Pokazywanie postów oznaczonych etykietą memoraĵoj. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą memoraĵoj. Pokaż wszystkie posty

wtorek, 18 marca 2014

Blindulo

Fakte pasis nur 3 monatoj de nova jaro kaj jam tiel multe da malbonaĵoj okazis, ke mi timas, ke 2014 jaro gajnos kontraŭ 2013 jaro en konkurso por la plej malbona jaro de mia vivo. Hieraŭ mi revenis al mia hejmurbo kaj mi iris laŭ mia kutima vojo de stacidomo al mia hejmo. Sed meze de ĝi mi ekvidis, ke mankas ponto. Sube estis rivero, kiun mi ne povis trapasi, do mi devis reveni kaj trovi alian vojon. Kaj tio estis nur komenco. Kiam mi finfine atingis hejmon, mi eksciis, ke mia hundo iĝis blinda. Li jam vidas nenion kaj hodiaŭ mi unuan fojon lin promenigis ekde kiam tio okazis. Tio estis samtempe trista kaj ridinda afero. Li ne povas normale iri, ĉar li nenion vidas, do li ofte faras ion strangan aŭ batas sin je io.
Hodiaŭ mi eksciis, ke unu el miaj grandaj revoj eble neniam realiĝos. Kiam mi estis je dua jaro de mia studado, do pli malpli kvin jaroj antaŭe, mi partoprenis lecionon pri "Krimeaj sonetoj" de Adam Mickiewicz. Mia amiko prelegis tiam pri sia vojaĝo al Krimeo, li montris fotojn ktp. Tiam mi jam iomete lernetis rusan lingvon kaj mi ekrevis, ke mi devas viziti Krimeon. Mi eĉ planis tutan vojaĝon, kontrolis trajnojn, multe legis pri Krimeo mem kaj pri Ukrainio. Eĉ por mia naskiĝtago mi ricevis gvidlibron tra Krimeo. Bedaŭrinde dum jaroj mi ne sukcesis trovi ĝustan tempon, monon kaj homojn, kun kiuj mi povus veturi. Kaj hodiaŭ pro decido de Putin ŝajnas al mi, ke mi jam neniam sukcesos viziti Krimeon. Mi ne emas pagi kontraŭ vizo al ŝtato, kiu kontraŭ mia volo kaj kontraŭ volo de preskaŭ tuta mondo ŝtelis parton de alia sendependa lando. Nu, mi tre bedaŭros pro tio, sed mi havas aliajn revojn kaj vizitindajn lokojn. Iel mi travivos. Sed mi ne imagas, kion faros nun loĝantoj de Krimeo, kiuj ne konsentas iĝi parto de Rusio. Decido estas nekredeble malfacila - resti en sia hejmo kaj alkutimiĝi, ke ĝi jam estas alia lando aŭ lasi ĉion kaj forveturi al Ukrainio. Mi ne scias, kion farus mi mem en simila situacio. Ke ekzemple mia hejmurbo nun iĝus parto de Germanio. Mi amas mian hejmurbon kaj mi ne volus ĝin forlasi, sed samtempe mi ne volus vivi en Germanio. Ege malfacila decido. Eble mi povus vivi en alia parto de Pollando, sed mi preferus, ke tio estus mia propra elekto, ne ordono de iu kruela diktatoro.
Kaj krome mi dum hodiaŭa renkontiĝo kun amikoj eksciis, ke eble mi tro rapide ĝojis, ke mi estas sana. Ĉar eble mi estas malsana je alia malsano. Espereble ne, tamen verŝajne mi devos tion kontroli. Do jes ja, tre bona jaro ekde komenco.

