czwartek, 25 grudnia 2014

Germana JES

Mi jam estas en Pollando kelkaj tagoj kaj postmorgaŭ mi forveturas al JES en Germanio. Interese, ke Germanio estas lasta de najbaroj de Pollando, kiun mi ne vizitis, kvankam ĝi estas preskaŭ la plej proksima. Mi estis jam en Ĉeĥio, Slovakio, Ukrainio, Belorusio, Litovio, Rusio kaj en Germanio mi neniam estis pli longe ol kelkaj horoj. Unua foje mi estis dum iu E-renkontiĝo en Zgorzelec-Goerlitz, do mi nur promenis iomete tra Goerlitz, dua foje kiam mi veturis kun amikoj al festivalo Woodstock en Pollando, ni parte veturis tra Germanio, sed nur apud la limo. Do nun estos mia unua fojo en Germanio, mi estos tie ĉirkaŭ semajno. Mi eĉ komencis relerni la germanan, bedaŭrinde iomete tro malfrue.
Dum tiu lasta semajno mi faris kelkajn aferojn, kiujn mi devis fari. Ekzemple mi nuligis mian bankokonton, mi aĉetis kelkajn aferojn (fakte mi tro multe elspezis, sed por ekskuzi sin mi diras, ke neniu scias, kiam mi denove estos en Pollando). Mi aĉetis inter alie ludojn kaj ĵetkubojn (ambaŭ ludojn mi uzis kun polaj amikoj - unu estas Sabotisto pri gnometoj en minejo kaj dua estas Ĵangala Rapideco - temas pri bestoj). Ĵetkubojn mi aĉetis por nia rolludo. Krome mi aĉetis kelkajn librojn por lerni lingvojn - ekzemple francan gramatikon, germanaj kaj svedaj konversacioj kaj novan lernolibron por la litova lingvo. Mi aĉetis ankaŭ kelkajn mapojn, mi planas ilin uzi. Nun mi nur devas pripensi, kiel paki ĉion en mia dorsosako kaj porti tion antaŭe al Germanio kaj poste al Slovakio. Malfacila tasko, ĉar mi planas preni ankoraŭ multe da aliaj aĵoj.
Kaj unu penso tre ĝenerala. Kiam vi ŝatas kaj amas kelkajn lokojn, vi ĉiam sopiras kaj ĉiam parto de via koro bedaŭras, ke ne estas nun en alia loko. Kiam mi estis en Slovakio, mi sopiris al Pollando. Nun mi estas ĉi-tie, sed mi sopiras al Vroclavo, al Bjalistoko kaj al Slovakio. Mi vere bedaŭras, ke ne eblas esti en kelkaj lokoj samtempe. Aŭ ke vojaĝo ne daŭras nur kelkaj minutoj, por ke mi povu viziti ĉiujn amatajn lokojn. Biletoj kostas tiel multe, ke eĉ se mi havas tempon, mi ne povas tro ofte vojaĝi, ĉar mi ne volas bankrotiĝi. Ekzistas solvo - ĉiam sidi hejme, sed por mi tio ne efikas, ĉar hejme mi pensas, kien vojaĝi denove.

