawaniem zdjęć (chodzi przede wszystkim o inny blog, gdzie wszystkie notki zawierają obrazki). Trwa to zbyt długo. Z tego powodu mam dużo zdjęć, które czekają w kolejce a ja nie chcę spędzać całego dnia nad blogiem ze względu na powolność systemu.

czwartek, 14 lutego 2013

Esperantaj lokoj kaj ne nur en Lodzo

Vizitante Lodzon mi ne planis ekvidii iajn ajn lokojn ligitaj kun Esperanto. Tamen hazarde mi iris de stacidomo al centro de la urbo tra Zamenhofa strato.
Poste, sur ĉefa strato de Lodzo, Piotrkowska, mi ekvidis Zamenhofon pentritan sur muro. Li elrigardas tra la fenetro, simile kiel en Bjalistoko. Ĉirkaŭas lin aliaj famaj poloj, ekzemple reĝo Władysław Jagiełło, marŝalo Józef Piłsudski kaj poeto Julian Tuwim (li konis Esperanton kaj nun estas lia jaro en Pollando).
Verdire vizito en Lodzo ne estis tiel interesa, kiel mi atendis. Eble pro mia langvoro kaj dormemo. Mi iris nur al kelkaj lokoj - Manufaktura (iam grandega teksejo, nun superbazaro, foto malsupre en pola versio), tombejoj kaj muzeo de kinematografio. Eble mi malbone elektis tiujn lokojn, ĉar je unu el tombejoj estis sepultado kaj tio ne plibonigis mian humoron.
Se mi devus ŝanĝi loĝlokon, mi verŝajne mi ne elektus Lodzon. Eble urbo estas inda por viziti ĝin, sed mi ne volus loĝi tie pli longe. Mankus al mi montojn, arbarojn ktp. Eĉ akvon ili ne havas aŭ mi ne rimarkis ĝin kaj tio strangas, ĉar nomo de la urbo signifas boaton (pole Łódź=boato):). Pli plaĉis al mi Bjalistoko, kie mi estis lastatempe. Certe pli bela estas Vroclavo kaj laŭ mi ankaŭ Valbĵiĥo.
Kiam mi jam ne volis kaj ne povis plu iri (piedoj jam doloris), mi iris al kinejo. Mi neniam antaŭe estis 3 foje en kinejo dum la sama tago:) En Lodzo mi estis je 6 horo, do post matena vagado tra la malplenaj stratoj mi jam ne sciis kion fari, do mi iris al kinejo por atendi al normalaj horoj, kiam ĉiuj aliaj institucioj komencos labori. Kaj poste vespere, kiam ĉio estis jam fermita, mi spektis du filmoj, ĉar aŭtobuson reen mi havis preskaŭ je noktomezo kaj mi jam ne volis sole promeni tra la malhelaj lodzaj stratoj. Tio estas pli malpli ĉio, eble poste mi skribos ion pri tiuj tri filmoj, kiuj mi spektis. Hieraŭ vespere mi revenis hejmen, bedaŭrinde nur ĝis morgaŭ, ĉar morgaŭ posttagmeze mi devas reveni al laboro.

Odwiedzając Łódź, nie planowałam zobaczyć jakichkolwiek miejsc związanych z esperantem. Przypadkiem jednak przeszłam od dworca do centrum miasta ulicą Zamenhofa.
Później, na głównej łódzkiej ulicy, Piotrkowskiej, zobaczyłam Zamenhofa namalowanego na ścianie. Wygląda z okna, podobnie jak w Białymstoku. Otaczają go inni znani Polacy, np. król Władysław Jagiełło, marszałek Józef Piłsudski i poeta Julian Tuwim (znał on esperanto i obecnie w Polsce obchodzony jest jego rok).
Prawdę mówiąc, wizyta w Łodzi nie była tak ciekawa, jak oczekiwałam. Może ze względu na moje zmęczenie i niewyspanie. Poszłam tylko w kilka miejsc - do Manufaktury (kiedyś ogromna tkalnia, obecnie galeria handlowa), na cmentarze i do muzeum kinematografii. Może źle wybrałam te miejsca, bo na jednym z cmentarzy trafiłam akurat na pogrzeb, co nie poprawiło mojego humoru.
Jeśli musiałabym zmienić miejsce zamieszkania, prawdopodobnie nie wybrałabym Łodzi. Może miasto jest warte odwiedzin, ale nie chciałabym zamieszkać w nim na dłużej. Brakowałoby mi gór, lasów itp. Wbrew nazwie nawet wody za bardzo nie mają, chyba że coś przeoczyłam:) Bardziej podobało mi się w Białymstoku, gdzie byłam ostatnio. Na pewno ładniejszy jest Wrocław, a według mnie też Wałbrzych.
Kiedy nie chciałam i nie mogłam już chodzić (nogi już bolały), poszłam do kina. Nigdy wcześniej nie byłam w kinie 3 razy tego samego dnia:) W Łodzi byłam o 6 rano, więc po porannym włóczeniu się po pustych ulicach nie wiedziałam już, co z sobą zrobić, więc poszłam do kina przeczekać aż będą normalne godziny, w których zaczną pracę wszystkie inne instytucje. A później wieczorem, kiedy wszystko było już pozamykane, obejrzałam dwa filmy, bo autobus powrotny miałam dopiero przed północą, a nie chciałam już sama łazić po ciemnych łódzkich ulicach. To mniej więcej wszystko, może później napiszę coś więcej o tych trzech filmach, które widziałam.
Wczoraj wieczorem wróciłam do domu, niestety tylko do jutra, bo jutro popołudniu muszę wrócić do roboty.

