niedziela, 13 stycznia 2013

Varsoviaj spuroj de Zamenhof

En Varsovio estis mojose, mi antaŭ kelkaj jaroj estis tie, sed somere. Do mi vizitis plej konataj lokoj. Mirinda estis situacio, kiu okazis dumvoje, ĉar en aŭtobuso al Varsovio mi renkontiĝis kun amikino. Ŝi estas rusino, sed ni ekkonis unu la alian pere de esperanto. Historio estas longa, sed finiĝis tiel, ke mi tranoktis ĉe ŝiaj amikoj el Belorusio, kiujn mi neniam antaŭe vidis. Ili estis tre afablaj kaj multe helpis al mi. Interese, ke ili loĝas ĉe haltejo, kiu nomiĝas "Esperanto".
Sed revenante al Varsovio, dum unua tago mi vizitis Malnovan Urbon kaj Żoliborz. Vetero ne estis bona, ĉar neĝis kaj vintre sunsubiro estas tre frue, do el malhela Żoliborz mi rapide revenis denove al centro de urbo.
Duan tagon mi pasigis sekvante spurojn de Zamenhof en Varsovio. Bedaŭrinde juda tombejo estis fermita sabate, do mi ne povis ĝin viziti. Sed mi estis ĉe loko, en kiu staris domo de Zamenhof. Nun la strato havas lian nomon.
Sur unu de muroj estas ankaŭ mojasa pentraĵo pri Zamenhof kaj aliaj famuloj kun polaj kaj esperantaj citaĵoj. Bonega ideo, tre plaĉis al mi vidi tion.
Miaj novaj belorusaj amikoj konsilis al mi viziti Nacian Muzeon, do mi tiel faris. Ĝi vere indas. Kaj poste mi iomete perdiĝis en tempo kaj spaco. Mi preskaŭ malfruiĝis je mia aŭtobuso reen, sed mi kuris kaj kaptis ĝin. Je la 22:30 mi estis jam en Vroclavo.
W Warszawie było super, byłam tam już kilka lat temu, ale latem. Odwiedziłam więc najbardziej znane miejsca. Najdziwniejsza była sytuacja, która przydarzyła się po drodze, ponieważ w autobusie do Warszawy spotkałam znajomą. Ona jest Rosjanką, ale poznałyśmy się przez esperanto. Nie przedłużając, historia skończyła się tak, że przenocowałam u jej przyjaciół z Białorusi, których nigdy wcześniej na oczy nie widziałam. Byli dla mnie bardzo mili i w wielu sprawach mi pomogli. Interesujące, że mieszkają przy przystanku o nazwie "Esperanto".
Ale wracając do Warszawy, pierwszego dnia odwiedziłam Stare Miasto i Żoliborz. Pogoda nie była zbyt dobra, bo padał śnieg a zimą szybko się ściemnia, więc z ciemnego Żoliborza szybko wróciłam znowu do centrum miasta.
Drugi dzień spędziłam podążając śladami Zamenhofa w Warszawie. Niestety cmentarz żydowski był zamknięty w sobotę, więc nie mogłam go odwiedzić. Ale byłam w miejscu, gdzie stał dom Zamenhofa. Obecnie ta ulica została nazwana na jego cześć.
Na jednej ze ścian jest też świetny mural z Zamenhofem i innymi słynnymi postaciami z polskimi i esperanckimi cytatami. Wspaniała idea, bardzo mi się to spodobało.
Moi nowi białoruscy znajomi doradzili mi, żeby odwiedzić Muzeum Narodowe, więc tak zrobiłam. Naprawdę warto. A później trochę zgubiłam się w czasie i przestrzeni. Prawie spóźniłam się na autobus powrotny, ale biegłam i go złapałam. O 22:30 byłam już we Wrocławiu.

2 komentarze:

  1. Ankaŭ mi estis en Varsovio, antaŭ kelkaj monatoj (fakte, oktobre), je lerneja ekskurso. Mi memoras, ke mi volis foti la aŭtobuson 111 kun la surskribo "Esperanto", sed mi ne povis elpoŝigi mian fotilon ĝustatempe; tamen mi sukcesis, kiam ni (mi kun miaj gesamklasanoj) jam iris al la Centra Stacidomo. ;)

    PS. Tre interesa blogo, kial mi ne sciis pri ĝi antaŭe?

    OdpowiedzUsuń
    Odpowiedzi
    1. Verŝajne la plej ŝatata okupo de ĉiuj esperantistoj en Varsovio estas foti aŭtobusojn kun surskribo "Esperanto", ĉar mi ankaŭ tion faris:) Sed de malproksime kaj mi ne memoras numeron, ĉu 111 aŭ alia.

      PS. Dankon, mi nenie ĝin reklamis. Mi skribas ĉefe por mi, por iomete ordigi tohuvabohuon en mia kapo de tempo al tempo:) Kaj por ne forgesi, kiel uzi Esperanton.

      Usuń