Jestem już w Polsce kilka dni i pojutrze jadę do Niemiec na JES. Ciekawe, że Niemcy są ostatnim sąsiadem Polski, którego nie odwiedziłam, mimo że jest prawie najbliżej. Byłam już w Czechach, Słowacji, Ukrainie, Białorusi, Litwie, Rosji a w Niemczech nigdy nie byłam na dłużej niż kilka godzin. Pierwszy raz podczas jakiegoś E-spotkania w Zgorzelcu-Goerlitz, to pospacerowałam tylko trochę po Goerlitz, drugi raz po drodze na Woodstock, bo częściowo jechaliśmy ze znajomymi przez Niemcy, ale tuż przy granicy. To teraz będzie mój pierwszy normalny wyjazd do Niemiec, będę tam ok. tydzień. Nawet zaczęłam sobie powtarzać niemiecki, niestety trochę już za późno.
Przez ostatni tydzień załatwiłam kilka spraw, którymi musiałam się zająć. Np. zlikwidowałam konto w banku, kupiłam kilka rzeczy (właściwie wydałam za dużo, ale żeby się usprawiedliwić, mówię sobie, że nie wiadomo, kiedy znowu będę w Polsce). Kupiłam m.in. gry i kości do rzucania (w obie gry grałam z polskimi znajomymi - pierwsza to Sabotażysta o krasnoludach w kopalni, a druga to Jungle Speed, podobna do Prawa Dżungli, ale kupiłam inną wersję ze zwierzętami). Kości kupiłam do naszej gry RPG. Oprócz tego kupiłam też kilka książek do nauki języków - np. gramatykę francuską, rozmówki niemieckie i szwedzkie oraz nowy podręcznik do litewskiego. Kupiłam też kilka map, planuję je wykorzystać. Teraz muszę tylko przemyśleć, jak zapakować to wszystko do mojego plecaka i dotrzeć z tym do Niemiec, a później na Słowację. Trudne zadanie, tym bardziej, że planuję zabrać jeszcze sporo innych rzeczy.
Jedna myśl bardzo ogólna. Kiedy lubisz lub kochasz kilka miejsc, zawsze tęsknisz i część Twojego serca żałuje, że nie jest gdzie indziej. Kiedy byłam na Słowacji, tęskniłam za Polską. Teraz jestem tu, ale tęsknię za Wrocławiem, Białymstokiem i za Słowacją. Naprawdę żałuję, że nie można być w kilku miejscach jednocześnie. Albo że podróż nie trwa kilka minut, tak żeby można było odwiedzić wszystkie ukochane miejsca. Bilety kosztują tyle, że nawet jeśli mam czas, nie mogę zbyt często jeździć, bo nie chcę zbankrutować. Istnieje rozwiązanie - ciągle siedzieć w domu, ale w moim przypadku to nieskuteczne, bo w domu myślę o tym, gdzie znowu można pojechać.

sobota, 13 grudnia 2014

Antaŭ Kristnasko

Denove mi longe ne skribis, sed finfine venis bona tempo. Multe okazis dum lastaj semajnoj. Mi finis mian unuan taskon - traduki paĝaron al la pola. Nun mi ĝin provlegas kaj korektas erarojn. Komune ni iris glitkuri, ni vizitis Hratislava - grandan borson de ludoj en slovaka ĉefurbo, ni manĝis ankaŭ deserton en restoracio de la plej bona slovaka kuiristo. Tiu lasta okazaĵo estis la plej terura, ĉar mi ne ŝatas tiajn lokojn - kelneroj eĉ helpis al ni sidi, portis specialan tableton por sako ktp., ili faris ĉion, mi timis, ke eble ili sekvos min ankaŭ al necejeso. Tamen mi devas diri, ke deserto estis bona, ĉefe maniero de ĝia servado, ĉar ili uzis sekan glacion, do aspektis vere interese.
Krome mi komencis lerni lingvojn de ĉiuj homoj en nia oficejo. Do mi lernas la francan, la germanan, la italan kaj la svedan. La plej facila por mi estas germana, ĉar ĝi estas logika kaj mi jam lernis ĝin antaŭe. La plej malfacila estas franca kaj sveda. Franca pro ĝia skribmaniero, kiu estas tute diversa ol elparolo. Kaj sveda pro ĝia malsimileco al aliaj lingvoj, kiujn mi konas.
Krom diversajn tabulludojn kaj kartludojn ni ludas ankaŭ rolludon pri drakoj kaj danĝerejoj. Mi estas malbela, sed sufiĉe forta nano, kiu preskaŭ je la komenco de aventuro mem fortranĉis sian orelon per pafarko. Ne demandu kiamaniere:)
Mi kaj aliaj volontuloj devis ankaŭ paroli por loka televido. Mi ĝojas, ke mi ne havas televidon, do mi ne devos spekti sin mem. Hieraŭ ni havis malgrandan festeton okaze de Zamenhof-Tago kaj Kristnasko. Venis gastoj, ni prepraris manĝaĵon kaj donacojn. Mi ricevis grandan kalendaron kun fotoj de tuta Slovakio, do mi tre ĝojas. ĉar mi mem planis aĉeti. Mi ricevis ankaŭ kuirlibron, do mi nun ne devos mem skribi ĉiujn receptojn permane el interreto, kiel mi faris ĝis nun:) Lunde ni veturas al Bratislavo por Zamenhof-Tago, kiu okazos en Pola Instituto. Nokte mi forveturos al Pollando, hodiaŭ mi aĉetis biletojn. Bedaŭrinde mi havas multe da aferoj por fari en Pollando kaj mi ne scias, ĉu unu semajno por tio sufiĉos, des pli ke multe de ili bezonas malfermitajn oficejojn kaj vendejojn dum labortagoj kaj pro festo ili estos malmultaj.
Venis ankaŭ malbona novaĵo de mia naskiĝurbo. Estis fajro en kastelo kaj bruligis tegmenton. Bonŝance neniu mortis ktp. sed tamen tio estis ĵus renovigita tegmento kaj ĝia riparo estos multekosta.