niedziela, 13 stycznia 2013

Varsoviaj spuroj de Zamenhof

En Varsovio estis mojose, mi antaŭ kelkaj jaroj estis tie, sed somere. Do mi vizitis plej konataj lokoj. Mirinda estis situacio, kiu okazis dumvoje, ĉar en aŭtobuso al Varsovio mi renkontiĝis kun amikino. Ŝi estas rusino, sed ni ekkonis unu la alian pere de esperanto. Historio estas longa, sed finiĝis tiel, ke mi tranoktis ĉe ŝiaj amikoj el Belorusio, kiujn mi neniam antaŭe vidis. Ili estis tre afablaj kaj multe helpis al mi. Interese, ke ili loĝas ĉe haltejo, kiu nomiĝas "Esperanto".
Sed revenante al Varsovio, dum unua tago mi vizitis Malnovan Urbon kaj Żoliborz. Vetero ne estis bona, ĉar neĝis kaj vintre sunsubiro estas tre frue, do el malhela Żoliborz mi rapide revenis denove al centro de urbo.
Duan tagon mi pasigis sekvante spurojn de Zamenhof en Varsovio. Bedaŭrinde juda tombejo estis fermita sabate, do mi ne povis ĝin viziti. Sed mi estis ĉe loko, en kiu staris domo de Zamenhof. Nun la strato havas lian nomon.
Sur unu de muroj estas ankaŭ mojasa pentraĵo pri Zamenhof kaj aliaj famuloj kun polaj kaj esperantaj citaĵoj. Bonega ideo, tre plaĉis al mi vidi tion.
Miaj novaj belorusaj amikoj konsilis al mi viziti Nacian Muzeon, do mi tiel faris. Ĝi vere indas. Kaj poste mi iomete perdiĝis en tempo kaj spaco. Mi preskaŭ malfruiĝis je mia aŭtobuso reen, sed mi kuris kaj kaptis ĝin. Je la 22:30 mi estis jam en Vroclavo.
W Warszawie było super, byłam tam już kilka lat temu, ale latem. Odwiedziłam więc najbardziej znane miejsca. Najdziwniejsza była sytuacja, która przydarzyła się po drodze, ponieważ w autobusie do Warszawy spotkałam znajomą. Ona jest Rosjanką, ale poznałyśmy się przez esperanto. Nie przedłużając, historia skończyła się tak, że przenocowałam u jej przyjaciół z Białorusi, których nigdy wcześniej na oczy nie widziałam. Byli dla mnie bardzo mili i w wielu sprawach mi pomogli. Interesujące, że mieszkają przy przystanku o nazwie "Esperanto".
Ale wracając do Warszawy, pierwszego dnia odwiedziłam Stare Miasto i Żoliborz. Pogoda nie była zbyt dobra, bo padał śnieg a zimą szybko się ściemnia, więc z ciemnego Żoliborza szybko wróciłam znowu do centrum miasta.
Drugi dzień spędziłam podążając śladami Zamenhofa w Warszawie. Niestety cmentarz żydowski był zamknięty w sobotę, więc nie mogłam go odwiedzić. Ale byłam w miejscu, gdzie stał dom Zamenhofa. Obecnie ta ulica została nazwana na jego cześć.
Na jednej ze ścian jest też świetny mural z Zamenhofem i innymi słynnymi postaciami z polskimi i esperanckimi cytatami. Wspaniała idea, bardzo mi się to spodobało.
Moi nowi białoruscy znajomi doradzili mi, żeby odwiedzić Muzeum Narodowe, więc tak zrobiłam. Naprawdę warto. A później trochę zgubiłam się w czasie i przestrzeni. Prawie spóźniłam się na autobus powrotny, ale biegłam i go złapałam. O 22:30 byłam już we Wrocławiu.