Właściwie minęły dopiero niecałe 3 miesiące nowego roku, a już tyle złych rzeczy się wydarzyło, że boję się, że rok 2014 pobije na głowę rok 2013 w konkursie na najgorszy rok mojego życia. Wczoraj wróciłam do rodzinnego miasta i szłam z buta trasą, którą zwykle wracam z dworca do domu. Ale w połowie drogi zorientowałam się, że nie ma mostu, którym zwykle przechodziłam. W dole była rzeka, w której nie miałam zamiaru się kąpać, więc musiałam się wrócić i znaleźć jakąś inną drogę dookoła. A to był dopiero początek. Kiedy wreszcie dotarłam do domu, dowiedziałam się, że oślepł mój pies. Nic już nie widzi i dzisiaj pierwszy raz byłam z nim na spacerze od czasu, kiedy to nastąpiło. To było jednocześnie smutne i śmieszne. Nie może normalnie chodzić, więc robi dziwne rzeczy albo się obija o wszystkie możliwe przeszkody.
Dzisiaj dowiedziałam się, że jedno z moich wielkich marzeń prawdopodobnie nigdy się nie zrealizuje. Kiedy byłam na drugim roku studiów, czyli mniej więcej pięc lat temu, uczestniczyłam w zajęciach na temat "Sonetów krymskich" Mickiewicza. Znajomy przygotował prezentację o swojej podróży na Krym, pokazywał zdjęcia itp. Wtedy już trochę uczyłam się rosyjskiego i zamarzyło mi się, że muszę kiedyś odwiedzić Krym. Nawet zaczęłam już planować podróż, sprawdzać pociągi, czytać o samym Krymie i o Ukrainie. Nawet dostałam na urodziny przewodnik po Krymie. Niestety przez lata nie znalazłam czasu, pieniędzy ani ludzi, z którymi mogłabym tam pojechać. A dzisiaj Putin swoją jedną decyzją przekreślił to moje marzenie, bo prawdopodobnie już nigdy Krymu nie odwiedzę. Nie zamierzam płacić za wizę państwu, które wbrew woli mojej i większej części świata zajęło część innego niepodległego państwa. Cóż, bardzo żałuję, że raczej tam nie pojadę, ale mam też inne marzenia i inne miejsca, które chciałabym odwiedzić. Jakoś przeżyję. Ale co mają zrobić teraz mieszkańcy Krymu, którzy nie chcą stać się częścią Rosji? Stoją teraz przed niewyobrażalnie trudną decyzją - zostać w domu i przyzwyczaić się, że teraz to już inny kraj czy zostawić wszystko i wyjechać w poszukiwaniu nowego domu na Ukrainie. Nie wiem, co bym zrobiła w podobnej sytuacji. Np. moje miasto stałoby się częścią Niemiec. Kocham moje miasto i nie chciałabym go opuszczać, ale z drugiej strony nie chciałabym też żyć w Niemczech. Bardzo trudna decyzja. Może mogłabym żyć w innej części Polski, ale wolałabym, żeby to był mój własny wybór, a nie rozkaz jakiegoś okrutnego dyktatora.
I dzisiaj dowiedziałam się też podczas spotkania ze znajomymi, że być może za wcześnie się cieszyłam, że jestem zdrowa. Bo możliwe, że jestem chora na coś innego. Mam nadzieję, że nie, ale mimo wszystko wolę to sprawdzić. Nie no, świetny jest ten pierwszy kwartał, nie ma co.