Znowu długo nie pisałam, ale wreszcie nadszedł odpowiedni moment. Dużo się działo ostatnio. Skończyłam moje pierwsze zadanie - tłumaczenie strony na polski. Teraz ją czytam i poprawiam błędy. Razem byliśmy na lodowisku, byliśmy na targach gier planszowych Hratislava, jedliśmy też deser w restauracji najlepszego kucharza na Słowacji. To ostatnie było najgorsze, bo nie lubię takich napuszonych miejsc - kelnerzy przysuwali nasze krzesła przy siadaniu, przynosili specjalny stolik na torebkę itp., robili wszystko za nas, bałam się, że pójdą za nami też do toalety. Ale muszę przyznać, że deser był dobry, głównie sposób jego podania, bo użyli suchy lód, więc wyglądało to naprawdę efektownie.
Ponadto zaczęłam się uczyć języków wszystkich ludzi w naszym biurze. Uczę się więc francuskiego, niemieckiego, włoskiego i szwedzkiego. Najłatwiejszy jest dla mnie niemiecki, bo jest logiczny i już wcześniej się go uczyłam. Najtrudniejszy jest francuski i szwedzki. Francuski z powodu pisowni, która zupełnie nie pokrywa się z wymową. A szwedzki z powodu wielu słów niepodobnych do znanych mi już języków.
Oprócz różnych gier planszowych i karcianych gramy też w grę RPG. Jestem brzydkim, ale dość silnym krasnoludem, który prawie na samym początku sam sobie obciął ucho, strzelając z łuku. Nie pytajcie jakim cudem:)
Ja i inni wolontariusze musieliśmy też wypowiedzieć się dla lokalnej telewizji na temat świąt. Dobrze, że nie mam telewizora, to nie będę musiała się sama oglądać w kółko. Wczoraj mieliśmy małe święto z okazji Dnia Zamenhofa i Bożego Narodzenia. Przyjechali goście, przygotowaliśmy jedzenie i prezenty. Dostałam duży kalendarz ścienny ze zdjęciami Słowacji, więc jestem bardzo zadowolona, bo sama planowałam kupić podobny. Dostałam też książkę kucharską, więc nie będę musiała już przepisywać ręcznie przepisów z internetu, jak robiłam to do tej pory:) W poniedziałek jedziemy do Bratysławy na Święto Zamenhofa, które odbędzie się w Instytucie Polskim. W nocy jadę do Polski, dzisiaj kupiłam bilety. Niestety mam sporo spraw do załatwienia w Polsce i nie wiem, czy tydzień na to wystarczy, tym bardziej, że z okazji świąt wszystko pewnie będzie pozamykane.
Dostałam też przykrą wiadomość z mojego miasta rodzinnego. Wybuchł pożar w zamku i spłonęła część dachu. Na szczęście nikt nie zginął itp., ale to był świeżo wyremontowany dach i jego ponowna naprawa będzie dużo kosztować.

