niedziela, 24 lutego 2013

Malĝoja diagnozo

Sufiĉe multe okazis en pasinta semajno. Oni diagnozis malsanon de mia hundo. Li havas sindromon de Cushing (mi ne scias, kia estas oficiala esperanta nomo), tio ne estas kuracebla, li neniam resaniĝos. Ni povas nur aĉeti tre multekostajn medikamentojn (ili estas malfacile troveblaj en Pollando, unu pilolo kostas 17 zlotojn kaj hundo devas preni ilin 2-foje ĉiutage ĝis fino de lia vivo). Veterinarino diris ion pri eŭtanazio, sed miaj gepatroj ne konsentis. Ni ĉiuj tre amas nian hundon, li estas kiel familiano kaj ni esperas, ke li vivus ankoraŭ kelkajn jarojn. Kiam patrino telefonis al mi kaj diris al mi pri la diagnozo, mi ploris. Baldaŭ mi devis iri al laborejo, sed mi plu pensis pri tio kaj mi dumvoje ne povis reteni larmojn, kiam mi vidis surstrate hundon similan al mia. Eble pro tio premiero de nova spektaklo ne tiel ĝuigis min. Mi ne povas imagi, ke nia hundo ne plu vivas. Mi scias, ke li iam mortos, sed mi ĉiam pensis, ke li estos tre maljuna kaj tio estos nura kaŭzo de lia morto. Bone almenaŭ, ke malgraŭ malsano li kondutas preskaŭ same. Nur trinkas pli multe da akvo. Kaj nun rimerkeblas unuaj indikoj de lia maljuneco - griza hararo en kelkaj loko. Same kiel antaŭe li estas tre sprita kaj donas al ni multe da ĝojo per sia ridinda konduto. Espereble medikamentoj helpos kaj li ankoraŭ longe vivos.

Sporo się ostatnio działo. Zdiagnozowano chorobę mojego psa. Ma zespół Cushinga, to nieuleczalne, nigdy już nie wyzdrowieje. Możemy tylko kupować bardzo drogie leki (są trudno dostępne w Polsce, jedna tabletka kosztuje 17 zł, a pies musi je brać dwa razy dziennie do końca życia). Weterynarz wspominał o eutanazji, ale moi rodzice się nie zgodzili. Wszyscy go bardzo kochamy, jest jak członek rodziny i mamy nadzieję, że pożyje jeszcze parę lat. Kiedy mama dzwoniła do mnie, żeby powiedzieć mi o diagnozie, zaczęłam płakać. Wkrótce musiałam wyjść do pracy, ale dalej o tym wszystkim myślałam i w drodze nie mogłam powstrzymać łez, kiedy zobaczyłam na ulicy psa podobnego do mojego. Może z tego powodu premiera nowego spektaklu nie cieszyła mnie tak bardzo. Nie potrafię sobie wyobrazić, że nasz pies nie żyje. Wiem, że kiedyś umrze, ale zawsze myślałam, że będzie bardzo stary i to będzie jedyna przyczyna jego śmierci. Dobrze chociaż, że mimo choroby zachowuje się prawie tak samo. Tylko pije więcej wody. I teraz zauważalne są pierwsze oznaki jego starości - siwa sierść w kilku miejscach. Jest tak samo jak wcześniej sprytny i przynosi nam dużo radości swoim śmiesznym zachowaniem. Mam nadzieję, że leki pomogą i będzie jeszcze długo żył.

3 komentarze:

  1. Tre malĝoja okazaĵo. Mi memoras, kiam mortis pro kancero hundo de mia avino - tio estis ege malfacila por mi, malgraŭ mi vidis ĝin malofte.
    Mi esperas, ke ĉio estos bone.

    Trzymaj się. :)

    OdpowiedzUsuń
  2. Ten komentarz został usunięty przez autora.

    OdpowiedzUsuń
  3. Mi kompatas :(

    Iam, dum mi estis infano, mia kato mortis. Mi tre ŝatis la katon.

    OdpowiedzUsuń