niedziela, 12 stycznia 2014

200 enskribaĵoj kaj resumo de 2013 jaro

Venis tempo por resumo de pasinta jaro. Kaj estas du okazoj por tio - antaŭ kelkaj tagoj ni festis Novjaron kaj tio estas mia ducenta enskribaĵo en tiu ĉi blogo. Do jen la resumo:
Mi vizitis multe da interesaj lokoj: Varsovion, Lodzon, Bjalistokon, Rigon, Talinon, slovakan Martin, festivalon Woodstock, Peterburgon, Hradec Kralove, Vilnon kaj multajn aliajn. En tiu ĉi jaro mi unuafoje veturis sola al alia lando - somere al Slovakio kaj vintre al Litovio. Parto de miaj polaj vojaĝoj mi ankaŭ pasigis sola, sed ne tute. Ekzemple en Varsovio mi hazarde ekkonis belorusoj kaj en Bjalistoko mi ekkonis multege da homoj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis viziti Kartvelion, sed mi ekkonis unu kartvelo en Pollando.
Se temas pri studado kaj laboro - mi sukcese pasigis ekzemenoj dum vintra kaj somera sesio. Sed ia maniere mi ne plu studas. Tio estas por mi malfacila temo lastatempe. Tio estas ankaŭ unu el la plej strangaj okazaĵoj en mia vivo, samtempe mi sentas, ke tute normala. Fakte mi ne tro bedaŭras, nur pro familio eble, ĉar mi scias, ke mi iom trompigis ilin kaj mi sentas tre malbone pro tio. Mi plu laboras en koncertejo, dum jaro mi volontulis ankaŭ en du lokoj kiel korektistino, tio donis al mi iomete da sperto, eble ne tro serioza, sed pli bona ol nenia. Nun en januaro mi komencis praktikon en du novaj lokoj, do eble dank' al mia antaŭa volontulado, mi ne scias. Mi serĉas jam ekde kelkaj monatoj laboron, bedaŭrinde mi nenion trovis ankoraŭ. Pro tio mi sentas sin strange, mi ne povas ion ajn plani certe kaj sendube. Ĉar se iu telefonos al mi kun propono de laboro, mi devos tuj ŝanĝi ĉiujn planojn. Eble eĉ ŝanĝi loĝlokon.
Kie loĝi kaj vivi? Tio ankaŭ estis ĉefa demando de pasinta jaro. Mi ne scipovas elekti inter Vroclavo kaj Valbĵiĥo. Pro tio mi elpensis, ke eble Bjalistoko estos bona kompromiso. Nun mi atendas, kie mi trovos laboron. Mi pensis ankaŭ pri staĝumado en Slovakio, ĉar tio estas loko, kiun mi amas same kiel Vilno kaj Bjalistoko. Kaj post vojaĝo al Peterburgo mi preskaŭ certas, ke mi ne povus loĝi en Rusio. Tio estis mia dua vizito en tiu ĉi lando kaj al mi ŝajnas, ke mi ne eltenus vivi tie. Almenaŭ ne por longe.
En pasinta jaro okazis ankaŭ kelkaj malbonaj aferoj, ĉefe ligitaj kun mia familio. Mia patrino estis en malsanulejo, poste mia frato estis en malsanulejo kaj li pro tio ne plu povas labori en antaŭa loko. Mia hundo tre malsanas, ni jam pensis, ke li baldaŭ mortos, mi jam komencis adiaŭi lin en miaj pensoj. Tamen li plu vivas, sed li devas ĉiutage preni multekostajn medikamentojn. Sekva malbona afero, sed ne ligita kun sano, estis ŝtelo de mia telefono dum E-aranĝo.