czwartek, 20 listopada 2014

Sensukera festo

Hodiaŭ ni festas naskiĝtagon de mia sveda kunloĝanto. Festo estis iom nekutima, ĉar li ekde alveno al Slovakio ne manĝas sukeron. Kaj dum pasinta Novjaro li promesis, ke dum tuta jaro li ne drinkos alkoholon. Pro tio ni havis sufiĉe malfacilan taskon, kion prepari por li. Bonŝance franca kunloĝanto scipovas kuiri bongustegan cepan torton (mi ne ŝercas, ĝi vere estas bongusta, des pli, kiam eblas manĝi ĝin varmigitan). Alia polino preparis patkukojn kun fruktoj. Mi volis ankaŭ elpensi ion, sed estis malfacile trovi ion sen sukero kaj sen stevio aŭ aliaj strangaj elpensaĵoj. Mi malŝatas stevion, ĉar ĝi donas strangan malbonan guston al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Pri aliaj sukeraĵoj mi ne spertas kaj kutime malfacilas trovi ilin en pola vendejo, do des pli en slovaka. Mi trovis bonan recepton por migdal-aven-karota kuko kun mielo kaj fromaĝ-banana kremo. Ŝajnas, ke post unu jaro en Partizanske mi finfine eklernos kuiri kaj baki:)
Kio okazas krom bakado? En pasinta semajno mi partoprenis KAEST en Modra. Mi estis tie unuafoje kaj estis sufiĉe interese. Mi devis okupiĝi pri organizaj taskoj, do bedaŭrinde mi ne povis partopreni ĉiuj prelegojn, kelkaj ŝajnis vere interesaj, ekzemple pri besta diabeto. Eble mi ekscius ion pli pri malsano de mia hundo. Fakte patrino telefonis al mi kaj diris, ke li denove sentis sin malpli bone, sed jam ĉio revenis al antaŭa stato.
En antaŭlasta semajnfino ni veturis kune al ekspozicio kaj foiro de libroj en Bratislavo. Nia organizo havis sian propran budon, bedaŭrinde ni ne tro povis helpi. Mi almenaŭ komprenis, kiam slovakoj pri io demandis, sed povraj italo, germano kaj svedo eĉ nenion komprenis.
Hieraŭ mia familio sendis al mi pakaĵon kun aĵoj, kiuj la plej mankas al mi - harsekigilo, kapaŭskultiloj, mantukoj kaj littukoj. Patrino ankaŭ tirkis por mi ŝalon. Espereble pakaĵo baldaŭ venos. Mi veturos al Pollando verŝajne post tri semajnoj por Kristnasko.
Kaj ege bedaŭrinde mi ne veturis al Ukrainio por lasta etapo de mia projekto. Mi ekmalsaniĝis kaj ne sentis sin sufiĉe bone por veturi sole pli ol unu diurno al lando, kie okazas milito.

Dzisiaj obchodziliśmy urodziny mojego szwedzkiego współlokatora. Impreza była dość nietypowa, bo od swojego przyjazdu on stara się nie jeść cukru. A jako postanowienie noworoczne zdecydował się nie pić cały rok alkoholu. Z tego względu mieliśmy dość trudne zadanie, żeby coś dla niego przygotować. Na szczęście francuski współlokator umie zrobić smaczny tort cebulowy (nie żartuję, naprawdę jest dobry, zwłaszcza jak się go podgrzeje). Inna Polka przygotowała naleśniki z owocami. Też chciałam coś wymyślić, ale wcale nie jest tak łatwo znaleźć coś bez cukru i bez stewii albo innych dziwnych wynalazków. Nie lubię stewii, bo zostawia taki dziwny niedobry posmak. Nie znam się na innych słodzikach i zamiennikach cukru, zazwyczaj trudno je znaleźć w polskim sklepie, więc tym bardziej w słowackim. Znalazłam dobry przepis na migdałowo-owsiano-marchewkowe ciasto z miodem i kremem serowo-bananowym. Mam wrażenie, że po roku spędzonym w Partizanskim wreszcie nauczę się gotować i piec:)
Co się dzieje oprócz pieczenia? W zeszłym tygodniu pojechałam na KAEST w Modrej. Byłam tam pierwszy raz i było całkiem ciekawie. Musiałam się zajmować trochę rzeczami organizacyjnymi, więc niestety nie mogłam uczestniczyć we wszystkich wykładach, kilka wydawało się dość ciekawych, np. o zwierzęcej cukrzycy. Może dowiedziałabym się coś więcej o chorobie mojego psa. Mama dzwoniła i mówiła, że znowu miał gorszy okres, kroplówkę itp,, ale już mu lepiej.
Dwa tygodnie temu pojechaliśmy razem na wystawę i targi książek w Bratysławie. Nasza organizacja miała swoją własną budę, niestety nie bardzo byliśmy w stanie pomóc. Ja chociaż rozumiałam, kiedy Słowacy nas o coś pytali, ale biedni Włoch, Niemiec i Szwed prawie nic nie rozumieli.
Wczoraj rodzina wysłała mi paczkę z rzeczami, których mi najbardziej brakuje - suszarką do włosów, słuchawkami, ręcznikami i pościelą. Mama zrobiła mi też na drutach komin. Mam nadzieję, że paczka wkrótce dotrze. Do Polski pojadę prawdopodobnie za trzy tygodnie na święta.
Bardzo żałuję, ale niestety nie pojechałam na Ukrainę na ostatni etap mojego projektu. Rozchorowałam się i zupełnie nie czułam się w stanie jechać sama ponad dobę do kraju, w którym trwa wojna.

