środa, 8 maja 2013

Surstrata ĵonglado

Nekredeble, ke mi denove miksis horojn de prelego. Hodiaŭ anstataŭ je 10:15 mi venis je 10:45, do mi eĉ ne eniris, ĉar mi ne volis interrompi. Tamen mi faris aliajn gravajn aferojn, nome mi redonis librojn al biblioteko, kontrolis kiam funkcias komputilĉambro (mi ne certas, ĉu vorto estas ĝusta, temas pri loko en universiteto, kie stalas multe da komputiloj, kiuj povas uzi studentoj kaj kie ankaŭ okazas leciojn kun tiuj komputiloj, pole tio nomiĝas "pracownia komputerowa"), vizitis mian estrino por doni al ŝi mian kvitancon kontaŭ lasta mono (ŝi malestis, sed mi lasis kvitancon ĉe alia persono) kaj mi reprenis menditan libron el librovendejo.
Libro nomiĝas "Mondo de reĝo Arturo. Maladie", verkis ĝin Andrzej Sapkowki, aŭtoro de fantasiaj libroj pri Geralto el Rivio. Mi jam ĝin legis longe, longe antaŭe, verŝajne kiam mi estis en gimnazio, preskaŭ nenion mi memoras. Sed mi povis ĝin mendi per iomete stranga metodo (mi ne uzis propran monon), do mi tiel faris. Nun mi ĝin ne legos, ĉar mi ankoraŭ ne finis "Militon kaj pacon" de Tolstoj (mi tralegis du volumoj, restis ankoraŭ du) kaj en vico atendas kelkaj aliaj librojn.
Kio pri ĵonglado? Kiam mi iris al estrino, mi rimarkis junulon kurantan inter aŭtomobiloj starantaj je ruĝa lumo. Li havis nigran ĉapelon kaj tri blankajn keglojn. Post momento trafiklumoj ŝanĝiĝis, aŭtomobiloj forveturis. Junulo eliris el strato kaj per trotuaro revenis al sia loko apud semaforoj. Kiam denove komencis ruĝa lumo, li staris surstrate antaŭ ĉiuj starantaj aŭtomobiloj kaj komencis ĵongli. Li faris tion sufiĉe bone. Poste li prenis ĉapelon kaj trakuris inter ŝoforoj por kolekti monon. Miris min, ke homoj enĵetis ion en lia ĉapelo. Verŝajne ili aprecis lian kreemon. Mi neniam vidis ion similan, nur de tempo al tempo malĝentilajn knabojn altrudantajn sin kaj lavantajn vitron sen permeso de ŝoforistoj.
Kaj mi vidis tiun ĵongliston ĉirkaŭ tagmezo, estis tre varmege, por mi estis malfacile eĉ 5 minutoj elteni en tia suno. Por li devis esti eĉ pli malbone, li devis ankaŭ kuri, ĵongli, salti ktp. Mi pensas, ke tio estas bono solvo por gajni iom da mono, simile kiel publika gitarludo aŭ kantado. Pli bone, kiam iu almenaŭ iomete penas montri ion al homoj, interesigi ilin pri sia talento. Mi scias, ke tiu homo devis dediĉi iom da tempo por eklerni gitarludadon, ĵongladon. Tio ne estas facila afero, mi mem provis kaj ne sukcesis. Mi ne ŝatas, kiam venas homoj kaj almozpetas. Mi ne donas al ili monon, ĉar mi scias, ke almozpetado estas por ili profesio kaj iuj povas gajni eĉ pli multe ol normale laborantaj homoj. Eble ne ĉiuj trompas, tamen malfacile estas diveni, kiu vere bezonas helpon.