Io pri interhomaj rilatoj. Neniam antaŭe mi sentis min tiel sola kiel en tiu ĉi pasinta jaro. Fakte mi nur en laborejo havis bonan kontakton kaj mi sentis sin bone, ĉar en universitato mi preskaŭ neniu konis de mia nova studgrupo. Same al Slovakio mi veturis tute sola kaj preskaŭ tutan semajnon pasigis sola, kvankam ĉirkaŭis min preskaŭ 200 potencialaj amikoj. Eble pro tiu soleco mi faris kelkaj aferojn, kiujn mi ne volis fari. Unuan aferon mi iel finis, malfacile sed verŝajne sukcese. Kaj dua persekutas min ĝis nun. Kaj donas ĝojon kaj doloron. Mi ne scias, kion pli ofte. Eble tempo helpos kaj normaligos situacion, sed nun mi tre stulte suferas kaj preskaŭ nenion povas fari kun tio. Nur atendi. Tute strange mi pasigis Kristnaskon. Ĉar mi ne revenis hejmen por festi kun mia familio. Mi restis kelkcent kilometrojn for kaj sidis kun alilandanoj, kiujn mi ekkonis apenaŭ kelkaj tagoj antaŭe. Tamen plaĉis al mi:) Kaj poste venis poloj kun multege da manĝaĵo, do fakte mi sentis min eĉ pli kristnaske ol en mia propra familio, kie tiu festo ĉiam ŝajnas al mi esti tiel nenatura. Tio estis mia unua Kristnasko ekster mia hejmo kaj laŭ mi la plej bona el ĉiuj krom tiuj dum mia infaneco.
Nun pri bonaj aferoj. Mi realigis mian revon, eĉ dufoje - mi partoprenis koncerton de rusa muzikgrupo Leningrad dum Woodstock festivalo kaj poste en Legnica. Mi pensis, ke tio neniam okazos kaj tiu jaro tute surprizis min. Des pli, ke ambaŭ koncertoj estis senpagaj. Mi vizitis Peterburgon, tio ankaŭ estis mia revo. Sed vojaĝo ne tiel plaĉis al mi, kiel mi esperis. Kialoj estis multaj, eble mi jam pri tio skribis. Stranga afero, ĉar tio neniam estis mia revo, sed mi gividis kurson de la pola dum lasta JES kaj tio tre ekplaĉis al mi. Dum SES mi ankaŭ gividis unu lecionon de la pola, sed ne estis tiel bone. Mi ne scias ankoraŭ, sed eble mi iel uzos tiun sperton kaj senton en estonteco. Reaktiviĝis mia skolta teamo - do tio ankaŭ estis mia revo, ĉar mi havas bonagajn memoraĵojn ligitaj kun tiuj homoj. Bedaŭrinde ni jam ne havas tiel multe da tempo en nia plenkreska vivo por renkontiĝi, malfacilas kolekti ĉiujn anoj en sama tempo kaj sama loko. Sed bone, ke ni almenaŭ de tempo al tempo renkontiĝas. Sekva afero - mia tiel nomata literata debuto:) Mi revis pri tio, certe jes. Sed mi neniam pensis, ke en tia formo kaj tiel rapide ĝi okazos. Ĉar mi ne skribis ion tre bonan. Tamen agrable estas ekvidi presitan sian nomon. Kaj eble tio estos bona komenco por aliaj verkoj, jam pli seriozaj. Tuwim ankaŭ debutis simile:) Lastatempe mi komencis ankaŭ iomete kuiri, ĉar mi preskaŭ entute ne scipovas. Ankaŭ kroĉtriki mi komencis, sen grandaj sukcesoj, sed se mi ekzercus iom pli, eble estus pli bone.
Do jen pli malpli ĉio el gravaj okazaĵoj de pasinta jaro. Kaj resumo estas tia - mi ne scias, ĉu mi iam ajn sentis min pli sola kaj pli perdita en mia vivo. Sed samtempe mi sentas min sufiĉe bone (krom momentoj kiam mi pensas pri mia familio), ĉar mi scias, ke sendepende, de tio, kio okazos, mi iel tion travivos kaj finfine ĉio estos bone. Eble nun estas malfacila tempo por mi, sed iam ĝi devas plibonigi kaj mi trovos bonan vojon. Oni diras: espero, patrino de stultuloj. Sed sen espero mi ne scias, kion mi farus, do mi devas esperi.
Kaj mi deziras al mi, ke tiu nova, 2014 jaro, estu pli bona ol pasinta.