środa, 29 października 2014

Unua semajno en Slovakio

Mi promesis, ke mi skribos ion pli pri mia nova vivsituacio, kiam mi iomete alkutimĝos. Do jen pasis jam unua semajno de mia restado en Slovakio. Intertempe mi havis eblecon ankaŭ viziti Ĉeĥion por semajnfino, mi estis en Prostějov. Urbo estas bela, sed renkontiĝo por kiu mi veturis ne estis tro interesa, ĉar ĉefe maljunaj ĉeĥoj parolis ĉeĥe pri ĉeĥaj aferoj:)
Hieraŭ mi eksciis, kie mi loĝos. Estis iomete problemo kun loĝejo, do mi okupis liton de franco, kiu laboras en mia organizo kaj li devis dormi preskaŭ surplanke. Finfine estas decidite, ke mi restos en la sama loĝejo, sed mi devas ŝanĝi ĉambron. Miaj kunloĝantoj estos franco kaj svedo. Apude estos dua loĝejo por germana kaj itala volontuloj. Ambaŭ loĝejoj estas ege proksime al nia oficejo.
Pri kio mi okupiĝas en la oficejo? Plejmulte da tempo mi dediĉas al tradukado de unu retejo al la pola lingvo. Krom tio ni havis ankaŭ trejnadon pri verkado aŭ tradukado artikolojn en Vikipedio. Mi jam tradukis kelkajn artikoloj. Dume mi lernas ankaŭ la slovakan lingvon. Morgaŭ estos unua renkontiĝo de lingva kafejo ekde kiam mi venis. Tio estos por mi tre interesa sperto, ĉar mi nur partoprenis renkontiĝojn de mia propra lingvo kafejo en mia naskiĝurbo, kvankam mi neniam antaŭe vidis, kiel tio devus aspekti. Krome mi dufoje en semajno gvidas kurson de Esperanto por aliaj volontuloj. Tio estas ankaŭ tre interesa sperto, ĉar mi neniam gvidis similan kurson eĉ pole, do tio des pli malfacilas, kiam miaj lernantoj devanas de tute aliaj landoj kaj havas malsimilan nivelon de lingvokono. 
Kelkaj vortoj pri libertempo. Pro tiu forveturo al Ĉeĥio mi ne pasisgis tro multe da libera tempo ĉi tie. Sed ekzemple hieraŭ ni iris komune kun franco kaj germano spekti francan filmon kun ĉeĥaj subtekstoj en slovaka kinejo. Aldone filmo estis komedio pri multikultureco kaj rasismo. Mi eksciis, ke kutime en Slovakio oni ne tradukas filmojn al slovaka, ĉar tio tro multe kostas, Simple en kinejoj spekteblas filmoj kun ĉeĥaj subtekstoj, ĉar slovakoj pli malpli komprenas la ĉeĥan. Poste svedo provis instrui nin iun strangan dancon, sed ne tro sukcese, ĉar mankas al ni danctalento. Sabate eble ni ekskursos al najbaraj montoj.
Mi jam scias, ke mankas al mi kelkajn aferojn, kiuj mi ne prenis de mia hejmo. Ekzemple harsekigilo. Sed verŝajne mi devos atendi ĝis Kristnasko. Aŭ aĉeti bezonataĵojn ĉi-tie, mi tiel faris kun gantoj.