Niewiarygodne, że znowu pomyliłam godziny wykładu. Dzisiaj zamiast o 10:15 przyszłam o 10:45, więc nawet nie wchodziłam, bo nie chciałam przeszkadzać. Ale za to załatwiłam kilka innych ważnych spraw, mianowicie oddałam książki do biblioteki, sprawdziłam godziny otwarcia pracowni komputerowej, zaniosłam szefowej rachunek za poprzedni miesiąc (nie było jej, ale zostawiłam rachunek u kogoś innego) i odebrałam zamówienie z księgarni.
Książka to "Świat króla Artura. Maladie" Sapkowskiego. Czytałam ją już dawno, dawno temu, chyba w gimnazjum, prawie nic już nie pamiętam. Ale mogłam ją zamówić w dość dziwny sposób (nie używając własnych pieniędzy), więc skorzystałam z okazji. Teraz raczej jej nie przeczytam, bo jeszcze nie skończyłam "Wojny i pokoju" Tołstoja (przeczytałam dopiero dwa tomy z czterech), a w kolejce czeka jeszcze kilka innych książek.
A co z żonglowaniem? Kiedy szłam do szefowej, zauważyłam młodego chłopaka biegającego między samochodami stojącymi na czerwonym świetle. Miał ze sobą czarny kapelusz i trzy białe kręgle. Po chwili światła się zmieniły, samochody odjechały. Chłopak zszedł z ulicy i chodnikiem wrócić na swoje miejsce pod światłami. Kiedy znowu zaświeciło czerwone, stanął przed wszystkimi stojącymi autami i zaczął żonglować. Robił to całkiem dobrze. Później wziął kapelusz i przebiegł między kierowcami, żeby pozbierać pieniądze. Zdziwiło mnie, że sporo osób wrzuciło mu coś do kapelusza. Najwyraźniej docenili jego kreatywność. Nigdy nie widziałam czegoś podobnego, czasem tylko niemiłych nachalnych chłopaków myjących szyby bez pozwolenia kierowców.
A tego żonglera widziałam około południa, było bardzo upalnie, trudno było mi wytrzymać w takim słońcu nawet 5 minut. Jemu było pewnie jeszcze gorzej, bo musiał biegać, żonglować, skakać itp. Myślę, że to dobry sposób, żeby sobie dorobić, podobnie jak uliczne grywanie na gitarze czy śpiewanie. Lepiej, jeśli ktoś stara się chociaż trochę coś ludziom zademonstrować, zainteresować swoim talentem. Wiem, że taki człowiek musiał poświęcić ileś czasu na naukę gry na gitarze, żonglerkę. To nie jest łatwe, sama próbowałam i mi nie wychodziło. Nie lubię, kiedy podchodzą do mnie żebracy. Nie daję im pieniędzy, bo wiem, że dla nich żebractwo jest zawodem i czasem zarabiają nawet więcej niż normalnie pracujący ludzie. Może nie wszyscy oszukują, ale trudno zgadnąć, kto naprawdę potrzebuje pieniędzy.

4 komentarze:

  1. Kia ideo! Mi neniam elpensus tian "labor"-manieron.
    Se temas pri la surstrataj sia-talent-montrantoj, kiam mi kaj Eva filmis la unuan promenon de Projekto Krakovo, aliris al ni viro, kiu diris al ni, ke li studis la polan lingvon, ke li scipovas muzikumi (mi ne memoras, kiumuzikile), tamen li laboras en aŭtopurigejo, la urbo ne permesas al li muzikumi surstrate, kaj li timas, ĉu li travivos la sekvan monaton. Li petis, ke ni aĉetu por li tagmanĝon. Ni faris tion, kvankam ni devus rifuzi. Eble pro tio, ke ankaŭ mi lernas en muzika lernejo... Tamen mi certe ne muzikumos surstrate, ĉar mi pianas. ;)

    OdpowiedzUsuń
    Odpowiedzi
    1. Se homoj petas tagmanĝon ktp., tio estas pli kredebla afero. Estas ŝanco, ke ili vere bezonas helpon. Kaj se ili volas nur monon, kutime ili trompas aŭ bezonas monon por vodko.
      Mi ankaŭ timus muzikumi surstrate, ĉar mandato povus esti pli alta ol tio, kio mi gajnus.

      Usuń
  2. saluton
    A, vi ne volus fari sondosieron kai publiki ĝin, kune kun tekston :)
    tio estus agrabla, ekkoni vian pensojn en esperanto kai samtempe aŭskulti vian voĉon
    Bonan finon de semajno

    OdpowiedzUsuń
    Odpowiedzi
    1. Saluton!
      Ne mi ne volas iujn ajn filmetojn. Mi estas tro timida. Mi decidis eĉ miajn fotojn ne aldoni.
      Sed se vi volas aŭdi parolantajn homojn, vi povas spekti filmetojn de Tobio: http://www.mi.estas.tk/
      Aŭ trovu filmetojn de Manekeno ĉe ViTubo (ŝi eĉ kantas esperante), se vi ankoraŭ ŝin ne konas, ŝi estas stelulino de Esperantujo:)

      Usuń