Przyszedł czas na podsumowanie ubiegłego roku. Są po temu dwie okazje - kilka dni temu świętowaliśmy Nowy Rok, a to jest dodatkowo mój dwusetny wpis na tym blogu. Oto recenzja roku 2013:
Odwiedziłam wiele interesujących miejsc: Warszawę, Łódź, Białystok, Rygę, Tallin, słowacki Martin, festiwal Woodstock, Petersburg, Hradec Kralove, Wilno i wiele innych. W tym roku pierwszy raz w życiu sama pojechałam zagranicę - najpierw w lecie na Słowację, a później w zimie na Litwę. Część moich polskich podróży również odbyłam zupełnie sama, ale nie całkiem. W Warszawie spotkałam przypadkiem Białorusinów, a w Białymstoku poznałam mnóstwo ludzi. Niestety nie odwiedziłam Gruzji, ale za to poznałam jednego Gruzina w Polsce.
Jeśli chodzi o studia i pracę - szczęśliwie zaliczyłam sesję zimową i letnią. Ale jakimś dziwnym trafem już nie studiuję. To jest trudny dla mnie temat ostatnio. I jedno z najdziwniejszych wydarzeń w moim życiu, chociaż jednocześnie mam poczucie, że zupełnie normalne. Właściwie to nawet trudno powiedzieć, że żałuję, jeśli już, to raczej ze względu na rodzinę, bo wiem, że ich w jakiś sposób zawiodłam i źle się z tym czuję. Dalej pracuję w centrum sztuki, w tym roku zaczęłam też wolontariat w dwóch pismach jako korektorka, to dało mi trochę doświadczenia, może niezbyt poważnego, ale lepsze to niż nic. Teraz od stycznia zaczęłam praktykę w dwóch nowych miejscach, może właśnie dzięki temu mojemu wcześniejszemu wolontariatowi, nie wiem. Szukam już od kilku miesięcy pracy, jak na razie bezskutecznie. Przez to żyję w zawieszeniu, nie mogę nic zaplanować na pewno, bo nie wiem, co dalej ze mną będzie. Bo jeśli ktoś zadzwoni z propozycją pracy, będę musiała wszystko rzucić i nagle zmienić plany. A może i nawet miejsce zamieszkania.
Gdzie mieszkać i żyć? To jedno z głównych pytań, które mnie męczyło w ubiegłym roku. Nie umiem wybrać między Wrocławiem a Wałbrzychem. Pomyślałam więc, że może dobrym kompromisem będzie Białystok. Teraz czekam, gdzie znajdę pracę. Myślałam też o stażu na Słowacji, bo ten kraj kocham tak samo jak Wilno czy Białystok. A po podróży do Rosji jestem już prawie pewna, że nie mogłabym tam żyć. To była już moja druga wizyta w tym państwie i wydaje mi się, że nie wytrzymałabym tam. A przynajmniej nie za długo.
W zeszłym roku wydarzyło się także kilka przykrych spraw związanych z moją rodziną. Moja mama była w szpitalu, później mojego brata zabrała karetka, przez co stracił dotychczasową pracę. Mój pies jest bardzo chory, już myśleliśmy, że niedługo umrze i nawet zaczęłam się już z nim żegnać w myślach. Nadal jednak żyje, ale cały czas musi przyjmować drogie leki. Inna nieprzyjemna sprawa, ale niezwiązana już ze zdrowiem, to kradzież mojego telefonu na Słowacji podczas wyjazdu.