Obiecałam, że napiszę coś więcej o mojej nowej sytuacji życiowej, kiedy już się trochę oswoję. Minął już tydzień mojego pobytu na Słowacji, więc myślę, że nadszedł już właściwy moment. W międzyczasie miałam możliwość odwiedzić Czechy na weekend, byłam w Prościejowie. Miasto jest ładne, ale spotkanie na które pojechałam nie było zbyt interesujące, bo głównie starzy Czesi mówili po czesku o czeskich sprawach:)
Wczoraj dowiedziałam się, gdzie będę mieszkać. Był trochę problem z mieszkaniem, więc zajmowałam łóżko Francuza, który pracuje w naszej organizacji i musiał on spać prawie na podłodze (a dokładniej na takim stary rozkładanym fotelu). Ostatecznie zostało postanowione, że zostanę w tym samym mieszkaniu, ale zmienię pokój. Moimi współlokatorami będzie Francuz i Szwed. Niedaleko będzie drugie mieszkanie dla niemieckiego i włoskiego wolontariusza. Oba mieszkania są bardzo blisko naszego biura.
A czym zajmuję się w biurze? Większość czasu poświęcam na tłumaczenie portalu internetowego na język polski. Oprócz tego mieliśmy też warsztaty na temat tworzenia i tłumaczenia artykułów w Wikipedii. Przetłumaczyłam już kilka artykułów. W międzyczasie uczę się też słowackiego. Jutro będzie pierwsze spotkanie kawiarni językowej od kiedy przyjechałam. To będzie dla mnie bardzo ciekawe doświadczenie, bo wcześniej brałam udział tylko w swojej własnej kawiarni językowej w moim mieście, chociaż nigdy wcześniej nie widziałam, jak to powinno normalnie wyglądać. Poza tym dwa razy w tygodniu prowadzę kurs esperanta dla innych wolontariuszy. To też jest ciekawe doświadczenie, bo nigdy wcześniej nie robiłam tego nawet po polsku, więc tym bardziej jest to trudne, że każdy z moich uczniów pochodzi z innego kraju i ma inny poziom znajomości języka.
Kilka słów o czasie wolnym. Przez ten wyjazd do Czech nie spędziłam tu zbyt wiele wolnego czasu. Ale np. wczoraj poszliśmy razem z Francuzem i Niemcem na francuski film z czeskimi napisami do słowackiego kina. W dodatku była to komedia o wielokulturowości i rasizmie. Dowiedziałam się, że zazwyczaj na Słowacji nie tłumaczy się filmów na słowacki, bo to za dużo kosztuje. Po prostu w kinach puszczają filmy z czeskimi napisami, bo i tak Słowacy mniej więcej rozumieją po czesku. Później Szwed próbował nauczyć nas jakiegoś dziwnego tańca, ale bez większych sukcesów, bo mamy taneczny antytalent. W sobotę może zrobimy sobie wycieczkę do najbliższych gór.
Wiem już, że brakuje mi paru rzeczy, których nie wzięłam z domu. Np. suszarki do włosów. Ale najwyraźniej będę musiała poczekać do świąt. Albo kupić potrzebne rzeczy tutaj na miejscu, tak zrobiłam np. z rękawiczkami.

poniedziałek, 20 października 2014

Komenco de volontulado

Antaŭ kelkaj horoj mi atingis lokon de mia volontulado. Nun estas ĉi tie nur unu svedo, ĉar ĉiuj forveturis ie aŭ ankoraŭ ne venis. Verŝajne morgaŭ vespere jam estos ĉiuj. Vetero estas bela, sed mi ne scias, ĉu mi hodiaŭ promenos. Mi dormemas post tutnokta vojaĝo. Por nun mi ne havas tro multe da impresoj, nenio ankoraŭ komenciĝis. Eble post kelkaj tagoj mi skribos pli multe.

