środa, 3 kwietnia 2013

Manko de suno

Jen aspekto de ĉi-jara printempo en Pollando videbla el mia fenestro. Kaj laŭ televido en granda parto de Eŭropo.
Eble tio estas kialo de mia malemo al ĉio. Ekzemple mi planis dum festa lundo iri ien kun amikoj (iam tio estis nia tradicio), sed mi ne volis tion organizi, do finfine mi restis hejme. Kaj mi volis ankaŭ veturi ien por foti ion, sed mi ankaŭ tion ne faris. Mi estas en tiu stato ekde longe kaj manko de printempo kaj suno ne helpas. Espereble tio estas jam lastaj tagoj de vintro.

Oto jak prezentuje się w tym roku wiosna, widok prosto z mojego okna. A według telewizji sytuacja wygląda podobnie w całej Europie.
Może to jest powód mojego niechcieja do wszystkiego. Np. planowałam w Lany Poniedziałek tradycyjnie spotkać się z przyjaciółmi, ale nie chciało mi się tego organizować i motywować ludzi, więc ostatecznie zostałam w domu. Chciałam też jechać gdzieś porobić zdjęcia, ale też w końcu nie pojechałam. Znajduję się w podobnym stanie już od dawna, a brak wiosny i słońca nie pomaga. Mam nadzieję, że to już ostatnie dni zimy.

2 komentarze:

  1. Mi sentas tre simile kaj la plej fia momento estas kiam mi en la lernejo skribas hodiaŭan daton - aprilo - kaj poste mi rigardas la fenestron - januaro.
    Kaj lunde mi estis neĝbul-priĵetita de mia patro (kaj mi pensis, ke la elinterreta bildo pri neĝa "Śmigus Dyngus" estas neebla fikcio...).

    OdpowiedzUsuń
  2. Mi lunde ne eliris, mi tutan tagon estis hejme, do eĉ ne eblis ĵeti neĝbulojn al mi. Espereble je komenco de majo jam estos normala, suna kaj varma vetero.

    OdpowiedzUsuń