Trochę o relacjach międzyludzkich. Nigdy wcześniej chyba nie czułam się tak samotna jak w minionym roku. Właściwie tylko w pracy miałam w miarę dobry kontakt z ludźmi i czułam się dobrze, bo na uczelni nie znałam prawie nikogo z mojego nowego roku. Tak samo na Słowację pojechałam zupełnie sama i cały tydzień włóczyłam się sama, chociaż byłam otoczona przez około 200 potencjalnych przyjaciół. Może z tego powodu zrobiłam kilka rzeczy, których być może nie powinnam robić. Jedną sprawę jakoś zakończyłam, z trudem, ale wydaje mi się, że skutecznie. A druga sprawa prześladuje mnie do teraz. Dając jednocześnie radość i cierpienie. Sama nie wiem, co częściej. Może czas pomoże i jakoś unormuje sytuację, ale na razie głupio po prostu głupio cierpię i nie bardzo mogę cokolwiek z tym zrobić. Tylko czekać. Zupełnie dziwnie spędziłam też wigilię. Bo nie wróciłam świętować z rodziną. Zostałam kilkaset kilometrów od domu i siedziałam z obcokrajowcami, których poznałam zaledwie kilka dni wcześniej. Podobało mi się jednak:) A później przyszło też wielu Polaków z potrawami wigilijnymi, więc czułam się nawet bardziej świątecznie niż u siebie w domu, gdzie święta zawsze wydają mi się jakieś sztuczne. To były moje pierwsze święta poza domem i według mnie najlepsze poza tymi z czasów dzieciństwa.
Teraz o dobrych rzeczach. Spełniłam swoje marzenie, nawet dwukrotnie - uczestniczyłam w koncercie rosyjskiego zespołu Leningrad na Woodstocku, a później w Legnicy. Myślałam, że nigdy w życiu nie będę miała takiej okazji i ten rok zupełnie mnie zaskoczył. Tym bardziej, że oba były darmowe. Odwiedziłam Petersburg, co też było moim marzeniem. Ale podróż trochę mnie zawiodła. Powodów było wiele, może nawet już o nich pisałam. Dziwna sprawa, bo to nigdy nie było moim marzeniem, ale prowadziłam kurs języka polskiego dla obcokrajowców podczas ostatniego JES-u i nawet mi się spodobało. Na SES-ie też prowadziłam jedną lekcję polskiego, ale nie było aż tak fajnie. Jeszcze nie wiem, ale może wykorzystam kiedyś to doświadczenie i uczucie w przyszłości. Reaktywowała się moja drużyna harcerska - to też było moje marzenie, bo mam wspaniałe wspomnienia związane z tymi ludźmi. Niestety nie mamy już tyle czasu w naszym dorosłym życiu na spotkania, trudno zebrać wszystkich członków w tym samym czasie i w tym samym miejscu. Ale dobrze, że chociaż czasem się spotykamy. Kolejna sprawa - mój tak zwany debiut literacki:) Marzyłam o tym, i owszem. Ale nigdy nie myślałam, że tak szybko i w takiej formie to nastąpi. Bo nie napisałam jakiegoś wielkiego dzieła. Miło jednak ujrzeć swoje nazwisko w druku. I może będzie to dobry wstęp do poważniejszych utworów. Tuwim też debiutował podobnie:) Ostatnio zaczęłam też trochę gotować, bo prawie w ogóle nie umiem. Zaczęłam też szydełkować, bez większych sukcesów na razie, ale jeśli poćwiczyłabym dłużej, może byłoby lepiej.
To mniej więcej wszystko z ważniejszych wydarzeń minionego roku. A podsumowanie jest następujące - nie wiem, czy kiedykolwiek czułam się bardziej samotna i zagubiona. Ale jednocześnie nie opuszcza mnie w miarę dobry nastrój (oprócz momentów, kiedy myślę o rodzinie), bo wiem, że niezależnie od tego tego, co się wydarzy, jakoś to przeżyję i wszystko będzie dobrze. Może teraz mam trudniejszy okres, ale kiedyś musi się skończyć i wierzę, że odnajdę właściwą drogę. Mawiają: nadzieja matką głupich. Ale bez nadziei nie wiem, co bym zrobiła, więc muszę mieć nadzieję i się jej trzymać.
I życzę sobie, aby ten nowy, 2014 rok, był lepszy od poprzedniego.