Kilka godzin temu dotarłam na miejsce mojego wolontariatu. Teraz jest tutaj tylko jeden Szwed, bo wszyscy wyjechali gdzieś albo jeszcze nie przyjechali. Prawdopodobnie jutro wieczorem będą już wszyscy. Pogoda jest bardzo ładna, ale nie wiem, czy dzisiaj się gdzieś przejdę. Jestem śpiąca po całonocnej podróży. Nie mam na teraz zbyt wiele wrażeń, nic się jeszcze nie zaczęło. Może za kilka dni napiszę coś więcej.

środa, 8 października 2014

Jam decidite

Antaŭ hieraŭ mi veturis al Vroclavo por subskribi dokumentoj pri mia forveturo. Ŝajnas, ke mi forveturas en sekva semajno. Mi samtempe ĝojas kaj iomete timas. Tio estos tuta jaro en alia lando. Kaj mi ne scias, kio atendos min ĉi tie, kiam mi revenos. Hieraŭ mi bakis nuksan kukon kaj preparis farĉitan kapsikon. Mi ankoraŭ ne diros, ke mi scipovas kuiri, tamen mi jam povas fari pli kaj pli. Hodiaŭ mi denove veturas al Vroclavo, sed nun por partopreni en Festivalo de Belorusa Sendependa Kulturo. Pasintjare ĝi okazis en mia laborejo kaj mi ankoraŭ loĝis en Vroclavo, do mi povis ĉeesti dum ĉiuj okazaĵoj. Ĉi-jare mi bedaŭrinde devis elekti tio, kio laŭ mi plej gravas, ĉar mi ne povas ĉiutage veturi. Mi elektis diskuton kun belorusaj politikistoj pri situacio de Belorusio post situacio en Ukrainio. Tio ŝajnas al mi ege interesa. Mi nur bedaŭras, ke mi ne povas partopreni ankaŭ aliaj eventoj - koncertoj kaj filmoj.

Przedwczoraj pojechałam do Wrocławia podpisać dokumenty w sprawie mojego wyjazdu. Jadę chyba w przyszłym tygodniu. Jednoczeście się cieszę i trochę boję. To będzie cały rok w innym kraju. I nie wiem, co będzie mnie czekało tutaj po powrocie. Wczoraj upiekłam tartę orzechową i zrobiłam nadziewaną paprykę. Jeszcze nie powiem, że umiem gotować, ale już mi mogę coraz więcej. Dzisiaj znowu jadę do Wrocławia, ale tym razem na Festiwal Niezależnej Kultury Białoruskiej. W tamtym roku odbywał się on u mnie w pracy i mieszkałam wtedy jeszcze we Wrocławiu, więc mogłam wziąć udział we wszystkich wydarzeniach. W tym roku niestety musiałam wybrać to, na czym najbardziej mi zależy, bo nie mogę codziennie dojeżdżać. Wybrałam dyskusję białoruskich opozycjonistów o sytuacji na Białorusi po wydarzeniach na Ukrainie. To wydaje mi się najciekawsze. Żałuje tylko, że nie mogę wziąć udziału we wszystkim - również w koncertach i pokazach filmowych.

czwartek, 2 października 2014

Post Arkones

Longe mi ne skribis. Mi okupiĝis ĉefe pri mia lingva kafejo. Verŝajne ĝi mortos post mia forveturo bedaŭrinde. Mi ankaŭ iomete kuiras. Iam sukcese, iam malsukcese. Dum tiu ĉi semajnfino mi veturis al Arkones en Poznano. Tio estis mia unua Arkones. Krome mi provas ankaŭ disvolviĝi mian alian blogon. 

Długo nie pisałam. Zajmowałam się głównie moją kawiarnią językową. Prawdopodobnie nie przetrwa ona mojego wyjazdu niestety. Trochę też gotuję. Czasem jadalnie, czasem nie. W ten weekend pojechałam na Arkones do Poznania. To był mój pierwszy Arkones. Ponadto staram się też rozwinąć mój inny blog.