czwartek, 20 września 2012

Ŝĉavno kaj Struga

Kiel mi skribis antaŭe, marde mi promenis al apudaj urbetoj kaj vilaĝoj.  Ŝĉavno-Zdruj povas esti konata por esperantistoj, ĉar ekde jaroj ĉiu somere okazas ĉi tie esperanta feriado.
Mi trovis kelkajn esperantajn objektojn. Nomo de Zamenhof estas ĉe tabulo sur Zakład Przyrodoleczniczy (mi ne certas kiel tion traduki, eble "domo de naturkuracado").
Du aliaj troviĝas en Sveda Parko. Unua estas memortabulo sur ŝtonego en parko.
Dua estas skribaĵo sur domo "Franciszek" en kiu loĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof  en 1901 jaro.
Sur ĉiu tabulo skribita estas alia dato - 1901, 1902 aŭ 1912 jaro. Mi ne scias, ĉu Zamenhof tiel ofte vizitis Ŝĉavno, aŭ ĉu ie estas eraro.
Vetero estis bona, do post vizito en Ŝĉavno mi decidis iri ankaŭ al Lubomino kaj Struga, apudaj vilaĝoj.
Interese, ke en tombejo en Struga estas kvarlingvaj memortabuloj. Ili pole, germane, france kaj slave (mi ne scias kia lingvo tio estas, eble bosna, serba aŭ kroata) rememorigas pri batalo, kiu okazis sur proksimaj kampoj dum napoleonaj tempoj.

Jak pisałam wcześniej, we wtorek wybrałam się do pobliskich miasteczek i wsi. Szczawno-Zdrój może być znane esperantystom, bo od lat w lecie odbywają się tu wczasy esperanckie.
Znalazłam w mieście kilka obiektów esperanckich. Nazwisko Zamenhofa znajduje się na tablicy przy Zakładzie Przyrodoleczniczym. Dwie inne tablice mieszczą się w Parku Szwedzkim - jedna na przydrożnym głazie, druga na willi "Franciszek", w której mieszkał Ludwik Łazarz Zamenhof w 1901 roku. Na każdej z tablic jest inna data - 1901, 1902 lub 1912 rok. Nie wiem, czy Zamenhof tak często odwiedzał Szczwno, czy na którejś z tablic jest błąd.
Pogoda była ładna, więc po wizycie w Szczawnie zdecydowałam iść dalej do pobliskich wsi, Lubomina i Strugi. Ciekawe, że na cmentarzu w Strudze umieszczone zostały tablice pamiątkowe w czterech językach. Przypominają one po polsku, niemiecku, francusku oraz słowiańsku (nie wiem, w jakim języku jest ta tablica, chyba bośniackim, serbskim albo chorwackim) o bitwie, która miała miejsce na pobliskich polach w czasach napoleońskich.

niedziela, 9 września 2012

Kaŝtanoj

Mi ricevis repertuaron por septembro kaj tio signifas, ke mi plu laboros en tiu ĉi jaro. Tio ĝojigas min. Eble kiam mi denove komencos labori kaj studi, ĉio alia normaliĝos. Se temas pri strangaĵoj, do kompreneble estas novaj, ekzemple koramikino de mia frato. Ili jam longe estas kune, sed lastatempe mi ekkonis ŝin kaj poste ankaŭ eksciis pri stranga afero.
Hodiaŭ estas sufiĉe varme, mi scivolemas, ĉu tio estas lastaj tagoj de somero. Mi ŝatas ĉiujn sezonojn, do ankaŭ oran polan aŭtunon. Precipe kiam folioj estas tiel belkoloraj kaj sur trotuaro estas kaŝtanoj. Por mi kaŝtanoj preskaŭ ĉiam asocias kun mia avino kaj tombejo. Kiam mi estis infano, ni tien iris kolekti kaŝtanojn. Aliaj povas miri, sed por mi tio estas agrabla memoraĵo.