piątek, 30 listopada 2012

Knabineto kaj rusaj baletistoj

En laborejo mi havis hieraŭ tre agrablan momenton. Venis gepatroj kun kelkjara filino kaj volis pruntepreni skribilon. Mi donis ĝin al ili kaj preskaŭ forgesis pri ili, ĉar mi havis samtempe problemon kun alia virino. Mi jam finis laboron kaj komencis ŝlosi pordojn. Tiumomente revenis familio por redoni skribilon. Kaj tiu malgranda knabineto diris, ke ŝi havas aŭtografojn de rusajn baletistoj kaj ŝi montris al mi. Tio estis tiel agrabla, ĉar kutime vizitantoj estas neŭtralaj aŭ kverelemaj. Ili malofte parolas kun ni, kutime pri vetero aŭ pri spektakloj, de tempo al tempo iu ŝercas. Lastatempe estis kelkajn malagrablajn situaciojn en laborejo, sed dank' al ĝoja knabineto kun rusaj aŭtografoj mi tuj forgesis pri ĉiuj malagrablaĵoj. Certe ŝi eĉ ne scipovas legi, kion ili skribis por ŝi, sed ŝi estis vere feliĉa. Tio estas unu el miaj la plej bonajn memoraĵoj kunigitaj kun laboro.

W pracy miałam wczoraj bardzo miły moment. Przyszli rodzice z kilkuletnią dziewczynką i chcieli pożyczyć długopis. Dałam im go i prawie o nich zapomniałam, bo miałam w tym czasie problem z inną kobietą. Skończyłam już pracę i zaczęłam zamykać drzwi. W tej chwili wróciła rodzina, żeby oddać długopis. A ta mała dziewczynka powiedziała, że ma autografy rosyjskich tancerzy baletowych i pokazała mi je. To było bardzo miłe, bo zwykle odwiedzają nas ludzie neutralni lub kłótliwi. Rzadko z nami rozmawiają, zwykle o pogodzie lub o spektaklach, czasem ktoś pożartuje. Ostatnio było w pracy kilka niemiłych sytuacji, ale dzięki radosnej dziewczynce z rosyjskimi autografami od razu zapomniałam o wszystkich nieprzyjemnościach. Ona pewnie nawet nie umie przeczytać, co jej napisali, ale była naprawdę szczęśliwa. To jedno z moich najlepszych wspomnień związanych z pracą.

niedziela, 9 września 2012

Kaŝtanoj

Mi ricevis repertuaron por septembro kaj tio signifas, ke mi plu laboros en tiu ĉi jaro. Tio ĝojigas min. Eble kiam mi denove komencos labori kaj studi, ĉio alia normaliĝos. Se temas pri strangaĵoj, do kompreneble estas novaj, ekzemple koramikino de mia frato. Ili jam longe estas kune, sed lastatempe mi ekkonis ŝin kaj poste ankaŭ eksciis pri stranga afero.
Hodiaŭ estas sufiĉe varme, mi scivolemas, ĉu tio estas lastaj tagoj de somero. Mi ŝatas ĉiujn sezonojn, do ankaŭ oran polan aŭtunon. Precipe kiam folioj estas tiel belkoloraj kaj sur trotuaro estas kaŝtanoj. Por mi kaŝtanoj preskaŭ ĉiam asocias kun mia avino kaj tombejo. Kiam mi estis infano, ni tien iris kolekti kaŝtanojn. Aliaj povas miri, sed por mi tio estas agrabla memoraĵo.

Dostałam repertuar na wrzesień, co znaczy, że dalej będę pracować w tym roku. To mnie cieszy. Może kiedy znowu wrócę do roboty i na studia, wszystko się jakoś unormuje. Jeśli chodzi o dziwności, to oczywiście pojawiły się nowe, np. dziewczyna mojego brata. Długo już są razem, ale dopiero ostatnio ją poznałam i dowiedziałam się też później o czymś dziwnym.
Dzisiaj jest dość ciepło, ciekawi mnie, czy to ostatnie dni lata. Lubię wszystkie pory roku, a więc także polską złotą jesień. Zwłaszcze kiedy liście są tak ładnie kolorowe i na chodnikach leżą kasztany. Prawie zawsze kojarzą mi się one z babcią i cmentarzem. Kiedy byłam dzieckiem, chodziłam z babcią na cmentarz zbierać kasztany. Inni mogą się dziwić, ale dla mnie to miłe wspomnienie.