Dostałam repertuar na wrzesień, co znaczy, że dalej będę pracować w tym roku. To mnie cieszy. Może kiedy znowu wrócę do roboty i na studia, wszystko się jakoś unormuje. Jeśli chodzi o dziwności, to oczywiście pojawiły się nowe, np. dziewczyna mojego brata. Długo już są razem, ale dopiero ostatnio ją poznałam i dowiedziałam się też później o czymś dziwnym.
Dzisiaj jest dość ciepło, ciekawi mnie, czy to ostatnie dni lata. Lubię wszystkie pory roku, a więc także polską złotą jesień. Zwłaszcze kiedy liście są tak ładnie kolorowe i na chodnikach leżą kasztany. Prawie zawsze kojarzą mi się one z babcią i cmentarzem. Kiedy byłam dzieckiem, chodziłam z babcią na cmentarz zbierać kasztany. Inni mogą się dziwić, ale dla mnie to miłe wspomnienie.

wtorek, 4 września 2012

Aspekto de Kaliningrado

En multaj lokoj videblas ankoraŭ restaĵoj post komunisma tempo. Ĉefe en arkitekturo, sed ne nur. De tempo al tempo mi trovis konatan simbolon de rikoltilo kaj mantelo, ekzemple je ŝipo:
Sed Kaliningrado havas ankaŭ belaj urbpartoj, kiuj vere plaĉis al mi. Ni estis en fiŝkaptista vilaĝo kun belaj brikdomoj. Bedaŭrinde mi havas nur malbonan foton de tiu ĉi loko, ĉar mia aparato jam ne volis funkcii:
Mi ekŝatis ankaŭ havenon apud Muzeo de Monda Oceano kaj stacidomon. Kaliningradaj parkoj ankaŭ estis bonaj lokoj por eksidi sur benko kaj iomete ripozi:
Indas viziti ankaŭ grandan katedralon apud kiu troviĝas tombo de Immanuel Kant.
Kvin tagoj estas tro malmulte por ekvidi ĉion interesan en Kaliningrado. Mi esperas ke iam mi povos reveni al tiu urbo kaj pli detale konatiĝi kun ĝi.

Polską wersję notki można przeczytać tutaj: Kaliningrad

sobota, 25 sierpnia 2012

Rusoj en Vroclavo

Jam kvar tagoj en Vroclavo estas 11 studentoj el Kaliningrado. Ni havas komunan projekton pri polaj-rusaj stereotipoj ktp. Ĉio estas interesa, ni multe eksciis pri niaj nacioj. Ni kune ordigis tombejon de sovetaj soldatoj en Kąty Wrocławskie. Programo estis tiel plena, ke mi estis tre laca, ni dum tutaj tagoj aŭ eĉ noktoj ion faras kaj ne estas tempo por ripozi. Sed morgaŭ jam finiĝas pola parto de projekto kaj rusoj revenas al sia urbo. Poste ni ilin vizitos en Kaliningrado.
Se temas pri Esperanto, do dum unua tago ni devis sin prezenti kaj mi diris, ke mi lernas Esperanton kaj en Kaliningrado estas fama esperanta eldonejo. Rusino kun kiu mi parolis entute ne aŭdis pri tio antaŭe kaj ŝi estis surprizita, ke mi konas ĝin:)

Już czwarty dzień spędza we Wrocławiu jedenaścioro studentów z Kaliningradu. Mamy wspólny projekt o stereotypach polsko-rosyjskich itp. Wszystko jest bardzo ciekawe, dużo się dowiedzieliśmy o swoich narodach. Razem porządkowaliśmy cmentarz żołnierzy radzieckich w Kątach Wrocławskich. Program jest tak napięty, że jestem bardzo zmęczona, dnie i nawet noce coś robimy i nie ma czasu na odpoczynek. Ale już jutro kończy się polska część projektu i Rosjanie wrócą do siebie. Później my ich odwiedzimy w Kaliningradzie.
Jeśli chodzi o Esperanto, to w ciągu pierwszego dnia każdy musiał się przedstawić i powiedziałam, że uczę się esperanta, a w Kaliningradzie jest znane esperanckie wydawnictwo. Rosjanka, z którą rozmawiałam, w ogóle o nim nie słyszała wcześniej i była zaskoczona, że ja je znam:)